Roussillon (Vaucluse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Roussillon.
Roussillon
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Vaucluse
Arondismento Apt
Kantono Gordes
Komunumaro communauté de communes du Pont Julien
Urbestro Gisèle Bonnelly (aktuale 2020-2026, mandato jam ekde 2008)
Insee-kodo 84102
Poŝtkodo 84220
Demografio
Loĝantaro 1 302 (2021)
Loĝdenso 43,7 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 43° 54′ N, 5° 18′ O (mapo)43.9030565.293611Koordinatoj: 43° 54′ N, 5° 18′ O (mapo)
Alteco 159 ĝis 365 m
Areo 29,77 km2
Situo
Roussillon (Vaucluse) (Francio)
Roussillon (Vaucluse) (Francio)
DEC
Map
vdr

Roussillon (prononco [ʁusijɔ̃]) estas franca komunumo en la departemento Vaucluse (franca elparolo: [voklyz], okcitane Vauclusa) kaj la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 302 loĝantoj. Ĝi estas aparte rimarkinda pro siaj okraj minejoj kaj apartenas al la asocio “La plej belaj vilaĝoj de Francio”. Roussillon estas, post Gordes, la dua plej vizitata vilaĝo en la areo Luberon.

Okraj klifoj[redakti | redakti fonton]

Oraj klifoj
Sentier des ocres (Okra vojo).

Roussillon estas fama pro ĝia riĉeco de okroj, flavaj kaj ruĝaj tinkturoj, ĉerpitaj de ferhava argilo. Ĉar en la 18-a jarcento kreskis la demando je tinkturoj por teksaĵo, la ekspluatado de okroj pliiĝis en Roussillon. Cxirkaŭ la vilaĝo kuŝas multnombraj fendoj kaj okrofabrikoj, de kiuj ankoraŭ videblas kelkaj nuntempe, Ekzemplo de tia kompanio estas la iama okrofabriko Mathieu, kiu nun funkcias kiel 'conservatoire': metiejo kun muzea funkcio. La ŝtonminejoj kaj fabrikoj disvastiĝis sur diversaj komunumoj. Krom en Roussillon, ili ankaŭ troviĝis en Villars, Gargas, Rustrel kaj Gignac.

En la 20-a jarcento, pli modernaj elfosaj teknologioj ebligis ekspluati aliajn, pli utilajn minejojn. Ĉi tio klarigas kial ĉiuj minejoj en la areo ĉirkaŭ Roussillon estis iom post iom fermitaj. De la komenco de la okdekaj jaroj la turismo anstataŭigis la minejan industrion. [1]

Okraj variaĵoj kaj koloroj altiris la intereson de ambaŭ artistoj kaj turistoj. Se la okro ne plu estas elfosata en la urbo, ĝia Sentier des Ocres (Okra Vojo) altiras milojn da turistoj.

Literatura mencio[redakti | redakti fonton]

Samuel Beckett loĝis en Cave Bonelly, vitejo ĉe Roussillon dum la Dua Mondmilito. La verkisto Samuel Beckett kaŝis sin en Rosilono en la jaroj 1942-1945 por eskapi la germanojn. Li nomis la vilaĝon en sia fama verko Atendante Godoton de 1955.

Personecoj ligitaj al Roussillon[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Étienne Astier kiu havis la ideon je la fino de la 18-a jarcento lavi la okran sablon por eltiri la purajn pigmentojn kaj naskigis la industrion, kiu alportus la vilaĝon sian famon.
  • Jacques Salomé, verkisto kaj psikologo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]