Monaĥejo Hauterive

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abatejo Hauterive

La monaĥejo Hauterive (france: Abbaye d'Hauterive) estas cisterciana abatejo en Kantono Friburgo, Svisujo. Ĝi apartenis ĝis 2000 al la komunumo Posieux kaj estas post la komunumo-kunfando la 1-an de januaro 2001 ero de la politika komunumo Hauterive FR en distrikto Sarino. La ankoraŭ en kronikoj kaj historiaj kuntekstoj uzata germana nomo de la monaĥejo estas Kloster Altenryf.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La abatejo situas je alteco da 579 metroj super marnivelo en ebena rivermaŝo de la Sarino, 5.5 kilometrojn sudokcidente de la kantona ĉefurbo Friburgo rektlinie. La Sarino havas en la kampo de Hauterive valfundon proksimume 300 metrojn larĝan. Ĝi estas profundiĝinta en la molasotavolojn de la ĉirkaŭaĵo, pro kio la krutaj deklivoj altaj ĝis 100 metroj parte estas tratirataj de sabloŝtonaj rokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Interna korto

La monaĥejo Hauterive originas de la regado de la regantoj de Glano, potencaj en la 11-a kaj 12-a jarcento. Barono Vilhelmo de Glano fondis mallonge antaŭ la estingiĝo de la dinastio de Glano inter 1132 kaj 1137 la monaĥejon kaj ekipis ĝin per terposedaĵo. Per tio li evitis, ke lia teritorio venus al la dinastio Zähringer en Friburgo.

Klostro

La 25-an de februaro 1138 la monaĥejo estis konsekrata je ĉeesto de la episkopo de Laŭzano kiel Abbatia Sancte Marie de Altaripa kaj en 1142 de papo Inocento la 2-a aprobata per dekreto. Monaĥejo Hauterive estis filio de la monaĥejo Cherlieu en Francujo kaj havis siaflanke kiel filiomonaĥejon Kappel ĉe Albis (kantono Zuriko). Ekde 1157 staris sub protekto de la dinastio Zähringer. Per donacoj de nobelaj familioj el la regiono, de la episkopo de Laŭzano kaj ankaŭ de la dukoj de Zähringen la monaĥejo Hauterive rapide akiris posedon pri multaj bienoj de la pli proksima kaj pli malproksima regiono. Terposedaĵon kaj dekonaĵojn Hauterive havis en multaj vilaĝoj ekde la Tri-Laga Lando ĝis la Alpoj, kaj ankaŭ kelkaj vitejoj ĉe Lemano apartenis al la abatejo. La florepoko de la monaĥejo estis en la 13-a kaj 14-a jarcentoj.

La patronecon super la monaĥejo tenis ekde 1218 la grafoj de Neuenburg, plej malfrue ekde 1299 la grafoj de Aarberg. En la jaro 1341 oni subskribis protektokontrakton kun la urbo Friburgo. La unua prirabado en 1387 kadre de la milito de Sempach ekigis la finon de la florepoko. Ankaŭ dum la milito kontraŭ Savojo en 1448 la monaĥejo suferis difektadojn. Ekde 1452 la abatejo Hauterive finfine staris sub protektorato de Friburgo.

Ŝtupardomo en la okcidenta alo

Sub regado de Friburgo la monaĥejo estis reorganizata en la 16-a jarcento. Ekde 1618 ĝi estis membro de la supragermana cisterciana kongregacio. La vera malprosperiĝo komenciĝis en 1798 post la kolapso de la Malnova Reĝimo kaj la perdo de multaj monaĥobienoj. En 1848 la kanona administrejo malfondis la abatejon kaj sekvatempe alifunkciigis ĝin kiel instruisto-seminario. En 1939 monaĥoj el la monaĥejo Wettingen-Mehrerau en Bregenco re-ekloĝis tie kaj en 1973 fondis denove abatejon, al kiu en 2003 apartenis ok pastroj kaj 16 laikajn fratojn.

Por la najbaraj komunumoj la monaĥejo evoluis al ekonomia faktoro, kiu favorigis multajn metiojn, ekzemple inciante la fondadon de la papermuelejo Marly FR.[1] Dank' al sia skribejo la abatejo Hauterive akiris en la 12-a jarcenton gravecon vaste transregionan. La monaĥeja bibliotekon en 1387 prirabis kamparanoj kaj detruis en 1578 brulego. Tamen Hauterive havas unu el la plej grandaj stokoj de manskribaĵoj en okcidenta Svisujo. La plejmultajn el ili nun konservas la kantona kaj universitata biblioteko de Friburgo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĥorseĝaro
Iama kapelo Saint-Loup kaj restadejo de la monaĥejo

La monaĥopreĝejo Ĉieliro de Maria estis konstruata inter 1150 kaj 1160 kaj estas elstara ekzemplo por la frua cisterciana arĥitekturo laŭ la spirito de Bernardo de Clairvaux. La trinava romanika preĝejo havas transversan navon kaj rektangulan ĥorejon. Anstataŭ preĝejturo oni metis sur la firston nur malgrandan tegmentotureton, kiu pli malfrue plurfoje estis ŝanĝata.

Alikonstruoj en la 14-a jarcento ankaŭ inkluzivis gotikajn stilelementojn. Ekzemple abato Petrus Dives alikonstruigis la ĥorejon inter 1320 kaj 1330 kaj ekipigis la fenestrojn per vitraloj. Tie ĉi troviĝas la tombomonumento de Ulriĥo de Treyvaux el la 14-a jarcento. Ankaŭ la ĉefaltaro kaj la eminenta ĥorseĝaro el 1472–1486 estas gotikstilaj. La romanika klostro sude alligiĝa al la preĝejo konserviĝis sur tri flankoj kaj devenas el la 12-a ĝis 14-a jarcentoj.

En la 18-a jarcento okazis kompleta novkonstruo de la monaĥejaj domoj laŭ plano de arĥitekto Franz Beer.

Supre de la abatejo troviĝas la iama kapelo Saint-Loup, nuna loĝdomo, kaj la iama monaĥeja restadejo konstruata en 1732.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marly son histoire, Société de développement de Marly et environs, 1992, p. 54

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Tremp (eldoninto): Liber Donationum Altaeripae. Cartulaire de l'Abbaye Cistercienne d'Hauterive (XIIe–XIIIe Siècles). Société d'histoire de la Suisse romande, Laŭzano 1984 (Mémoires et documents. Série 3, 15.
  • Roland Pasquier, Hervée Pasquier: 10 Jahre im Kloster. CLV – Christliche Literatur-Verbreitung k. a., Bielefeld u. a. 2002, ISBN 3-89397-481-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]