Valhalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En tiu ĉi ilustraĵo de islanda manskribaĵo de la 17-a jarcento videblas Heimdall kovranta la Valhalpordon.

Valhalo (Walhalla, pranord-lingve Valhöll) estas restejo de la herooj mortintaj en bataloj, eterne servataj de Valkirioj, en la ĝermana mitologio.

Laŭ la mitologio, la militbravuloj vivas sub gvido de Odino, en pompa, kiras-kovrita loko, kie ili fest-manĝas el viando de freŝe buĉita apro (kiu reviviĝas ĉiuvespere) kaj trinkas mielbieron, kiu senfine fluas el mamo de kaprino. Ili plenumas la tempon per batalludoj.

Ili vivas tiel ĝis okazo de la mondofino Ragnarök, kiam ili elmarŝas tra 540 pordoj de la palaco, por ekbatali kun Odino kontraŭ la gigantoj.

La gaja postmortejo Valhalo, festejo por tiuj kiuj mortis en batalo, kontrastas kontraŭ la senĝoja Helheim, kie suferas tiuj kiuj mortis pro maljuno aŭ malsano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]