Johann Parler la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo Sankta Barbara en Kutná Hora

Johann Parler la pli juna (naskiĝinta supozeble en 1359 je Prago; mortinta en 1405 aŭ 1406), estis grava arĥitekto kaj konstruestro el la germana familio Parler.

Li estis filo de la germana konstruestro Peter Parler. Post la morto de sia patro li kelkajn jarojn direktis la konstrulaborojn ĉe la katedralo Sankta Vito en Prago. Al liaj plej famaj verkoj apartenas la katedralo Sankta Barbara en Kutná Hora, kies unua arĥitekto li estis: la katedralo nun estas registrita kiel monda heredaĵo de Unesko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Schock-Werner: Parler, Johann. En: Neue Deutsche Biographie (NDB), volumo 20, Duncker & Humblot, Berlino 2001, ISBN 3-428-00201-6, p. 73