Gergovia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Memorigtabulo de imperiestro Napoleono la 3-a en Gergovie

Gergovia estis apenaŭ alirebla monta urbo de la Arvernoj en antikva Gaŭlujo. Ĝi situas iom sude de Augustonemetum (la nuna Clermont-Ferrand) sur altebenaĵo 744 metrojn alta, 1500 metrojn longa kja 600 metrojn larĝa. Ĝin defendis sukcese Vercingetoriks kontraŭ Julio Cezaro en la jaro 52-a a.K. Vilaĝo situanta ĉe la suda piedo de la altebenaĵo ĝis hodiaŭ nomiĝas Gergovie.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 630, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]