Hugues Libergier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tombŝtono translokita en la katedralon de Reims

Hugues Libergier, ankaŭ Hugo Libergier (naskiĝjaro ne konata, mortinta en 1263) [1] à Reims, estis franca konstruestro de gotika arĥitekturo.

La alte talenta arĥitekto kreis precipe la preĝejon Sankta Nikazo en Reims, kies konstruo komenciĝis en 1229 (ĝin daŭrigis ekde 1264 Robert de Coucy) kaj finiĝis en 1311. Tie li ankaŭ estis entombigata, sed la preĝejon en 1798 detruis fanatikuloj okaze de la franca revolucio de 1789. Nur la tomboplaton oni savis de la detruo kaj translokis en la en la katedralon de Reims. La tomboplato tie ĉi troviĝas en la norda transversa domo. Gi bildigas la konstruestron kun modelo de lia preĝejo (almenaŭ de la fasado), planita laŭ la ŝablono de la katedralo de Reims, same kiel liniilo, angulfero kaj cirkelo kiel simboloj de lia profesio.

Jen la enskribo sur la tomboplato:

ci-gît maistre Hugues Libergiers qui commença ceste église en l'an de l'incarnation MCC et XXIX le mardi de Pâques et trépassa en l'an de l'incarnation MCCLXIII le samedi après Pâques. Pour Dieu, priez pour lui[2].
Ĉi tie ripozas Majstro Hugues Libergiers, kiu komencis ĉi tiun preĝejon en la jaro de l' Enkarniĝo 1229 je la Paska mardo kaj forpasis en la jaro de l' Enkarniĝo 1263 je la sabato post Pasko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informtabuleto apud la tombŝtono
  2. site de la refection de la dalle