Jörg Öchsl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Baldakeno de Öchsl kun madona bildo

Jörg Öchsl, laŭ alia skribmaniero Öxl, estis verŝajne ekde 1506 katedrala konstruestro en Vieno ĉe la Sankta Stefano, ĝis kiam lin en 1510 la magistrato depostenigis.[1]

Öchsl vivis ĉefe en Vieno, kie li ĉe la katedralo starigis plurajn konatajn verkojn. Li validas aparte kiel konstruinto de la laŭ li nomata Öchsl-Baldakeno.[2] Tradicie oni atribuas al lia posteulo Anton Pilgram la predikejon de la Sankta Stefano;[3] nun oni supozas, ke Öchsl konstruis grandajn partojn de ĉi tiu seslatera konstruaĵo. Tiu ankaŭ komenciĝis per la orgenradiko, sub kiu troveblas la busto de Pilgram.[4] La elformado de la orgenradiko ankaŭ estis objekto de disputo kun la magistrato de Vieno, kiu konsekvencis la anstataŭadon de Öchsl per Pilgram.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Öxl, Georg. En: Ulrich Thieme, Felix Becker u. a.: Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Volumo 25, E. A. Seemann, Lepsiko 1931, p. 577.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dehio Wien I. Bezirk - Innere Stadt, 2003, p. 174
  2. Dehio p. 169
  3. Felix Czeike, Helga Czeike: Wien: Kunst, Kultur und Geschichte der Donaumetropole, 1999, p. 18 (ĉe books.google.de)
  4. Dehio, S. 218