Sensitivo
Aspekto
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon [[Ĉi tiu artikolo temas pri la planta specio. Pri sensivo (la kapablo sensi), vidu la artikolon senso.]]. |
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
| Mimosa pudica L., 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||

La sensitivo aŭ sentema mimozo (latine Mimosa pudica) estas specio de planto en la genro Mimozo, en la familio Fabacoj. Alia nomo por ĝi estas netuŝumino.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Sensitivo estas hejma en tropika Ameriko sed vaste naturigita, subvitre kaj ĉambre kultivata. Se oni tuŝas foliojn de sensitivo, la folieroj kunvolviĝas, dume la petioloj malleviĝas (tigmonascio).


