Katedralo de Freiberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo Sankta Maria vidate ekde la Malsupra Foirejo
La katedrala sudflanko
Volbo

La katedralo de Freiberg (germane: Freiberger Dom, ankaŭ Dom St. Marien) estas protestantisma luteranisma preĝejo ce la Malsupra Foirejo de Freiberg en Germanujo (federaciero Saksujo). La halopreĝejo konstruita laŭ stilo de malfrua gotika arĥitekturo loĝigas du orgenojn de la fama orgenkonstruisto Gottfried Silbermann.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Meznavo kaj orgeno de Silbermann

Proksimume 1180 en Freiberg, rapide evoluanta loko pro arĝentotrovaĵoj, ekestis la romanika baziliko Nia Kara Sinjorino. La paroĥopreĝejo ricevis per la malfruromanika triumfokruca grupo kaj la Ora Pordego (proksimume 1230) jam frue du tre eminentaj artverkojn ankoraŭ nun konserviĝintajn. En la jaro 1480 papo Siksto la 4-a rangaltigis la paroĥopreĝejon al kolegiata preĝejo. Sed jam post nur 57 jaroj la kolegiato estis malfondata dum la reformacio en Saksujo.

La granda urbobrulego de 1484 ankaŭ preskaŭ ruinigis la preĝejon, nur triumfokrucaro, Ora Pordego kaj partoj de la ĥorejo restis konserviĝintaj. Sur la sama loko okazis la novkonstruo de la katedralo Sankta Maria kiel trinava malfrugotika halopreĝejo.

Rimarkinde estas la ekzisto de du apudaj predikejoj en la meznavo: unuflanke la liberstara tulipopredikejo proksimume el la jaro 1505 de majstro H.W. (kiun oni longe supoze identigis kiel Hans Witten, kio tamen en pli nova tempo estas pridubata) kaj aliflanke la ministopreĝejo el 1638.

Arĥitekturo kaj arthistorio[redakti | redakti fonton]

La Ora Pordego en la katedralo de Freiberg estas malfruromanika rondarka sabloŝtona portalo ĉe la suda flanko de la katedralo konstruita proksimume 1230. Skulptaĵoj kaj abunde ornamitaj kolonoj alternas en la embrazuroj. Origine ili estis kolorigitaj.

Por protekti la portalon kontraŭ mediaj influoj oni starigis en 1902/03 antaŭkonstruaĵon, kiu ligis la gotikan formlingvon kun la tiam moderna secesia stilo.

La Ora Pordego de Freiberg estas la unua kompleta statuoportalo en Germanujo. La timpano montras tronantan Dipatrinon kun la adorantaj Tri Reĝoj, anĝelo kaj Sankta Jozefo; ĉe la embrazuro staras statuoj de malnovtestamentaj antaŭantoj, en la arkivoltoj en kvar zonoj figuroj por la prezentado de Saviĝo kaj Lasta Juĝo.

La Ora Pordego apartenas al la ĉefverkoj de germana arto en la 13-a jarcento. Kopiaĵo de la artverko staras en Bostono (Usono, Masaĉuseco) kaj alia en la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin je Moskvo (Rusujo).

Bildoj de la Ora Pordego[redakti | redakti fonton]

Orgenoj de Gottfried Silbermann[redakti | redakti fonton]

Ĉeforgeno[redakti | redakti fonton]

Granda orgeno de Silbermann

En la jaroj 1710 ĝis 1714 Gottfried Silbermann konstruis orgenon kun 44 registroj. Estis lia unua granda orgeno en Germanujo kaj restis la plej granda verko, kiun li kreis propramane. Ĝia akceptoprovo okazis la 13-an/14-an de aŭgusto 1714 fare de la lepsika Thomas-Kantoro Johann Kuhnau kaj la kortega orgenisto de Altenburg, Gottfried Ernst Bestel; la konsekrado okazis la 19-an de aŭgusto. En 1738 la majstro realigis malgrandajn ŝanĝojn je la dispozicio de la supra pozitivo. En 1933 oni novigis la registron Qvintadehn 8′. De 1981 ĝis 1983 orgenkonstruisto Jehmlich riparis la orgenon.[1] Ĝi disponas pri 44 registroj (2674 fajfiloj), kiuj disdoniĝas sur tri manualaj kaj pedala suborgenoj. La ludaj kaj registraj traktilaroj estas meĥanikaj. La agordotono estas a1= 476,3 Hz. Ĉe la fajfilaro estas pruvebla modifite meztona agordo kiel la origina, kiu ekde 1985 estis malakrigata direkten al bontemperigo. La instrumento estas unu el la plej famaj barokaj orgenoj kaj unu el la plej bone konserviĝintaj orgenoj de Silbermann.[2]

I Brustpozitivo CD–c3
1. Gedackt 8′
2. Prinzipal 4′
3. Rohrflöt 4′
4. Nassat 3′
5. Octava 2′
6. Tertia 13/5
7. Qvinta 11/2
8. Sufflöt 1′
9. Mixtur III
Tremulant
II Ĉefpozitivo CD–c3
10. Bordun 16′
11. Principal 8′
12. Viola di Gamba 8′
13. Rohrflöt 8′
14. Octava 4′
15. Qvinta 3′
16. Super Octava 2′
17. Tertia 13/5
18. Cornet V (ekde c1)
19. Mixtur IV
20. Zimbeln III
21. Trompet 8′
22. Clarin 4′
Tremulant
III Supra pozitivo CD–c3
23. Qvintadehn 16′
24. Principal 8′
25. Gedackt 8′
26. Qvintadehn 8′
27. Octava 4′
28. Spitzflöt 4′
29. Super Octava 2′
30. Flaschflöt 1′
31. Echo V (ekde c1)
32. Mixtur III
33. Zimbeln II
34. Krumbhorn 8′
35. Vox humana 8′
Tremulant
Schwebung
Pedalaro CD–c1
36. Untersatz II 32′+16′
37. Principal Bass 16′
38. Sub Bass 16′
39. Octav Bass 8′
40. Octav Bass 4′
41. Pedal Mixtur VI
42. Posaun Bass 16′
43. Trompeten Bass 8′
44. Clarin Bass 4′

Ĥororgeno[redakti | redakti fonton]

Ĥororgeno en la katedralo de Freiberg

Ĝin kontraŭstaras dua, pli malgranda orgeno de Gottfried Silbermann. Li konstruis la instrumenton en 1718/1719 por Sankta Johano; pro ties kadukeco en 1939 oni transigis la orgenon en la katedralon kiel ĥororgenon. Jehmlich parte riparis en 1996/1997 la plejparte konserviĝintan orgenon.[3]

I Ĉefpozitivo C–c3
1. Principal 8′
2. Gedackt 8′
3. Octava 4′
4. Rohrflöte 4′
5. Nasat 3′
(daŭrigo)
6. Octava 2′
7. Qvinta 11/3
8. Sufflet 1′
9. Mixtur III
10. Cimbel II
Pedalalaro CD–c1
11. Sub-Bass 16′
12. Posaunen-Bass 16′
13. Trompeten-Bass 8′

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rainer Budde: Deutsche Romanische Skulptur 1050–1250. Munkeno 1979. Ilustraĵoj 292–303.
  • Ev.-Luth. Domgemeinde St. Marien, Freiberg (Hrsg.): Der Dom zu Freiberg. PEDA-Kunstführer Nr. 359/2005, 2-a eldono, Passau 2005.
  • Hermann Hennig: Der Dom zu Freiberg. Festschrift zur Weihe nach vollendeter Renovierung. Verlag Max Löser. Freiberg 1894 (Digitalisat)
  • Eduard Heuchler: Der Dom zu Freiberg: in geschichtlicher und kunsthistorischer Beziehung. Freiberg 1862 (Digitalisat)
  • Eduard Heuchler: Die goldene Pforte am Dom zu Freiberg. Gerlach, Freiberg 1862 (Digitalisat)
  • M. Hübner (eldoninto): Dom & Domviertel Freiberg/Sachsen. Hinstorff Verlag, 2005.
  • Christel Kandler: Die Goldene Pforte am Freiberger Dom. Dom St. Marien, Ev.-Luth. Domgemeinde, Freiberg (Sachsen) 2006.
  • Herbert Küas: Die Goldene Pforte zu Freiberg. Insel Verlag, Lepsiko 1943 (Insel-Bücherei 179/3).
  • Selmar Peine: Die Goldene Pforte in Freiberg und insbesondere die Deutung ihrer Figuren. 1896 (Digitalisat)
  • Wilhelm Schlemmer: Die romanische Marienkirche und der erste Dom zu Freiberg. (Große Baudenkmäler, kajero 409). 5-a eldono, Munkeno/Berlino 1994.
  • Otto Eduard Schmidt: Das Rätsel der Tulpenkanzel im Freiberger Dom und Ulrich Rülein von Calbe. En: Mitteilungen des Landesverein Sächsischer Heimatschutz volumo 15, kajeroj 3–4/1926, Dresdeno 1926. pj. 131–144.
  • Rolf Toman (Hrsg.): Die Kunst der Romanik. Architektur – Skulptur – Malerei. Kolonjo 1996. p. 317.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. freiberger-dom.de: 300 Jahre Silbermannorgel, vokita la 16-an de marto 2014.
  2. Berit Drechsel: Die Gottfried-Silbermann-Orgel der Petrikirche zu Freiberg. Entstehung – Veränderung – Rekonstruktion. Sandstein, Dresdeno 2007, ISBN 978-3-940319-02-9.
  3. Frank-Harald Greß, Michael Lange: Die Orgeln Gottfried Silbermanns. (= Veröffentlichungen der Gesellschaft der Orgelfreunde 177). 3-a eldono. Sandstein, Dresdeno 2007, ISBN 978-3-930382-50-7, p. 50.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.92027777777813.343333333333