Nia Damo de Diĵono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dipatrino de Dijon)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nia Damo de Diĵono

Nia Damo de Diĵono (france: Notre-Dame de Dijon) estas gotika preĝejo je Dijon en Burgonjo (Francujo). La konstruado komenciĝis en 1230 kaj finiĝis en 1251.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Nia Damo de Diĵono, rigardo tra la meznavo al la ĥorejo
Nia Damo de Diĵono, navkrucoturo

Notre-Dame de Dijon estas mezgranda preĝejo kun tuta longo da 65 metroj kaj larĝo da 27,30 metroj ĉe la transversa navo. La meznavo atingas alton da 18,50 metroj.

La nekutima okcidenta fasado montras super la malferma antaŭhalo, kiu estas plene enigita en la konstruaĵo, du etaĝojn da arkaĵovicoj kun tri vicoj da akvosputiloj, kiuj estis plejparte novigataj en la 19-a jarcento. Ili havas nure dekoracian funkcion. Du kolonecaj rondaj turoj staras flanke kaj nur malmulte superas la fasadon.

La profunda portala antaŭhalo etendiĝas trans du naveroj. Ĝin kovras sesparta volbo, kiu kontinuas en la meznavo trans ses naveroj. Altgotika estas la murskemo de la meznavo kun arkaĵo, triforio kaj supra fenestrozono. Ĉe la kvadrata navokruciĝo kun navkrucoturo la meznavo interkruciĝas kun transversa navo, kiu havas ĉiuflanke du naverojn.

Dekstre kaj maldekstre de la enirejo al la ĥorejo troviĝas po unu malgranda absido, en la dekstra troviĝas unu el la plej malnovaj Nigraj Madonoj de Francujo, Notre-Dame de Bon-Espoir (Nia Damo de Bon-espero) el la 11-a aŭ 12-a jarcento.

Al la profunda ĥorejo mankas ĉirkaŭirejo kaj absidokapelaro, kiel ofte estas en Burgonjo.

Nia Damo de Diĵono estas la konstruarte plej bela, laŭ la mezuroj plej harmonia preĝejo de Burgonjo el la 13-a jarcento. La navkruca kvadrato – kun sia navkrucoturo malferma al la preĝeja interno – estas la mezurdona unuo, kiu ripetiĝas ĉi tie en la laŭlonga domo kiel sinsekvo de sespartaj naveroj. La triparta skemo havas larĝan malferman triforion. La koridoro antaŭ la altnavaj fenestroj pasas en la laŭlonga domo interne kaj transiras en la ĥorejo sur la eksteran flankon, kies apogpilastroj en tiuzone estas interrompitaj.

La laŭlonga domo havas sespartajn volbojn, kiu tegmentas po du volberojn, tiel ke ekestas tiel nomata ligita sistemo, t.e. ke ĉiu laŭlongdoma navero korespondas kun po du flanknavaj naveroj. La volboj ŝajnas esti „fiksitaj“ inter la altnavomuroj. La dissolvo de la iama fermita murfaco de la romaniko en gotikan du-ŝelan murstrukturon en Diĵono jen sukcesis harmonie, modele kaj ekzemplodone. Tiu ĉi preĝejo eĉ plaĉis en epokoj, kiam oni ĝenerale rifuzis gotikon kiel barbaran stilon. La ekstera muro estas plejparte dissolvita en fenestrojn; sekvas mallarĝa spacotavolo, kiu en la preĝejo de Diĵono trairas desupre-malsupren. Tiu ĉi spacotavolo aparte elstarigas la antaŭe troviĝantan internan muron kiel bildecan, plastikan apogsistemon. La bunta vitraĵo devenas plejparte el la 19-a jarcento, escepte la kvin fenestrolancetojn en la norda transversdomo, je kiuj temas pri originaloj el la konstruepoko proksimume 1240.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nicolas-Marie-Joseph Chapuy: Cathédrales françaises. Vues pittoresques de la cathédrale de Dijon. Parizo 1829 http://digi.ub.uni-heidelberg.de/diglit/chapuy1829b/)
  • Bußmann, Klaus: Burgund. Kolonjo [1977] 2-a eldono 1978. (DuMont Kunst-Reiseführer), pj. 217, 225, fotoj 151-153
  • Gill, Albrecht: Notre-Dame in Dijon. Eine baumonographische Untersuchung. Doktortezo ĉe Universitato je Freiburg 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.322655.041526