Batalo de Alesia
Batalo de Alesia | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Gaŭla Milito | |||||||
Vercingetoriks post la batalo devas omaĝe meti siajn armilojn antaŭ la piedojn de Cezaro
| |||||||
batalo • sieĝo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Romia Respubliko | Gaŭloj | ||||||
Komandantoj | |||||||
Julio Cezaro Marko Antonio |
Vercingetoriks | ||||||
Forto | |||||||
60 000 -80 000 | 330 000 | ||||||
La Batalo de Alesia estis la batalo dum la malfrua somero de la jaro 52 antaŭ Kristo, kiu decidis la Gaŭlan Militon inter la la armeo de la Romia Imperio, gvidita de la armeestro Julio Cezaro, kiuj celis konkeri la keltan Gaŭlion, kaj ties loĝantoj, tiuj defendis sin sub gvido de la armeestro Vercingetoriks. Venkanto de la batalo estis la romia armeo, kiu tiel firmigis sekvan plurjarcentan romian regadon de Gaŭlio.
La batalo en la nuntempa kulturo
[redakti | redakti fonton]La gaŭla rezisto kontraŭ la Romia Imperio sub la gvidanto Vercingetoriks, kiu finiĝis per la malvenko de Alesia (eble la nuntempa komunumo Alise-Sainte-Reine), precipe dum la 19-a jarcento iĝis nacia mito en Francio, kompare al la heroigo de la ĝermana armeestro Arminius, kiu venkis romian legion, en Germanio. En la nuntempa populara literaturo la batalo de Alesia estas konata aparte pro multfojaj mencioj en la serio de bildrakontoj pri la gaŭlo Asteriks kaj siaj amikoj (Dojeniks: "Alesia? Mi konas neniun Alesia!"). Dum la jaro 2001 kreiĝis la kineja filmo Vercingétorix, en kiu rolis la aktoro Christopher Lambert.