Johann Parler la pli aĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Parler la pli aĝa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
Morto 1-an de januaro 1359 (1359-01-01) (-41-jara)
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio arkitektoskulptisto
v  d  r
Information icon.svg
Absido de la katedralo de Bazelo, novigita post la tertemo de 1356
Ĥorejo de la katedralo de Freiburg, maldekstre la sakristio

Johann Parler la pli aĝa, ankaŭ Johannes von Gmünd (naskiĝinta proksimume 1330 supozeble en Schwäbisch Gmünd; mortinta post 1359) estis germana konstruestro de gotika arĥitekturo, kiu verŝajne anis de la familio Parler. Eble li estis la plej aĝa filo de konstruestro lkaj arĥitekto Heinrich Parler la pli aĝa kaj frato de Michael kaj Peter Parler. Pro tio lia nomo havas la aldonaĵon la pli aĝa.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Per-dokumente pruveble Johannes von Gmünd kaj sia edzino Katharina estis en Bazelo inter 1357 kaj 1359. Tie li direktis la rekonstruadon de la katedralo kaj aparte ties ĥorejo, necesiĝintan pro la tertremo de 1356.[1] La 8-an de januaro 1359 Johannes von Gmünd estis dungita kiel dumviva konstruestro por la estrado de la novkonstruo de la ĥorejo – komenciĝinta en 1354 – ĉe la katedralo de Freiburg. Ĉe la dokumento pendas la sigelo de Johannes kun la angulhoko. Tiu ĉi signo ankaŭ aperas ĉe la busto de Peter Parler en la katedralo de Prago kaj validas do kiel pruvo por la aparteneco de Johannes al la familio Parler. Johannes jam antaue estis laborinta ĉe la ĥorejo de Freiburg. Lia detalaj partoj je la konstruo detalaj estas necertah. Ĉu la nekutima plano de la ĥorejo kun absidokapelaro devenas de li, estas pridisputata. La duetaĝa sakristio, alkonstruita ĉe la suda flanko de la iama Nikolao-Kapelo, kun la foliofriso ĉe la ĉefa kornico reprezentas eble fruan konstrufazon de la ĥorejo. Kiom longe Johannes von Gmünd laboris, ne estas precize datigebla.[2] Eble lia metiejo ankaŭ plialtigis la orientajn turojn.[3]

Angulhoko -blazono sub la katedralkonstrua metiejo en Freiburg. Rilato al Johannes von Gmünd ne estas pruvita

Oni ankaŭ aliajn verkojn atribuas al Johannes: Pro sia deveno el Gmünd kaj lia supozata aparteneco al familio Parler oni supozas, ke li post la morto de Heinrich Parler transprenis la ĥorejan konstruadon ĉe la katedralo en Schwäbisch Gmünd.[4] Laŭ Eduard Paulus[5] li kunlaboris je la konstruo de la 1343–1348 starigata ĥorejo en la monaĥejo Zwettl, ĉar la plano de la ĥorejo en Zwettl kaj de ĝia absidokapelaro kongruas kun tiu de la ĥorejo de la katedralo en.

Suda portalo de la katedralo de Freiburg

Ĉu Johannes von Gmünd ankaŭ verkis skulptiste, ne estas dokumentita. En la epoko de lia verkado en Freiburg ekestis la du figurornamitaj ĥorejaj portaloj.[6]

Supozata tombomonujmento de Bertoldo la 5-a en la katedralo de Freiburg

El lia katedralkonstrua metiejo ankaŭ devenas la supozata tombomonumento de Bertoldo la 5-a, kiu tamen figuras unu el la grafoj de Freiburg, supozeble Frederikon (mortinta en 1356). Laŭ Kurt Bauch inter alie tiu ĉi tombomonumento instigus Peter-on, la pli junan fraton de Johann, pli malfrue al liaj tombomonumentoj por la die Přemyslidoj en la katedralo Sankta Vito je Prago.[7]

Supozataj idoj[redakti | redakti fonton]

La parenceco de jenaj personoj kun Johannes ne estas certa.

  • Majstro Miĥaelo de Freiburg, konstruestro de la katedralo de Strasburgo 1383–1385, supozeble nomita laŭ lia onklo Michael.
  • Majstro Johano de Freiburg, sub la nomo Giovanni da Firimburg en 1390 kiel unu el la germanaj konstruestroj la katedralo de Milano kaj verŝajne identa kun la tie menciita „Johano la germano Deutschen“, male distingenda de Anni (Annes, = Hans) de Fernach tie. Filo de Johano de Freiburg povus esti: Majstro Pietro di Giovanni, denaska el Freiburg, ĉefo de la katedralkonstrua metiejo je Orvieto en 1402[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komp. La Roche en la Beiträge z. Gesch. d. Basler Münsters; III. Das Münster vor und nach dem Erdbeben, Basel 1885
  2. Friedrich Kempf: Unser Lieben Frauen Münster en: Freiburg im Breisgau. Die Stadt und ihre Bauten, H. M. Poppen & Sohn, Freiburg 1898, S. 272
  3. Katarina Papajanni: Die Erschließung des Regensburger Domes durch horizontale Laufgänge und vertikale Treppenanlagen, doktortezo ĉe la fakultato pri historiaj kaj geografiaj sciencoj de la universitato je Bamberg, 2002
  4. Richard Strobel: Landesdenkmalamt Baden Württemberg: Die Kunstdenkmäler der Stadt Schwäbisch Gmünd, Band 1, Stadtbaugeschichte, Stadtbefestigung, Heiligkreuzmünster; Deutscher Kunstverlag, Munkeno 2003, ISBN 3-422-06381-1.
  5. komp. Dom. Avanzo, Zwettl und seine Restaurirungsbestrebungen, in den Berichten und Mittheilungen des Alt.-Ver. zu Wien, vol. 22, p. 30, 1883
  6. almenaŭen la plano de Johannes, laŭ Wilhelm Vöge: Zum Nordportal des Freiburger Münsterchores, En: Freiburger Münsterblätter: Halbjahrsschrift für die Geschichte und Kunst des Freiburger Münsters, 11.1915
  7. Karl Schmid; Hans Schadek;: Die Zähringer. 2, Anstoss und Wirkung, Thorbecke, Sigmaringen 1986, ISBN 3799570411, p. 7.
  8. Heinrich Otte: , Handbuch der kirchlichen Kunstarchäologie des deutschen Mittelalters, T.O. Weigel, Lepsiko 1868, volumo 1, p. 644

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Flum: Der spätgotische Chor des Freiburger Münsters : Baugeschichte und Baugestalt. Deutscher Verlag für Kunstwissenschaft, Berlin 2001. (Diss. Freiburg (Breisgau) 2000). (Neue Forschungen zur deutschen Kunst 5). ISBN 3-87157-189-X
  • Alfred Klemm: Parler. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB), volumo 25, Duncker & Humblot, Lepsiko 1887, pj. 177–182
  • Barbara Schock-Werner: Parler, Johann von Gmünd. En: Neue Deutsche Biographie (NDB), volumo 20, Duncker & Humblot, Berlino 2001, ISBN 3-428-00201-6, p. 71