Asteriks
Asteriks | |
| |
Universo | Asteriks |
Kreita de | |
Originala versio | |
---|---|
Nomo | Astérix |
Lingvo | franca |
Eldonisto | Dargaud |
Unua apero | 1959 |
Oficiala retejo | https://www.asterix.com/ |
Detaloj | |
Sekso | vira |
Amikoj | Obeliks Miraklomiks Moŝtiks |
Asteriks estas komiksa serio desegnita de Albert Uderzo kaj verkita de René Goscinny. Post la morto de René Goscinny en 1977, Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion. Ĝi rakontas la komikajn aventurojn de la Gaŭloj Asteriks, Obeliks, Miraklomiks, Moŝtiks, Malmuziks kaj tiel plu.
Enkonduka teksto[redakti | redakti fonton]
Ni tempas dum la jaro 50 a.K. La tuta Gaŭlio estas okupita de la Romianoj. Ĉu la tuta Gaŭlio? - Absolute ne! Unu vilaĝo de persistemaj gaŭloj ne ĉesas rezisti kontraŭ la entrudiĝintoj. Kaj la vivo ne estas facila al la legianoj garnizonantaj en la fortikaĵoj Kalkanum, Linoleum, Kukum, Cicum...
En Esperanto[redakti | redakti fonton]
Kvin aventuroj de la Gaŭloj estas publikigitaj en Esperanto:
- Asteriks la Gaŭlo (Astérix le Gaulois, Esperante en 1979)
- Asteriks gladiatoro (Astérix gladiateur, Esperante en 1994)
- Asteriks kaj Kleopatra (Astérix et Cléopâtre, Esperante en 1995)
- Asteriks kaj la Normanoj (Astérix et les Normands, Esperante en 1996)
- Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (Astérix aux Jeux Olympiques, Esperante en 1996)
Venonta volumo[redakti | redakti fonton]
- La Antaŭdiristo (Le Devin)
Asteriks en lernejoj[redakti | redakti fonton]
Asteriks-tekstoj estas ofte uzataj en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn, ĉar tiuj allogas junulojn pli ol klasikaj tekstoj. Ankaŭ en Esperanto-kursoj oni povas bonege uzi ilin.
Efika metodo lerni fremdajn lingvojn estas paralela legado. Anstataŭ serĉi nekonatajn vortojn en vortaro, la lernanto nur devas kontroli la koncernan frazon en la apude kuŝanta patrinlingva libro. Tiumaniere ne nur la unusola vorto estas klarigita, sed la konstruo de la tuta frazo. La Asteriks-libroj taŭgas por tiu metodo.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La nomo de Asteriks devenas de la tipografia signo uzata por marki piednoton: la asterisko (*).
Tiu de lia amiko Obeliks devenas de obelisko, tipo de egipta monumento, kaj de alia tipografia signo: la obeluso (†).
Protagonistoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ : Nomoj en Asteriks
Alilingvaj versioj[redakti | redakti fonton]
Asteriks estas monda sukceso kaj estas legata en pli ol 107 mondaj lingvoj kaj dialektoj,[1] inter alie en la
- afrikansa
- angla
- belarusa
- bretona
- bulgara
- ĉeĥa
- dana
- Esperanto
- estona
- finna (kun albumoj ankaŭ en la savoniaj dialektoj, kaj en slangaj lingvaĵoj de la regionoj Karelio, Raŭmo kaj Helsinko)
- franca (originala versio, kun albumoj ankaŭ en la pikarda,[2] korsika kaj en diversaj kreolaj lingvoj, inter alie la antila kreola[3] de Haitio, Gvadelupo kaj Martiniko, kaj la kreola de Reunio)[4]
- frisa
- germana (kun albumoj ankaŭ en tuta fakso da dialektoj, inter alie la platgermana kaj aldone la platgermanaj dialektoj de Hamburgo kaj de Orienta Frislando, la bavara kaj aparte la dialekto de Munkeno, la ripuara (kolonja), mozelfranka, svisgermana (svislanda alemana) kaj alzaca, la dialektoj de Hesio, de la regionoj Hunsrück, Ruhr-regiono, Sarlando, Ŝvabio, orienta Malsupra Frankonio (Majna Frankonio), Turingio kaj Vieno)[5]
- greka (kun albumoj ankaŭ en la malnovgreka, la dialektoj de Kreto,[6] de Kipro kaj de la regiono Ponto sude de la Nigra Maro)
- hebrea
- hispana
- hungara
- indonezia
- itala (en tiuj albumoj la gaŭloj parolas norman italan, sed la romianoj la roman dialekton de la lingvo)
- kantona
- kataluna
- korea
- kroata
- latina
- latva
- mandarina
- nederlanda (kun albumoj ankaŭ en la limburga kaj tubanta)
- norvega
- pola
- portugala (kun la unua albumo ankaŭ en la miranda)
- rumana
- rusa
- slovaka
- slovena
- sveda kaj
- turka
Asteriks en kino[redakti | redakti fonton]
- Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro de Claude Zidi (1999)
- Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra de Alain Chabat (2002)
- Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj de Frédéric Forestier (2008)
- Asteriks kaj Obeliks: je servo de sia reĝa moŝto de Laurent Tirard (2012)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Asteriks-libroj en aliaj lingvoj kaj dialektoj" en la retejo asterix.com (germane france, angle kaj hispane)
- ↑ Asteriks en la pikarda (germane france, angle kaj hispane)
- ↑ Asteriks en la antila kreola (germane france, angle kaj hispane)
- ↑ Asteriks en la reunia kreola (germane france, angle kaj hispane)
- ↑ galerio de nun vendataj albumoj en germanaj dialektoj (germane)
- ↑ Asteriks en la kreta (germane kaj france)