Ŝtontajlisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtontajlisto prilaboranta malfortan ŝtonon

Ŝtontajlisto estas profesiulo de la konstruado, metiisto, kiu faras arkitekturajn elementojn el konstruŝtono : murojn, arkojn, lintelojn, superlintelojn, volbojn, pilierojn, kolonojn, frontonojn, kornicojn, balustradojn, kamenojn, ŝtuparojn, ktp. La ŝtontajlisto ankaŭ starigas la tajlitajn ŝtonojn sur la konstruaĵo. Por tio, li kelkfoje devas starigi skafaldojn. Li laboras en metiejo aŭ sur la konstruejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtontajlistoj en gotika arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Gotika ornamriparo, tre postulema ellaboraĵo ŝtontajlista

La gotika arĥitekturo postulis altan precizecon de la konvena formo de ĉiuj konstruŝtonoj unu kun la aliaj, pro kio oni bezonis kvalifikitajn ŝtontajlistojn por la konstruo de katedraloj. En la gotiko ekzistis tri organizaĵoj de ŝtontajlisto: la katedralkonstruaj metiejoj ĉe la katedraloj, la vagantaj ŝtontajlistaj frataroj kaj la gildoj. En la urbaj ŝtontajlistaj gildoj sin organizis nur majstro, male al la katedralmetiejoj kaj ŝtontajlistaj frataroj, kiuj havis apartajn regularojn.

Krom la episkopoj, kiuj antaŭe rolis kiel konstruigantoj, ekde la 13-a jarcento ankaŭ alvenis katedralaj kapituloj kaj urbestraroj. La gotikaj ŝtontajlistoj estis altestimataj personoj; unuafoje en la historio metiistoj kapablis libere ŝanĝi siajn laborlokojn. Signo por la grandega memkonscio de la gotikaj ŝtontajlistoj estis ankaŭ, ke ili enbatis siajn personajn ŝtontajlistomarkojn en la gotikajn prilaboritajn ŝtonojn. Ili estis siatempe la plej bone salajrataj metiistoj.

La gotikaj konstruestroj estis ŝtontajlistoj, ŝtonskulptistoj kaj samtempe planistoj kaj arĥitektoj. La konstruiganto projektis konstruaĵon, kiun la respondeca konstruestro sole aŭ kune kun alia plananto faris realigebla.[1]

Al la memkonscio de la konstruestroj apartenis, ke ili ekzemple sin bildigis mem en la konstruaĵoj per ŝtonaj portretoj. Ili estas laŭnome konataj kaj povis laŭ siaj imagoj krei konstruaĵojn je relative granda libereco de siaj konstruiganto.

La gotikaj ŝtontajlistoj ŝanĝis la ŝtonhakilon al instrumento kun aktiva larĝeco da proks. tri centimetroj, kiun ili majstre regis. En Germanujo ili unuan fojojn uzis dent-ĉizilojn.[2] La tipa ŝtontajlista instrumento de gotiko estis platigoĉizilo, kiu ekestis supozeble en Francujo meze de la 15-a jarcento.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anja Sibylle Dollinger: Baubetrieb und Bautechnik. p. 187 sj
  2. Karl Friederich: Die Steinbearbeitung.
  3. Karl Friederich: Die Steinbearbeitung. p. 66 sj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]