Katedralo de Nantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉefa fasado
Rigardo tra la meznavo

La katedralo de Nantes estas konsekrata je la Sanktuloj Petro kaj Paŭlo. Ĝi estas la katedralo de la episkopo de Nantes kaj lasta granda katedralo gotikstila, kiun oni konstruis en la 15-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Nantes ne apartenas al la plej konataj de sia konstrumaniero en Francujo. Tio ĉi ligiĝas unuflanke kun tio, ke ĝi situas klare ekster la klasika Katedralujo (Francilio, Pikardujo, Ĉampanjo), kaj duaflanke kun tio, ke ĝi ekestis en epoko, kiun la arthistorio malmulte atentas, la franca malfrugotiko, la flamgotika stilo. Tamen la konstruaĵo estas multrilate atentinda kaj apartenas al la plej bonaj verkoj tiutempaj. La katedralo de Nantes havas la post la katedraloj de Amiens, de Beauvais kaj de Metz plej altan volbon en Francujo. Ĝi altas pli ol 38 metroj.

La unua vera katedralo fariĝis ekde la jaro 527, oni finkonstruis ĝin en 549. Tiun ĉi konstruaĵon la Normanoj, kiuj por pluraj rabatakoj veturis de la maro la Luaron supren, tiom ege difektis inter 843 kaj 919, ke en 940, kiam oni estis liberiginta Bretonujon de la Normanoj, jam nur ekzistis ruinoj. Episkopo Benedikto de Cornouailles (1079–1112) konstruigis novan katedralon, kiu montris la tipajn distingilojn de okcidentfranca romaniko, nome kupolojn en la meznavo, barelvolbojn en la flanknavoj).

La konstruo de la gotika katedralo komenciĝis la 14-an de aprilo 1434, kion ebligis nelaste tio, ke la bretona duko Johano la 4-a sukcesis teni sin dum la Centjara Milito relative neŭtrala. Estis ankaŭ li, kiu metis la Unuan Fundamentŝtonon. Ankaŭ konata estas la nomo de la unua konstruestro: Vilhelmo de Dommartin-sur-Yèvre. Male ol kutime oni komencis konstrui la katedralon per la okcidenta fasado. La du kvadrataj turoj malfermiĝas per grandaj duobloportaloj ankaŭ al la flankoj (nordo kaj sudo). Je la fino de la jarcento la fasado plejparte estus preta, tamen oni ne finkonstruis, same kiel je preskaŭ ĉiuj gotikaj katedraloj de Francujo, la turojn (sonoriloj en 1506). Samtempe oni jam laboris pri la laŭlongaj kapeloj kaj flanknavoj, konsekris tamen la gotikan laŭlongan domon nur en 1577, sed sen volboj. (Komparu: jam en 1564 estis mortinta Michelangelo, kreinto ekz. de la kupolo de la baziliko Sankta Petro de Romo, kiu jam estis transpaŝinta la altan renesancon.)

En 1627 oni rekomencis la konstrulaborojn post iom longa interrompo. La survolbado de la laŭlongdoma meznavo daŭris de 1627 ĝis 1629, la suda transversa domo estis finkonstruata de 1631 ĝis 1637, kaj la konstruo de la sudaj flanknavoj de la ĥorejo okazis inter 1650 kaj 1668. En ĉi tiu stato kaj kun la ankoraŭe ekzistanta romanika ĥorejo (tiun ĉi oni ligis 1615–1618 per iaspeca triumfarko laŭ barokaj formoj kun la laŭlonga domo) la arĥitekturo restis plejparte senŝanĝa ĝis en la 9-a jarcento.

La sorto de la katedralo dum la franca revolucio de 1789 estis tipa por la epoko. Grandparto de ekipaĵo kaj vitraloj estis detruataj, la domo uzata kiel ĉevalejo kaj stokejo. Nur la konkordato de Napoleono de aŭgusto 1800, kiu translasis la konstruaĵon al diservaj celoj, protektis ĝin kontraŭ kadukiĝo, ĉar la subtenon garantiis la ŝtato. Ekde 1834 estiĝis strebadoj, anstataŭi la ankoraŭ romanikan nordan transversan domon per imitaĵo de la suda. La tion koncernaj pripensoj finfine kondukis al tio, komenci plenan finkonstruon laŭ gotika stilo. Kadre de tio oni alikonstruis de 1840 ĝis 1849 la nordan transversan domon, de 1845 ĝis 1865 oni konstruis novan kripton ĉirkaŭ la romanikan kaj ekkonstruis la ĥorejon kun ĉirkaŭirejo kaj absidokapelaro (5 kapeloj). En 1891 ĥorejo kaj navkruciĝo estis pretaj.

La unuan Kristnaskotagon de1891 episkopo Le Coq konsekris la finkonstruitan katedralon de Nantes. La 15-an de junio 1944 bomboj detruis partojn de la ĥorejo kaj la sakristion. La rekonstruado prokrastiĝis pro ne solvitaj financproblemoj ĝis la sekvantaj jardekoj kaj ne estis finfarita: La 28-an de januaro 1972 riparlaboroj kaŭzis brulegon, kiu neniigis la lignan tegmentotrabaron. Ĝian kunfalegon tamen rezistis la volbo. Kadre de la rekonstruado, kiu prokrastiĝis ĝis 1985 kaj kiu estas rigardenda kiel plej plena riparo de franca katedralo, ankaŭ la lastaj militdetruaĵoj malaperis.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La plano de la katedralo Grundriss der Kathedrale

La arĥitekturo de la katedralo baziĝas sur grandformoj de klasika gotiko de Francilio, realigas ilin tamen laŭ formoj de malfrua gotiko. La treege profilaj faskokolonoj transiras senkudre, t. e. sen kapitelo, en la tre profundajn volboripojn; ĉe la plurfoje ŝtupigitaj sokloj ili atingas komplikan sistemon de unuopaj kaj hierarĥie strukturitaj bazoj. Multaj ŝlosoŝtonoj estas malsimple dissolviĝintaj en ornamriparo kaj skulptartaĵoj de flamgotiko. La partoj ekestintaj dum la postgotiko (16-a kaj 17-a jarcento) sin submetas al la gotika grandstrukturo, sen precize adaptiĝi (tio videblas aparte je la sudfasadaj fenestroj). Entute la giganta interno de la katedralo estas tre bona ekzemplo por malfru- kaj postgotika arĥitekturo en Francujo, aparte post ambicia finkonstruo en la 19-a jarcento kaj la fundamenta riparado dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiu akcentas la grandecon, harmonion kaj lumecon de la spaco.

Eksterordinara estas la ekstera predikejo ĉe la fasado, kiun oni muntis por prediko al popolamaso koliktiĝinta sur la antaŭplaco.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Prudento de la tombomonumento de Francisko la 2-a kaj la edzino
  • Altaltaro (proks. 1733) kun marmoranĝeloj de Sébastien Leysner de 1779
  • Renesanca tombomonumento de duko Francisko la 2-a kaj lia edzino Margareta de Foix en la suda flanknavo (ĝis la revolucio en la tiam malkonstruata karmelana preĝejo). Nigra kaj blanka marmoro, altkvalitaj skulptaĵoj de la kvar Virtoj, el ili Prudento janokapa.
  • Tombomonumento de Lamoricière de 1878 en la norda flanknavo

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

  • Ekstera longeco: 110 metroj
  • Interna longeco: 102 metroj
  • Interna larĝeco de la meznavo: 15 metroj
  • Interna larĝeco de la laŭlonga domo entute: 39 metroj
  • Interna alteco de la meznavo: 38 metroj
  • Turalteco: 63 metroj
  • Larĝeco de la okcidenta fasado: 43 metroj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bottineau, Yves: Die Kathedrale von Nantes zum Heiligen Peter und Paul. Liono 1991
  • Leniaud, Jean-Michel kaj aliaj: Nantes. La Cathédrale. Loire-Atlantique. Nantes 1991
47.218055555556-1.5508333333333