Gotika arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu por aliaj uzoj ankaŭ artikolon Gotiko.

Gotika volbo. Sankta Johano (Świętej Janów), Toruń, Polujo.
Gotika statuaro bildiganta la Adoradon fare de la Magiistoj en la Katedralo de Strasburgo.

Gotika arto estas arto kiu disvolviĝis el Okcidenta Eŭropo fine de la Mezepoko, ekde la mezo de la 12-a jarcento ĝis la apero de la Renesanco (15-a jarcento por Italujo), kaj ĝis la 16-a jarcento en la lokoj kie la gotiko pluvivis. Temas pri ampleksa arta periodo, kiu ekis en la nordo de Francio kaj etendiĝis tra la tuta Okcidento. Laŭ la landoj kaj la regionoj ĝi disvolviĝis laŭ momentoj kronologie diversaj, montrante fortajn diferencojn: pli pura en Francio (kie distingiĝas la gotiko el Parizo disde tiu de Provenco), pli horizontala kaj proksima al la klasika tradicio en Italio (kvankam norde estas unu el la plej modelaj ekzemploj, kvankam malfruega, la Katedralo de Milano), kaj aparte estas lokaj specialaĵoj en Flandrujo, Germanujo, Anglujo kaj Hispanujo.

La ĉefa montriĝo de la gotiko estas la Gotika arĥitekturo, sed estas ankaŭ Gotika pentrarto kaj Gotika skulptarto.

Laŭ Francisko Azorín gotika arto estas Arto disvolviĝinta dum 12-16 jc. en Eŭropo. La arkitekturo estis elvolba, karakterizata de akrepintaj arkaĵoj.[1] Li indikas etimologion el antikva germana guthans kaj de tie la latina gothicus.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 83.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]