Manuelisma stilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tipe manuelisma ŝipista simbolaro en Tomar

Manuelisma stilo (ankaŭ mallonge manuelismo) estas pompa arĥitektura stilo, kiu aperis nur en la reĝlando Portugalujo de la frua 16-a jarcento. La manuelismo nomiĝas laŭ reĝo Emanuelo la 1-a (li regis de 1495 ĝis 1521), kiu potencis dum fazo de alta bonstato ekonomia.

Stila enordigo[redakti | redakti fonton]

Reĝlandoj Portugalujo (verda) kaj Hispanujo (flava) proks. 1600

Manuelismo estas la plej frua portugala kolonia stilo kaj estas konsiderenda kiel aparta formo de malfrua gotiko, pliampleksigita per hispanaj, italaj kaj flandraj stilelementoj kaj per marismaj ornamaĵoj (ekzemple ŝipa ŝnuregaro). Inspirojn ĝi ĉerpis el la marvojaĝoj de la ŝipistoj Vasco da Gama kaj Pedro Álvares Cabral, kies malkovroj kaj konkeroj regalis Portugalujon siatempe apartan riĉaĵon. Per tio la stilo similas laŭ esenco al aliaj manierisme aspektaj stiloj de la finiĝanta gotika arĥitekturo (ekzemple flamgotiko en Francujo kaj Anglujo).

La manuelisma stilo transvivas en la ornamaĵoj de la portugala, hispana, meksika kaj kolonia barata artoj, kiujn ĝi influis.

La terminon manuelino enkondukis historiisto Francisco Adolfo de Varnhagen per sia traktaĵo Notícia Histórica e Descriptiva do Mosteiro de Belém el 1842.

Reprezentantoj kaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj reprezentantoj de ĉi tiu stilo estis João de Castilho kaj Diogo Boitaca, kiuj famas pro la kklostro de la Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém, same kiel Francisco kaj Diogo de Arruda, kiuj konceptis la Turon de Belemo en Lisbono.

Grandparto el la manuelismaj konstruaĵoj ruinigis la granda lisbona tertremo en 1755. El la gravaj konstruaĵoj manuelstilaj konserviĝis la monaĥejo en Batalha kaj la kapitulejo de la Kristo-Monaĥejo en Tomar. La fenestroj de ĉi tiu salono estas riĉe ornamitaj ekstere per plastika, interplektita ŝipsnuregaro kaj naturmotivoj. Alia tre karakteriza motivo de la manuelismo estas la ringosfero, navigilo trovebla multvariece ĉe preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj. La abundega marisma simbolaro kreskegas je muroj, portaloj kaj fenestroj, ornamas monaĥejojn, preĝejojn kaj palastojn kaj grimpas je malhonoraj kolonoj.

Dise konserviĝis manuelismaj konstruaĵoj en la iamaj kolonioj de Portugalujo, ekzemple la Capela de Nossa Senhora do Baluarte sur la insulo Mozambiko, konstruata en 1522)[1] aŭ la preĝejoj Sankta Francisko kaj Prioreja de Rosário en Goa (nun monda heredaĵo de Unesko) same kiel sur la insulo Madeira per la katedralo de Funchal kaj sur la Acoroj per la preĝejo Matriz de São Sebastião.

En la pentrarto la nome ne konata Majstro de Sardoal estas konsiderenda kiel reprezentanto de manuelismo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. Capela de Nossa Senhora do Baluarte, portugala vikipedio

Literaturo[redakti | redakti fonton]