Germanujo en la mezepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aparta historio de Germanujo en la mezepoko okupiĝas pri la mezepoka tempo inter proksimume 800 ĝis proksimume 1500 en la teritorio de nuntempa Germanujo.

La karolida franka imperio, kiu supriĝis proksimume 800 al nova grandpotenco en Eŭropo, disfalis en la 9-a jarcento en la okcidentfrankan kaj la orientfrankan imperiojn, la „ĝermoj“ de Francujo kaj Germanujo, kvankam ankoraŭ longan tempon poste ne evoluis „germana identeco“. En orientfrankujo supreniĝis en la 10-a jarcento la Liudolfidoj (Otidoj). Ili akiris la okcident-„romian“ imperiestrorangon kaj metis la fundamenton por la romia-germana imperio, kiu ne havas nacian, sed pli ĝuste supranaciecan karakteron. Ekde la malfrua 13-a jarcento ĝi ankaŭ nomiĝis Sankta Romia Imperio kaj entenis ĝis en la frua novepoko la „imperian“ (nordan ) Italujon.

La romiogermanaj reĝoj kaj imperiestroj sin konsideris kadre de la translatio imperii (transiĝo de la imperio) en la tradicio de antikva Romio. Otidoj kaj la postsekvaj regantaj dinastioj de la Salioj kaj Ŝtaŭfoj sin apogis diversgrade sur la imperian eklezion kaj postulis rilate la novigitan imperian regecon universalan validecon. Dumpase de la mezepoko tial refoje okazis kvereloj inter la du universalaj potencoj imperio (imperium) kaj papo (sacerdotium). Aparte konturitaj estis ĉi tiuj konfliktoj dum la batalo pri investituro en la malfrua 11-a kaj frua 12-a jarcentoj, en malfruŝtaŭfida epoko kaj denove en la unua duono de la 14-a jarcento.

En malfruŝtaŭfida epoko la reĝeco perdis da potenco, ankaŭ la influo de la imperio en latina Eŭropo reduktiĝis. La romiogermanaj reĝoj disponis sen tio tamen male al la reĝoj de Francujo kaj Anglujo pri tro forta centra regopotenco, pli ĝuste oni akcentis la neceson de interkonsenta regado en ligo kun la imperiaj potenculoj. La pozicioj de la multaj ekleziaj kaj malekleziaj landestroj kontraŭ la reĝeco plifortikiĝis en la malfrua mezepoko, je kio ekde la dua duono de la 13-a jarcento la elektoprincoj postulis ekskluzivan elektorajton pri la reĝo. La Ora Edikto el 1356 finfine legitimis elektoprincan elektomonarĥion, kvankam ekde la mezo de la 15-a jarcento la Habsburgoj prezentis ĝis la fino de la imperio en la jaro1806 preskaŭ seninterrompe la reĝojn kaj imperiestrojn. La reĝeco en la malfrua mezepoko devis sin apogi precipe sur la propra dinastia teritorio kaj povis efike interveni ankoraŭ nur en la sudo kaj parte en la apudrejnaj teritorioj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Rainer A. Müller (eldoninto): Deutsche Geschichte in Quellen und Darstellung. Band 1–2, Reclam, Stutgarto 1995–2000.
  • Freiherr vom Stein-Gedächtnisausgabe. Reihe A: Ausgewählte Quellen zur deutschen Geschichte des Mittelalters. Band 1 ff., Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1955 ff.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]