Katedralo de Altenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La katedralo de Altenberg
La okcidenta fasado
Kontraŭforto je la navkruĉiĝo
Plano
Vidaĵo al la ĥorejo
Orienta vidaĵo

La katedralo de Altenberg (germane: Altenberger Dom) estas la iama monaĥopreĝejo de la abatejo, kiun la Cistercianoj starigis en 1133 je Altenberg. Ĝis 1511 la preĝejo ankaŭ servis kiel maŭzoleo por la grafoj kaj dukoj de duklando Berg samkiel de la dukoj de Jülich-Berg. La protektata monumento troviĝas en Altenberg, vilaĝo apartenanta al Odenthal en la distrikto Rhein-Berg. de ekstere hegemonias la elementoj de gotika arkitekturo.

Altenberger Dom (katedralo de Altenberg) estas ekde la komenco la kutima nomo por la monaĥopreĝejo, je kio la vorto „Dom“ (katedralo) ĉi-kaze ne indikas katedralo laŭ la senco de ĉefpreĝejo de episkopujo, kiu ja neniam ekzistis en Altenberg. La katedralo de Altenberg nun estas posedaĵo de la federaciero Nordrejn-Vestfalio kaj estas uzata 1857 same de la romkatolika kaj protestanta paroĥoj kiel paroĥopreĝejo.

Konstruaĵo kja konstruhistorio und Baugeschichte[redakti | redakti fonton]

La katedralo kiel preĝejo de la Cisterciana abatejo[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Altenberg ekestis ekde 1255 kiel monaĥopreĝejo sub patroneco de Maria Ĉielirinta sur loke de romanika konstruaĵo konsekrita proksimume 1160. La Cistercianoj estis alveninta en 1133 je Altenberg kaj komencinta konstrui abatejon. Fine de la 12-a jarcento la abatejo jam havis 107 pastromonaĥojn kaj 138 laikojn, tiel ke oni planis la konstruon de granda preĝejo. Grafo Adolfo la 4-a de Berg metis la Unuan Fundamentŝtonon por la Berg-a katedralo je la 3-a de marto 1259 dum ĉeesto de Konrad von Hochstaden, ĉefepiskopo de Kolonjo. Kompare la konstruokomencon ĝi estas proksimume samaĝa kiel la katedralo de Kolonjo. En 1287 la ĥorejo estis preta, la 3-an de julio 1379 laŭ komisio de la ĉefepiskopo de Kolonjo episkopo Wikbold Dobilstein de Kulm, kiu estas entombigita en la ĉefĥorejo de la katedralo, konsekris la katedralon entute. La grandan okcidentan fenestron oni enmetis proksimume 1400.[1]

La Cisterciana ordeno estis ekestinta per reformoj el la ordeno de la Benediktanoj. Por la instalado de la monaĥejoj ĝi preferis male al aliaj ordenoj forajn valojn. En la arĥitekturo ĝi komence obeis tre rigidan ordenregularon, kies principojn oni parte ankaŭ povas vidi en Altenberg. La konstruaĵoj devis esti askete modesta kaj ne rajtis havi preĝejturojn, sed nur tegmentoturetojn. Ne ekzistis giganta okcidenta alkonstruaĵo. Komence la regularo preskribis rektajn fermitajn ĥorejojn kaj kapelojn, sed ekde proksimume 1150 oni konsideris la ĥorĉirkaŭirejon kun absidokapelaro kiel normon, kaj ankaŭ realigis tion ĉi en Altenberg. Ankaŭ statuoj, koloraj vitraloj kaj aliaj luksaj ornamaĵoj estis malpermesitaj. Tiuj ĉi komence tre rigidaj tamen iom post iom malrigidiĝis.[2][3]

La katedralo de Altenberg estas konstruita laŭ gotika stilo kaj konsistas el vulkana ŝtono el la Siebengebirge. Ĝi estas trinava baziliko kun ĥorĉirkaŭirejo kaj sep ĥorkapeloj. Jen cisterciana malluksemo sin ligis kun nordfrancaj formoj. Obee la konstrupreskribojn cistercianajn, nur ekzistas tegmentotureto kaj neniuj turoj. Figuraj prezentadoj kaj koloraj vitraloj mankis en la komencaj jaroj.

La interno disradias rigidan formon de gotiko. La sama rigida, klara kaj linia strukturo regas ankaŭ la skemon de la meznavo.

En la kampo de la ĥorĉirkaŭirejo troviĝas la plej malnovaj fenestroj de la preĝejo. De ĉi tie ĝis la okcidenta fenestro ili devenas el pli kaj pli junaj epokoj. Ilia ekestotempo rebrilas en la fasonado de la fenestroj: la plej malnovaj, ankoraŭ sen ajna bilda prezentaĵo, estas modestaj kaj palaj, la pli novaj pli kaj pli riĉiĝas je ornamaĵoj kaj iom post iom estas pli koloraj. En la okcidenta fenestro el la jaro 1400, kiu estas unu el la plej belaj de germana gotika arĥitekturo, finfine troviĝas konkretaj, bildaj prezentaĵoj, kiu montras la forturniĝon de la originaj cistercianaj reguloj.

Vitraloj ŝanĝiĝemaj dumpase de la tempo:

Je multaj detaloj de la preĝejo estas videble, ke ankaŭ jam antaŭ la ekestotempo de la okcidenta fenestro oni ne tro rigide obeis la kolormalpermeson. La abutmenta zono de multaj kolonoj estas intense ruĝa. Je multaj kapiteloj iom rolas ankaŭ la sentoĝuo, ne nur rilate kolorojn, sed ankaŭ prezentatajn temojn, ekz. vinberaro en plenmatura stato

Okcidenta fenestro[redakti | redakti fonton]

Okcidenta fenestro de la katedralo de Altenberg

La okcidenta fenestro de la katedralo de Altenberg konceptita en 1390 kaj finkonstruita antaŭ 1400 estas la plej granda gotika preĝeja fenestro norde de la Alpoj. La vitralo bildigas la Ĉielan Jerusalemon, siajn donacintojn, la unuajn bergajn gedukojn Ana de Palatinato (mortintan en 1408) kaj Vilhelmo la 2-a de Berg (mortintan en 1408), ilin prezentante kiel genuantajn figurojn en sia ĉentro. La planoj por la okcidenta fenestro devenas de anonima pentristo, nomata laŭ unu el liaj verkoj Majstro de la Berswordt-Retablo kaj aktiva en Kolonjo supozeble ekde 1385 ĝis mallonge antau 1400.[4] La nuna aranĝo de la vitroj originas el la elkonstruo mallonge post 1821 kaj estis restarigita post la tria riparado ekde 1894 ĝis 1898. La lastan riparadon plenumis ekde 1994 ĝis majo de 2005 vitropentrejo en Paderborn. Kadre de tre ampleksaj riparlaboroj ĉe la katedralo oni muntis protektan antaŭvitron. Pro tio la vitralo pendas je distanco de kelkaj centimetroj malantaŭ la protektovitro, kiu ĝin ŝirmas kontraŭ veterdetruoj. Aldone oni fortikigis la vitralon per feraj stangoj, por stabiligi ĝin kontraŭ ventpremo. Tamen ne la tuta fenestro estis riparebla pro fuslaboroj el la 1960-aj jaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Altenberger Blätter
  • Ludwig Arntz: Über die Baugeschichte der einstigen Abtei Altenberg im Rheinland. Zeitschrift für christliche Kunst 10, 1908, pj. 293–308.
  • Martin Banniza: Bibliographie Altenberg [etwa 500 Titel 1964–1993]. In: 1894–1994. Einhundert Jahre Altenberger Dom-Verein e. V., Festschrift zum 100-jährigen Vereinsjubiläum, Bergisch Gladbach 1994 (Veröffentlichungen des Altenberger Dom-Vereins 3), S. 197–251.
  • Martin Banniza: Bibliographie Altenberg II [etwa 300 Titel: Nachträge 1964–1993 u. Neuerscheinungen 1994–1998 (Juni)]. En: Freunde der Zisterzienser. Bergisch Gladbach 1998 (Veröffentlichungen des Altenberger Dom-Vereins 4), pj. 161–197.
  • Martin Banniza: Geschichte und Architektur – Der Altenberger Dom. En: Bergische Blätter 21 (1998) 3, p. 6s.
  • Günther Binding, Lucie Hagendorf, Norbert Nußbaum, Günther Pätzold, Ulrike Wirtler: Das ehemalige romanische Zisterzienserkloster Altenberg. Archäologisches Korrespondenzblatt 5, 1975, pj. 241-246.
  • David Bosbach: Altenberg. Der Dom und das Tal der Dhünn. Gaasterland-Verlag, Duseldorfo 2005, ISBN 3-935873-04-2.
  • David Bosbach, Randolf Link, Torsten Ehrhardt: Bildschönes Altenberg. 750 Jahre Klosterlandschaft im Tal der Dhünn. Gaasterland-Verlag, Duseldorfo 2010, ISBN 978-3-935873-40-6.
  • Nicolaus J. Breidenbach: Die Güter und Beziehungen der Abtei Altenberg zu Wermelskirchen. En: Altenberger Hefte Nr. 35, Odenthal 2006.
  • Karl Eckert: 700 Jahre Altenberg im künstlerischen Bildwerk vom 13. bis zum 20. Jahrhundert. Beiträge zu Bau- und Kunstdenkmälern im Rheinland 4. Bergisch Gladbach 1956.
  • Festschrift 75 Jahre Altenberger Dom-Verein 1894–1969. Bergisch Gladbach 1969.
  • Ursula Francke: Archäologische Untersuchungen im Altenberger Dom. En: Ökumenerat der evangelischen und katholischen Kirchengemeinden Altenberg (eldoninto): Altenberg 1847 . 1857 . 1997. Festschrift 150 Jahre Wiederherstellung, 140 Jahre Simultangebrach des Altenberger Domes. Odenthal 1997.
  • Ursula Francke: Archäologische Untersuchungen im Altenberger Dom. Archäologie im Rheinland 1998, Köln 1999, pj. 111-113.
  • Uwe Gast, Daniel Parello, Hartmut Scholz: Der Altenberger Dom. Monumente der Glasmalerei 2, Schnell & Steiner, Regensburg 2008, ISBN 978-3-7954-1960-8.
  • Eugen Heinen: Der Altenberger Dom. Ein Führer durch den Dom zu Altenberg und seine Kunstschätze. Christophorus-Verlag, Freiburgo proks. 1936.
  • Eugen Heinen: Dom und Kloster Altenberg. Verlag Haus Altenberg, Duseldorfo 1984.
  • Susanne Heydasch-Lehmann, Andreas Stürmer, Klaus Faika: Altenberg. Der Bergische Dom. Kunstverlag Josef Fink, Lindenberg i. Allgäu 2008, ISBN 978-3-89870-297-3.
  • Godehard Hoffmann: Neue Forschungen zur romanischen Klosteranlage in Altenberg. En: Norbert Nußbaum, Sabine Lepsky (eldoninto): 1259 – Altenberg und die Baukultur im 13. Jahrhundert. Kolloquium vom 13.–15. Mai 2009 in Altenberg. Veröffentlichungen des Altenberger Dom-Vereins 10, Regensburg 2010, S. 13–32.
  • Wolfgang Krönig: Altenberg und die Baukunst der Zisterzienser. Bergisch Gladbach 1973.
  • Hansjörg Laute: Die Herren von Berg – Auf den Spuren der Geschichte des Bergischen Landes (1101–1806). Boll, Solingen 1988, ISBN 3-9801918-0-X (Quelle für die im Dom begrabenen Grafen und Herzöge).
  • Sabine Lepsky, Norbert Nußbaum: Die Westfassade der Zisterzienserkirche Altenberg : Beobachtungen zur gotischen Bautechnik. Altenberger Dom-Verein e.,V., Bergisch Gladbach 1999 (Veröffentlichungen des Altenberger Dom-Vereins 5).
  • Sabine Lepsky, Norbert Nußbaum: Gotische Konstruktion und Baupraxis an der Zisterzienserkirche Altenberg 1: Die Choranlage. Altenberger Dom-Verein e.V., Bergisch Gladbach 2005, ISBN 978-3-935921-04-6 (Veröffentlichungen des Altenberger Dom-Vereins 9).
  • Sabine Lepsky, Norbert Nußbaum: Gotische Konstruktion und Bautechnik an der Zisterzienserkirche Altenberg 2: Quer- und Langhaus. Heider-Verlag, Bergisch Gladbach 2012, ISBN 978-3-87314-475-0 (Veröffentlichungen des Altenberger Dom-Vereins 11).
  • Brigitte Lymant: Die mittelalterlichen Glasmalereien der ehemaligen Zisterzienserkirche Altenberg. Eldoninto: Altenberger Dom-Verein, Bergisch Gladbach 1979.
  • Marie Luise Oertel, Rosemarie Bottländer und Claudia Posche: Mit einem Esel fing alles an. Tiere im Altenberger Dom. 2007.
  • Arno Paffrath: Altenberg. Der Dom des Bergischen Landes. Verlag Karl Robert Langewiesche Nachfolger, Königstein im Taunus 1974; ISBN 3-7845-4040-6.
  • Ernst Pauls: Ein Massengrab im Dom zu Altenberg. Zeitschrift des Bergischen Geschichtsvereins 31, 1895, pj. 105-112.
  • Götz J. Pfeiffer: Fürstliches Geschenk und Entwurf eines Tafelmalers. Wilhelm von Jülich und Anna von Bayern beauftragten den Meister des Berswordt-Retabels mit ihrer Stiftung zum Altenberger Westfenster. En: Altenberger Blätter, Sonderheft Das Altenberger Westfenster. Aŭgusto de 2006, pj. 13–74.
  • Götz J. Pfeiffer: Die Malerei am Niederrhein und in Westfalen um 1400. Der Meister des Berswordt-Retabels und der Stilwandel der Zeit. Studien zur internationalen Architektur- und Kunstgeschichte 73, Petersberg (Imhof-Verlag), 2009, ISBN 3-86568-194-8.
  • Heike Ritter-Eden: Der Altenberger Dom zwischen romantischer Bewegung und moderner Denkmalpflege. Die Restaurierung von 1815 bis 1915. Veröffentlichungen des Altenberger Dom-Vereins 7, Bergisch Gladbach 2002, ISBN 3-935921-01-2.
  • Irmgard Schnellbächer: Das Altenberger Westfenster, seine Botschaft im Licht der Bibel. DVD (Bernardus Verlag), 2009.
  • Swidbert Schnippenkötter: Die Rechtsverhältnisse des Altenberger Domes, Bonn 1952
  • Ulrich Schröder: Royaumont oder Köln? Zum Problem der Ableitung der gotischen Zisterzienser-Abtei Altenberg. En: Kölner Domblatt: Amtliche Mittheilungen des Zentral-Dombau-Vereins 42, Kolonjo 1977. ISSN: 0450-6413. pj. 209-242.
  • Dirk Soechting: Der Altenberger Dom (Archivbilder). Sutton Verlag, Erfurto 2006.
  • Ulrike Wirtler: Das ehemalige romanische Zisterzienserkloster Altenberg. Rheinische Ausgrabungen 75. Rheinisches Landesmuseum Köln 1976, pj. 84-86.
  • Vincenz von Zuccalmaglio: Altenberg im Dhünthale und der Bergische Dom: mit Ansicht, Grundriß und Beschreibung und einer Orientierungskarte für Touristen. Duseldorfo 1884 (ub.uni-duesseldorf.de).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinrich J. Felten: Der Altenberger Dom. Hoffnungsvolles Zeichen ökumenischer Einheit. En: Verkehrsverein Altenberg (eldoninto): Altenberg im Bergischen Land. Der Altenberger Dom 1255-1379. Odenthal-Altenberg o.J.
  2. Gudrun Gleba: Klöster und Orden im Mittelalter. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 4-a eldono, Darmstadt 2011, ISBN 978-3-534-24259-7, S. 82ff.
  3. cistercium.de
  4. Götz J. Pfeiffer: Die Malerei am Niederrhein und in Westfalen um 1400. Der Meister des Berswordt-Retabels und der Stilwandel der Zeit. Imhof-Verlag, Petersberg 2009 (= Studien zur internationalen Architektur- und Kunstgeschichte, 73).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.0557.1327777777778