Valhalla (komikso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valhalla estas dana serio de komiksaj libroj. Origine komisiita por kaj publikigita de Interpresse, ĝi estas publikigita de Carlsen Comics ekde 1987.

La tono de la albumoj fokusiĝis al humuro, sed la roluloj, kaj multo de la intrigo, estas bazita sur la historioj kaj legendoj de la Poezia Edda, kaj multaj albumoj jam ofte aperigis pli profundajn homajn temojn. La albumoj estas bonkvalitaj, kaj ĉiu postulas unu aŭ eĉ plurajn jarojn por sia produktado. La unua albumo estis publikita en 1979, la dua en 1982, la dektria en 2006 kaj la dekkvina en 2009. Ili estas tre multe en la tradicio de fajna desegnado kaj bone scenarigitaj Franc-belgaj komiksoj kiel TinĉjoAsteriks, kiuj servis kiel inspiro por la Valhalla komiksoj.

La 5an de Januaro 2007, Valhalla estis publikigita en Interreto por la unua fojo, kiel retkomikso, fare de la Dana gazeto Jyllands-Posten, kiu ekpublikigis la 14an albumon, Muren ("La muro"), en sia reta eldono. Unu paĝo estis enretigita ĉiusemajne en la formato de la animacia Flash programo, en klopodo transigi la grandajn albumajn paĝojn al formato taŭga por la reto.