Giovanni Pisano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Giovanni Pisano (naskiĝinta proksimume 1250 en Pizo; mortinta post 1314[1] en Sieno) estis itala oraĵisto, bildgisisto, skulptisto kaj arĥitekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pisano, filo kaj lerninto de Niccolò Pisano, kiu komence laboris sub sia patro pri la predikejo de la katedralo je Sieno kaj pri la Fontane Maggiore en Perugia, kunverkis ekde 1290 la skulpturojn de la fasado de la katedralo je Orvieto, en kiu sin unuan fojon manifestas la subjektiva elemento strebanta al individuigo de itala plastiko. Ŝajnas, ke je ĉi tiu verko germanaj skulptistoj influis lin kaj kondukis lin al pli profunda elformado de la sentomomento. Proksimume 1300 Pisano produktis en Pistojo la predikejon de Sankta Andreo same kiel la pelvon por benita akvo en Sankta Johano. Inter 1302 kaj 1311 ekestis la predikejo en la katedralo de Pizo.

Fasado de la katedralo de Sieno

Por la preĝejo Sankta Dominiko en Perugia Pisano verkis en 1305 la monumenton de papo Benedikto la 11-a (pintgabla niĉo kun ŝtonĉerko). Lia lasta grava verko estis la tombomonumento de iu Scrovegno en la Kapelo de la Skrovenjoj je Padovo. El liaj madonostatuoj la plej eminenta estas Madonna del Fiore ĉe la dua suda portalo de la katedralo de Florenco. Kiel arĥitekto li konstruis de 1278 ĝis 1283 la tombejon de Pizo same kiel la preĝejojn Sankta Maria de la Dorno; la baptopreĝejon li ekipis per gotikaj gabloj kaj tabernakloj.

Ekde 1286 ĝis 1289 li konceptis la fasadon de la katedralo de Sieno, kiu fariĝis modelo por tiu de Orvieto de lia lerninto Lorenzo di Maitano. Ankaŭ oni atribuas al li la alikonstruon de la katedralo de Prato, aparte la Kapelo de la Ĉintolo devus esti lia verko. Lia kunlaboro je la finkonstruado de la preĝejo Sankta Paŭlo ĉe la Bordo de l’Arno estas verŝajna. En skulptarto kiel en arĥitekturo li mafermis novn tendencon, kiu disvastiĝis en tuta Italujo. Siajn figurojn, kiuj montras plej fortan esprimon, li faris portantoj de vere religiaj sentoj. Liaj bildotemoj sekvis esence la tradicion, sed li estis la unua, kiu enkondukis virinajn alegoriojn same kiel starantajn madonojn en la italan skulptarton. Ankaŭ li fariĝis konata pro sia marmorteĥniko. Kiel arĥitekto li aliĝis al gotika arĥitekturo. Ankaŭ kiel oraĵisto kaj medalisto li estaris. In den des Giorgio Vasari mencias lin kune kun lia patro en sia verko Vite.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Poeschke: Die Skulptur des Mittelalters in Italien, Band 2: Gotik. Hirmer Verlag, Munkeno 1998, ISBN 3-7774-8400-8.
  • Valerio Ascani: GIOVANNI Pisano. En: Mario Caravale (eldoninto): Dizionario Biografico degli Italiani (DBI). volumo 56 (Giovanni di Crescenzio–Giulietti), Istituto della Enciclopedia Italiana, Romo 2001.
  • G. Jászai: GIOVANNI PISANO. En: Enciclopedia dell’Arte Medievale (1995)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. verŝajne en 1318, komparu Valerio Ascani kaj G. Jászai
  2. Giorgio Vasari: Le vite dei più eccellenti pittori, scultori e architetti. Newton Compton Editori, Romo 2010, ISBN 978-88-541-1425-8, p. 127 sj.