Saltu al enhavo

Giuseppe Arcimboldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Arcimboldo
Memportreto
Memportreto
Persona informo
Giuseppe Arcimboldo
Naskiĝo 1-an de januaro 1527 (1527-01-01)
en Milano, Duklando de Milano,  Sankta Romia Imperio
Morto 11-an de julio 1593 (1593-07-11) (66-jaraĝa)
en Milano, Duklando de Milano,  Habsburga Hispanio
Lingvoj itala vd
Loĝloko Hispanio • Luksemburgo • Madrido • Milano vd
Ŝtataneco Duklando de Milano Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo • desegnisto • kortega pentristo • inĝeniero • dezajnisto • konstrua desegnisto • tapiŝdizajnisto • freskopentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Milano • Vieno • Prago • Komo • Monza • Bratislavo vd
Verkado
Verkoj La Juristo ❦
The Four Seasons ❦
Rudolf II as Vertumnus ❦
Portraits of the Archduchesses ❦
The Spring vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Giuseppe Arcimboldo ([d͡ʒuˈzɛppe art͡ʃimˈbɔldo]; Esperantigite Ĝuzeppe Arĉimboldo 1527 en Milano - 11-a de julio 1593), estis itala manierisma pentristo.

Li estis aŭtoro de multaj portretoj sugestitaj de fruktoj, plantoj aŭ bestoj malice disponitaj aŭ pejzaĝoj evokitaj kun homaj formoj.

En 1562 Arcimboldo estis nomumita kortega pentristo de la Sankta Romia Imperiestro Maksimiliano la 2-a, kaj translokiĝis al Vieno. Arcimboldo daŭre tenis tiun pozicion dum la regado de la filo de Maksimiliano - imperiestro Rudolfo la 2-a. La du imperiestroj amis la eksterordinarajn verkojn de Arcimboldo. Arcimboldo funkciis kiel la kortega projektanto de la imperiestra Habsburga kortumo, kaj kiel parto de sia rolo li projektis detalojn de vestaĵoj kaj fonoj kaj pentris por la reĝa familio.

Lia tiutempa stilo estis nekutima, kaj fakte hodiaŭ liaj pentraĵoj povas esti karakterizitaj kiel apartenantaj al la stilo de Superrealismo, kvankam ili antaŭis la naskiĝon de ĉi tiu stilo ĉirkaŭ 350 jarojn. Liaj verkoj ekspoziciiĝas ĉe la Muzeo pri Arthistorio de Vieno, la Luvra Muzeo en Parizo, la Galerio Uffizi en Florenco kaj aliaj muzeoj. Multaj el la verkoj de Arcimboldo estis malkovritaj de la superreala Salvador Dalí.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]