Katedralo de Aŭgsburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vidaĵo de la katedralo ekde sudoriento

La katedralo de AŭgsburgoKatedralo Dipatrino de Aŭgsburgo (ger.: Hohe Domkirche Mariä Heimsuchung zu Augsburg) estas la katedralo de la episkopujo Aŭgsburgo kaj preĝejo de la katedrala paroĥo de la Sanktega Koro de Jesuo. Krom la Baziliko Sanktaj Ulriĥo kaj Afra la katedralo estas la plej grava preĝejo kaj unu el la plej ofte vizitata vidindaĵo de la urbo Aŭgsburgo. La originon de la katedralo oni datigas en la okan jarcenton. La katedralo longas 113 metrojn kaj larĝas 40 metrojn; ĝiaj turoj altas 62 metrojn.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Plano de la iama romanika katedralo
La romanika orienta kripto sub la okcidenta ĥorejo
… kaj la okcidenta kripto

La katedralo lokas ene de la urbomuregoj de la iama romia provinca ĉefurbo Augusta Vindelicorum. Sub la romanika- gotika katedralo oni en 1978/79 sukcesis elfosi fundamentojn el la 4-a jarcento, kiuj eble indikas frukristanan preĝejon kaj episkopan sidejon. Tamen oni ne trovis pruvajn dokumentojn pri tio. Sur kristana paroĥo tiutempa montras nur tomboenskribo, kiu troviĝas sur la kampo de la iama Johano-Preĝejo.

Unuaj pruveblaj katedralkonstruaĵoj ekestis sub la episkopoj Vikterpo (mortinta proks. 772) kaj Sintperto, kies katedralo estis konsekrata en 805. Unua dokumenta mencio de la Maria-Katedralo originas el 822. La difektojn sekve de la hungaraj atakoj riparigis episkopo Ulriĥo de Aŭgsburgo ekde 923. La okcidenta alkonstruaĵo kunfalegis en 994, du jarojn poste episkopo Liutoldo komencis, subtenate de imperiestrino Adelhejda de Burgonjo – kiu onidire estus klarvide antaŭvidinte dum vizio la kunfalegon – la novkonstruon. Ĉi tiu komenciĝis per la okcidenta ĥorejo kaj la norda transversa domo kaj ja estis finiĝanta en la jaro 1006; la konstruaĵo prezentas la kernon de la nuna katedralo (meznavo). Unuaj pli grandaj konstruadoj okazis sub episkopo Henriko la 2-a; ilia preciza amplekso estas neklaraj, estas tamen certe, ke je tio temas pri ŝanĝoj de kompleta konstruaĵo kaj ne pri finkonstruo de interrompita konstruo. La alikonstruoj finiĝis sub la posteulo de Henriko nome Embriko, kiu konsekris en 1065 ĉefaltaron en la okcidenta ĥorejo. Plia konstruado anstataŭis proksimume la jaron 1178 la kompletan tegmentojn de transversa kaj laŭlonga domoj.[1]

Ekde 1331 oni pliampleksigis la romanikan katedralon laŭ gotikaj stilformoj. Episkopo Markward metis en 1356 la unuan fundamentŝtonon por la grandega orienta ĥorejo, kiun oni finkonstruis nur en 1431. Ekde 1537 ĝis 1548 protestantaj kontraŭbildaj fanatikuloj vandalis en la preĝejo. La detruitan ekipaĵon oni iom post iom anstataŭis dum la kontraŭreformacio. En la jaro 1565 oni plialtigis la nordan turon, de 1655 ĝis 1658 oni ali- kaj elformis la internon de la katedralo laŭ barokaj formoj. Poste aldoniĝis kelkaj kapelaj alkonstruaĵoj. De tio tamen nur konserviĝis la centra konstruaĵo de la Maria-Kapelo ĉe la klostro.

La katedralo de Aŭgsburgo en 1844

En 1808/09 oni derompis la konstruaĵojn sude de la katedralo kaj instalis parado- kaj ekzercoplacon. Ekde 1852 ĝis 1863 oni forigis la barokan ekipaĵon kaj retrokonstruis la katedralon laŭ la ideoj de la novgotiko. La historieman ekipaĵon oni anstataŭis per kromaĉeto kaj translokado de gravaj mezepokaj pentraĵoj kaj plastikoj. En 1934 oni rekonstruis la mezepokajn spacan formon kaj la kolorversion, por redukti la novgotikaĵojn de la katedralo. La Dua Mondmilito plejparte indulgis la katedralon. La plej grave ĝi batis la Maria-Kapelon, ankaŭ la klostro suferis difektojn. En 1983/84 oni vaste riparis kaj resanigis la internon. De la ekstera konstruaĵo oni plejparte anstataŭis la konstrupartojn el sabloŝtono el la lastaj jardekoj. La nova bronzoportalo ĉe la ĥorejo estis konsekrata en 2001.

Konstruaĵa priskribo[redakti | redakti fonton]

La du turoj de la katedraloj estas po 62 metrojn altaj kaj unu el la plej grandaj konstruaĵoj de la historia urbocentro. La katedralo travivis dum la jarcentoj multajn alikonstruojn kaj rekonstruojn.

Ekstera konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La suda portalo

La katedralo de Aŭgsburgo estas longetenda, kvinnava baziliko kun orienta ĉirkaŭirebla ĥoro kaj ununava okcidenta ĥoro. Antaŭ la okcidenta absido staras transversa domo. La du romanikaj turoj konsistas el minoŝtonoj, ĝiajn murojn strukturas eĝaj kaj arkaj frisoj. Altaj pinttegmenoj kun triangulaj gabloj kronas la turojn.

La duoblajn flanknavojn ĉe la sudflanko de laŭlonga domo el senstuka brikmasonaĵo de ekstere apogas simplaj kontraŭfortaj pilastroj. La transversajn gablo-tegmentojn super la volboj kaŝas triangulaj dentogabloj. La tegmenta zono kaŝas la kontraŭfortan sistemon. La originaj fenestroj de la senornama altnava muro estas fermmasonitaj.

La gotika orienta ĥorejo estas blankstukita, la abunda arĥitektura strukturo ŝtonoelmontra, sed plejparte novigita. Planoŝanĝo kaŭzis por la ĥorejo „nepretan“ aspekton: la arĥitekturo laŭiras la franckatedralan modelon, la bazilika meza halo tamen efikas malgracia kaj provizora. La tegmentaj facoj super la kapeloj etendiĝas tre alten, kaŝitaj kontraŭfortaj muroj apogas la supran fenestrozonon anstataŭ malkaŝaj apogarkoj.

Tiu ĉi „mallerta“ por-ĥoreja solvo de neharmonia kombinaĵo de ĉirkaŭirejo kaj ĥorejfinaĵo konfuzigas precipe pro la senfenestraj aŭ kalvaj murfacoj, lumigataj nur per malgrandaj fenestroj. Origine oni evidente planis malferman kontraŭfortan sistemon, do estus estiĝinta „klasika“ katedralĥorejo laŭ franca sistemo. Kelkaj arthistorioj interpretas la nekontentigan solvon por la ĥorejo kiel la lukto de tradiciemaj fortoj kun la defendantoj de modernaj malfrugotikaj solvoj por la spacelformado. Eble ankaŭ rolis la tradicio de grandiozaj muzikprocesioj kun multaj ĥoroj, tiel ke ekzemple triforio malbone influus la akustikon. Tamen jen okazis originala kaj unika solvo por la ĥorejo, kiu sin klare kontrastas disde la katedralo en Schwäbisch Gmünd kaj de la katedralo Sankta Vito en Prago.

Pro fontomanko pri la konstruestroj oni nur povas supozumi. La arĥitektura kvalito de la ĥorĉirkaŭirejo kun ĝiaj abundaj kapitelformoj tamen pruvas la kunlaboron de altrangaj fakuloj de okcidenta skolo. Pli novaj esploroj montras sur Heinrich Parler, konstruestro de la katedralo de Kolonjo. Ĝenerale oni rigardas la katedralon de Kolonjo kiel modelo por Aŭsburgo.

La pompa sudportalo (proks. 1356) ĉe la orienta ĥorejo sin turnas kiel elmontrofasado al la burĝa libera regna urbo. La antaŭhalo troviĝas inter du apogopilastroj; ĝin strukturas ornamripaj diafragmoj kaj frisoj. La skulptornamo plejparte estas veterdifektita aŭ novigita. En la enaj portalaj muroj staras apostolfiguroj, ĉe la meza pilastro la Dipatrino. La triparta timpano montras multfigurajn scenojn el la Maria vivo. La suda enirejo estas la plej elspeziga portalkonstruaĵo de la 14-a jarcento en suda Germanujo. Koncepto kaj realigo ekkonigas paralelaĵojn al la katedralo en Schwäbisch Gmünd. La norda portalo estas ege pli modestforma kaj preskaŭ plene novigita. La arta rango de la originalo tial nur ja estas supozenda. La originalan timpanon oni savis sur la dorsflanko en la interno; ĝi montras la Adoradon de la Reĝoj, la Anunciacion kaj Naskiĝon de Kristo same kiel Krucumon de Jesuo kaj la Kronadon de Maria. Enskribo ĉe la meza pilastro datigas la portalon je 1343. Norde apudas la klostroparto kun pasejo la laŭlongan domon. De la norda flanknavo la alireblas la baroka Maria-Kapelo en la angulo inter klostro kaj preĝejo.

Interno[redakti | redakti fonton]

Rigardo tra la meznavo sur la orientan ĥorejon

Tra la suda portalo oni atingas la dunavan ĥorhalon. Dekstre alligiĝas la ĉirkaŭrirejo kun la kapeloj. Malantaŭ la ŝtonaj ĥorbariloj kun iliaj ornamripaj balustradoj troviĝas la – iomete altigita – altarejo de la orienta ĥorejo. La krucripaj volboj de la ĉefaltaro sin apogas sur trioblaj faskokolonoj resp. folio-konzoloj, la volboj de la ĉirkaŭirejo sur unuoblaj faskokolonoj. En la nordo de la ĉirkaŭirejo du kapeloj estas demasonitaj je duona alteco, servantaj kiel sakristio. La nekutiman finaĵojn de la ĉefĥorejo formas granda orienta fenestro en la supra fenestrozon, kies bildeca efiko eble baziĝas sur ideoj de la siatempa cisterciana arĥitekturo.

La meza navo de la laŭlonga domo originas de la otida katedralo, sur kiun oni metis la gotikajn krucripajn volbojn. La volbokresto troviĝas malsupre de la iama plattegmento. La figuraj ŝlosoŝtonoj montras la profetojn, blazonon, unugamban marulon kaj Sanktan Johanon. Dekstre kaj maldekstre viciĝas la haloj de la duoblaj flanknavoj, kies volbojn portas rondpilastroj. La murfacojn strukturas surpentrita ruĝa kvadrigo.

Sub la okcidenta ĥorejo troviĝas la duobla kripto el la konstrujaroj 1979–1981, kiu servas kiel entombigejo por la episkopoj. En la pli aĝa okcidenta parto kvar kolonoj portas la tegmenton. Ankaŭ la krucokrestajn volbojn de la kvarnava orienta kripto el la mezo de la 12-a jarcento portas mallongaj kolonoj.

La supera okcidenta ĥorejo estas kelkajn ŝtupojn plialtigita. La krucopipaj volboj sin apogas sur konzoloj kun figuraj prezentaĵoj, maskoj kaj foliaro. La flankajn ĥorbarilojn Burkhard Engelberg kreis en la jaro 1501. Sub ornamripaj balustradoj troviĝas diafragmaj facoj kun riĉaj komponaĵoj el fiŝvezikoj sur pintarkaj arkaĵoj. Kilarkaj portaloj ebligas aliron en la ĥorejon.

La katedralo longas 113 metrojn kaj larĝas proks. 39 metrojn. La meznava volbo fermiĝas je alteco da 17,5 metroj, la altarejo de la orienta ĥorejo altas 28 metrojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu Angelika Porst kaj Reinhold Winkler (2011).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chevalley, Denis André: Der Dom zu Augsburg, Munkeno: Verlag Oldenbourg, 1995; ISBN 3-486-55960-5
  • Georg Dehio: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Bayern III: Schwaben (Priverkita de Bruno Bushart kaj Georg Paula). Munkeno 1989.
  • Carola Härting: Der Augsburger Domkreuzgang – Kurzführer. Donauwörth 2003. ISBN 3-403-03830-0.
  • Bernt von Hagen, Angelika Wegener-Hüssen: Denkmäler in Bayern, Band 83: 7, Schwaben, Landkreise und kreisfreie Städte. Stadt Augsburg (Denkmaltopographie Bundesrepublik Deutschland). Munkeno 1994. ISBN 3-87490-572-1.
  • Georg Himmelheber: Der Ostchor des Augsburger Doms – Ein Beitrag zur Baugeschichte (Abhandlungen zur Geschichte der Stadt Augsburg, 15). Aŭgsburgo 1983.
  • Martin Kaufhold (eldoninto): Der Augsburger Dom im Mittelalter. Aŭgsburgo 2006. ISBN 3-89639-518-1.
  • Eugen Kleindienst: Das Domportal am hohen Dom zu Augsburg. Aŭgsburgo 2003. ISBN 3-936484-18-X.
  • Karl Kosel: Der Augsburger Domkreuzgang und seine Denkmäler. Sigmaringen 1991. ISBN 3-7995-4130-6.
  • Angelika Porst und Reinhold Winkler: "Bauforschung im Dachwerk des Augsburger Domes". En: Denkmalpflege Informationen 148 (2011), pj. 12-15. Bayerisches Landesamt für Denkmalpflege. ISSN 1863-7590.
  • Werner Schnell, Karl Peda: Der Dom zu Augsburg (Peda-Kunstführer, 516). Passau 1997. ISBN 3-929246-26-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48.37277777777810.896666666667