Saltu al enhavo

Katedralo de Bazelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Bazelo
katedralo
katedralo [+]
Koordinatoj47° 33′ 23″ N, 7° 35′ 33″ O (mapo)47.5563897.5925Koordinatoj: 47° 33′ 23″ N, 7° 35′ 33″ O; CH1903: 611582 / 267309 (mapo)

Estiĝo1091

Katedralo de Bazelo (Bazelo Urba)
Katedralo de Bazelo (Bazelo Urba)
DEC
Lokigo de Bazelo Urba en Svislando

Map
Katedralo de Bazelo

Vikimedia Komunejo:  Basel Minster [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Tipa tegmentokovraĵo per „kastorvostaj“ tegoloj

La katedralo de Bazelo estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj kaj rekonilo de la urbo Bazelo en Svisujo. La preĝejo konsistas el ruĝa sabloŝtono; ĝi havas du maldikajn turojn kaj interkruciĝajn ĉefajn tegmentojn kovritajn per buntaj kastorvostaj tegoloj. La iama episkopa preĝejo, nun protestanta-reformita, ekestis inter 1019 kaj 1500 laŭ romanika kaj gotika stilo.

Antaŭ la katedralo de Bazelo troviĝas la Katedrala Placo, kiun borderas multaj domoj de la iamaj katedralestroj.

Konstruhistorio

[redakti | redakti fonton]
Plano

La nuna konstruaĵo deiras esence de la malfruromanika novkonstruaĵo el la lasta triono de la 12-a jarcento (1180–1220/30). Sur la plano de la antaŭa konstruaĵo ekestis trinava preĝejo pliampleksigita per transversa navo. Fortikaj pilastrofaskoj portis la konstruaĵon, kaj tamen tertremo detruis en la jaro 1356 la kvin turojn, diversajn volbojn kaj partojn de la kriptoj. Sub Johannes Parler la pli maljuna, kiu samtempe estis katedralkonstruestro en Freiburg, oni rekonstruis la parte detruitan preĝejon, kaj jam en 1363 la ĉefaltaro estis denove konsekrebla. En la jaro 1414 Ulrich Ensinger, konstruinto de la katedralturoj de Ulm kaj Strasburgo, pretigis la planojn por la elkonstruo de la norda Georgoturo; oni finkonstruis ĝin en 1428. La sudan Martenoturon tamen Hans Nussdorf finkonstruis la 23-an de julio 1500, kaj tiu ĉi dato validas ankaŭ kiel oficiala dato de la katedrala finkonstruo. En la 15-a jarcento ankaŭ ekestis la granda kaj malgranda klostroj. Ĝis la reformacio en 1529 la katedralo estis la episkopa ĉefpreĝejo. En la 19-a jarcento okazis du grandaj riparadoj. Je tio oni translokis inter 1852 kaj 1857 la ĥorbarilon kaj fermis la oriente situantan navkrucan kripton. En la 20-a jarcento la ĉefa celo de la riparlaboroj estis meti pli en la malfonon la malfruromanikan konstruan substancon, kaj oni malfaris kelkajn alikonstruaĵojn el la 1850-aj jaroj. Por tio oni restarigis en 1975 la plankonivelon de la katedralo sur la originan staton kaj re-alirebligis la navkrucan kripton. Ekde 1985 novfondita katedralkonstrua metiejo okupiĝas pri la malpli-boniĝa stato de la sabloŝtono ĉe la konstruaĵa eksteraĵo de la katedralo.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]