Paralela legado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paralela legado estas metodo por plulerni fremdan lingvon post atingo de baza legokapablo. Oni iom post iom paralele legas la tekston en la fremda lingvo kaj en la gepatra lingvo (aŭ en lingvo, kiun oni perfekte regas).

Diversaj metodoj de lingvolernado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj metodoj lerni fremdajn lingvojn, ekzemple:

Plia metodo por plibonigi la legokapablon estas la 'paralela legado'. Ĝi estas relative efika, komforta kaj rapida.

La paralela legado[redakti | redakti fonton]

Tiu metodo estas malmulte konata. Ĝi taŭgas por rapida, komforta perfektiĝo post tralaboro de baza kurso. Ĝi helpas tralegi kaj kompreni longajn kaj eĉ komplikajn tekstojn.

Oni aĉetu aŭ pruntu la saman libron en du lingvoj. En nia kazo do en gepatra lingvo kaj en la lernenda Esperanto. Oni komencas per legado de la unua frazo en Esperanto. Se oni tute komprenas ĝin, bone. Se ne aŭ ne tute, oni "kontraŭlegu" ĝin en la gepatra lingvo. Post tio oni provas denove kompreni la frazon en Esperanto.

Laŭ persona prefero oni ankaŭ povas unue legi tekston, eble tutan alineon, en sia propra lingvo, kaj post tio en Esperanto.

Per la paralela legado oni facile komprenas la tutan konstruon de frazoj. Tio multe malpli lacigas ol la kutima metodo. Eĉ longaj tekstoj, tutaj romanoj povas esti legataj dum ne tro longa tempo. La metodo estas pli komforta kaj efika ol la kutima, en kiu oni serĉas ĉiun nekonatan vorton en vortaro, kio daŭras. Kaj nemalofte eĉ post trovado de ĉiu nova vorto oni ne kaptas la sencon de frazo.

Legado de kompleta libro en fremda lingvo[redakti | redakti fonton]

Kutime lernantoj de fremda lingvo eĉ post lernado dum jaroj ne legis eĉ unu kompletan libron en la lernita lingvo, ĉar tio estas tre teda, kaj tempo ne abundas. Post iom da tempo oni forgesas la lernitan materion, vortaron. Malgraŭ oficiale estas la celo, enprofundiĝi en la fremda kulturo, tio fakte tre ofte ne okazas. Per la paralela legado oni povas transiri tiun limon, legi kompletajn librojn. Post la legado de la unuaj dekoj da paĝoj de libro oni sentas, ke la legado fariĝas pli kaj pli facila kaj la teksto aperas pli interesa. Tio povas instigi al tralego de la tuta libro.

Haveblaj verkoj por paralela legado[redakti | redakti fonton]

Rekomendindaj kaj haveblaj estas multaj klasikaj kaj popularaj libroj. Fakte preskaŭ ĉiuj gravaj verkoj estas haveblaj en du lingvoj. Jen eta listo de libroj haveblaj en Esperanto kaj naciaj lingvoj. Bibliotekoj kaj vendejoj nun kutime havas komfortan komputilan registro-sistemon, per kiu oni facile trovas serĉatajn verkojn.

Asteriks: (Eo plus pli ol 30 lingvoj haveblaj)

Heinrich Böll: La perdita honoro de iu Katarino Blum (Eo, De...)

Umberto Eco: La serĉado de la perfekta lingvo (Eo, De, En, It,..)

Eichendorff: El la vivo de Netaŭgulo (Eo, De, ...)

Kafka: La Metamorfozo (Eo, Cz, De, En...)

Kawabata Yasunari: Neĝa lando (Eo, En, Ja, Ru, ..)

Mohamedo (trad. Italo Chiussi) : La Nobla Korano (Eo, Araba...)

Erich Maria Remarque: En okcidento nenio nova (en pli ol 30 lingvoj)

Antoine de Saint-Exupery: La Eta Princo (Eo kaj pli ol 200 lingvoj)

Bertha von Suttner: For la Batalilojn! (Eo, De, pli ol 15 lingvoj)

Robineau: Ilia vivo, tio estas la Tero (Eo, Fr,...)

Libroj presitaj en du lingvoj[redakti | redakti fonton]

Karl May: Eine Befreiung. Presita paralele en du lingvoj, Eo + De

Paralela legado de frazoj en interreta vortaro[redakti | redakti fonton]

Ekde 2010 ekzistas projekto kiu ebligas sisteman perfektigon de lingvo-konoj, la fraz-vortaro tatoeba.

Tatoeba enhavas pli ol 4.000.000 frazojn en pli ol 200 lingvoj. Esperanto enestas kun tre granda nombro da frazoj, 397.000 (Stato: 2015-10). En tiu vortaro oni povas ne nur paralele legi, sed ankaŭ mem kontribui per traduko de frazoj, laŭ kapablo en sia gepatra lingvo respektive en sian gepatran lingvon, aŭ en Esperanto, aŭ en Esperanton.

En tatoeba unu frazo povas aperi en multaj lingvoj. Por tiuj, kiuj iom konas kelkajn de tiuj lingvoj, estas tre interese, kiamaniere la diversaj lingvoj traktas la saman aferon. Pli profunda kompreno rezultas.

literaturo[redakti | redakti fonton]

1. Graeme Shepherd: Bilingual Reading Texts and Vocabulary Proficiency: Practice, Methodology and Linguistic Issues

Por legi tiun interesan tekston, iru al la rusa versio de tiu ĉi artikolo. Kompleta teksto havebla.

2. bilinguis.com

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]