Publika Palaco (Sieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palazzo Pubblico)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Torre del Mangia
Palazzo Pubblico (Palazzo Comunale).
Tribunoj ĉe Piazza del Campo

La Publika Palaco (itale: Palazzo Pubblico (ankaŭ Palazzo Comunale = urbodomo) estas palaco en Sieno (Toskanujo) en Italujo, kies konstruo komenciĝis en la jaro 1297 kaj kiu uziĝis kiel sidejo de la respublika registaro, la (podestà) kaj de la Koncilio de l' Naŭ.

La palaco situas centre ĉe la iama foirejo[1], la Piazza del Campo, sur kiu ankaŭ okazas la tradicia ĉiujara ĉevalkonkurso palio. Origine la palaco havis nur tri etaĝojn; pli malfrue okazis pluaj elkonstruoj. Precipe tamen dumpase de la 14-a jarcento aldoniĝis la Torre del Mangia, la turo alta je 102 metroj, kiu stampas la urban silueton de Sieno. La nomo deduktiĝas de la moknomo Mangiaguadagni (salajromanĝeganto) de la unua sonorigisto.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Dokumentoj el tiu epoko pruvas, ke la unuaj komencoj konstrui la palacon revenas en la jaron 1250. En 1299 oni finkonstruis komence la tutan mezan parton kaj en 1305 oni ekkonstruis la du flankajn alojn. En 1310 la domo estis finkonstruita kaj restis tiuforma ĝis en la jaro 1680. En tiu ĉi jaro oni starigis alkonstruaĵojn kaj surkonstruis la domon; sama okazis ankaŭ komence de la 18-a jarcento.

Sieno: fasado de la Publika Palaco

La ĉefa fasado konsistas en sia malsupra parto el naturŝtona masonaĵo, ornamita per arkoj karakterizaj por Sieno. La brika masonaĵo de la dua kaj tria etaĝoj montras du vicojn da pintaj triarkaj fenestroj, kaj la kvaran etaĝon de la meza konstruokorpo ornamas krono el graciaj murdentoj kaj arkoj. Inter la duarkaj fenestroj de ĉi tiu etaĝo estas muntita granda plato el kupro, flankita de du ŝtonaj lupoj ĉe la anguloj de la konstruaĵo, kun la monogramo de Kristo, simbolo de Sankta Bernardino de Sieno.

La turon de la palaco (Torre del Mangia) oni starigis inter 1325 kaj 1344, ĝian pinton konceptis Lippo Memmi. Sub direktado de Giovanni D'Agostino du fratoj el Arezzo surkonstruis de 1338 ĝis 1348 brikan ŝakton. La krono el travertino montras la du urbajn blazonojn de la civito, en la centro saltantan leonon, kaj sur tiu oni starigis en 1341 la sonorildomon laŭ desegno de Lippo Memmi. En la supra sonoriltrabaro pendas sonorilo gisita en 1665, nomata CamponeSunto, ĉar ĝi estas konsekrita al Ĉieliro de Maria (itale: Assunta). Ĝis la jaro 1780 ĉe la pinto troviĝis aŭtomato, kiu horbatis.

La kapelo (Cappella di Piazza) malsupre de la Torre del Mangia estas rezulto de solena promeso de la loĝantaro de Sieno, kiun tiu ĉi donis dum la pesto de la jaro 1348. Domenico d’Agostino komencis konstrui ĝin en la jaro 1352, sed nur en 1376 Giovanni di Cecco finkonstruis ĝin kaj elformis la pilastrojn kaj tegmenton. De 1461 ĝis 1468 Antonio Federighi starigis la tegmentan konstruaĵon.

La korton de la palaco, konstruita en 1325 el brikoj, oni riparis en 1929. Ĝi konsistas el laŭbopasejo kun supera etaĝo, kiun ornamas grandaj triarkaj fenestroj. Ĉe la muroj estas videblaj la blazonoj de urbestroj same kiel fresko el la 14-a jarcento, bildiganta la Dipatrinon kun du anĝeloj. Statuo de la turo Mangia kaj la Lupino mamnutranta la Ĝemelojn (simbolo de urbohistorio) same kiel orumita stanostatuo de Giovanni di Turino (1429–1430) troviĝas en la antaŭhalo kaj je la fino de la laŭbopasejo.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En la palaco mem, kiu nun entenas ĉambrojn de la urba muzeo, troviĝas multaj fama freskoj, ekzemple tiu, kiu bildigas Guidoriccio da Fogliano en la Salono de la Mapomondo (Sala del Mappamondo). La fresco devenas verŝajne de Simone Martini. La muro de la salono prezentas restaĵojn de la ne plu ekzista desegno de mondmapo de Ambrogio Lorenzetti. Unu el la plej famaj verkoj en la palaco estas la prezentado de La Bona kaj la Malbona Registaro en la Salono de la Paco aŭ Salono de l' Naŭ (Sala della Pace, Sala dei Novi) de Ambrogio Lorenzetti.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La millenaria storia del mercato di Siena: Il commercio ambulante da Piazza del Campo a Viale XXV Aprile, Edizioni Cantagalli, Siena 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

43.31840311.331453055556