Katedralo de Jorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Jorko
kristana preĝejokatedralo [+]
Koordinatoj53° 57′ 43″ N, 1° 4′ 55″ U (mapo)53.961944-1.081944Koordinatoj: 53° 57′ 43″ N, 1° 4′ 55″ U (mapo)

Estiĝo1220

Katedralo de Jorko (Anglio)
Katedralo de Jorko (Anglio)
DEC
Katedralo de Jorko
Katedralo de Jorko

Map
Katedralo de Jorko

Vikimedia Komunejo:  York Minster [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Jorko
Interno
Rigardo sur la malfrugotikan retoripan volbon super la navokruciĝo de la katedralo de Jorko
Rigardo sur la orgenon

La katedralo de Jorko (oficiale angle The Cathedral Church of St Peter[1] estas la plej granda mezepoka preĝejo en Anglujo. Post konstrudaŭro de 250 jaroj ĝi pretiĝis en la jaro 1472. Ĝis nun ĝi allogas ĉiutage centojn da turistoj el la tuta mondo kaj estas unu el la plej elstaraj allogaĵoj de Jorko. Apartaĵo de la katedralo laŭ gotika arĥitekturo estas ĝia grandeco. Unu fenestrofaco estas ekzemple preskaŭ same longa kiel teniskampo. Imponas ankaŭ la du grandaj kaj unu kontraŭflanka malgranda turoj kaj la orgeno, kiun oni post bruldetruo re- kaj novkonstruis en 1993.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La gotika novkonstruo komenciĝis per la suda transversa domo inter 1230 kaj 1241. Sekvis la norda transversa domo kun la fenestraro „Kvin Fratinoj“ de 1241 ĝis 1260. La laŭlongan domon oni konstruis de 1291 ĝis 1324; la lignan volbon oni novigis en 1890. En 1342 oni konstruis la kapitulejon, inter 1361 kaj1370 la malantaŭan ĥorejon kaj la okcidentan parton de la ĥorejo inter 1380 kaj 1400.

La nordan turon oni konstruis inter 1470 kaj 1474, la sudan turon inter 1433 kaj77. La fenestroj estis finataj en 1338.

La laŭlongan domon oni starigis de 1291 ĝis 1324. La pilastroj havas antaŭmetitajn faskokolonojn diversdikajn, je kio unuafoje la fortika volbopilastro seninterrompe supreniras ekde la planko, je kio la kvinparta triforio estas enigita en la fenestra aranĝo. Karakteriza estas la hela klareco de la spaco, la akcentado de la vertikalo, la kradosimila malkompaktigo de la spacaj limoj. Jen sin montras franca influo, kiu ankaŭ estas videbla ĉe la ekstera konstruaĵo. Super la meznavon oni muntis volbon el ligno, kiun oni novigis en 1890. La interna formado de la navkrucoturo okazis inter 1400 kaj 23. La ĥorejo estas unu naveron pli longa ol la laŭlonga domo. La meznavo altas 30 metrojn kaj larĝas 15 metrojn.

Kapitula domo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi oklatera ĉambro ekestis proksimume 1280. La 44 sidejoj ĉirkaŭe la murojn estas enigitaj en plurlaterajn niĉojn, kio kreas delikatan, onduman spacoviglecon.

Antaŭ la portalo de la suda transversa domo situis iam la mezo de la antaŭhalo de la ĉefa romia kampadejo. Ĉi tie en 306 estis nomumata la onta imperiestro Konstanteno la Granda kiel posteanto de sia patro Konstancio Ĥloro.

Fenestroj[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Jorko estas fama pro siaj vitralohavaj fenestroj.

  • Okcidenta fenestro (1338)
  • Isajo-Fenestro (proks. 1310)
  • Sonorilgisisto-Fenestro (14-a jc.)
  • Fenestro Kvin Fratinoj (proks . 1260)
  • Sankta-Vilhelmo-Fenstestro (1422)
  • Sankta-Kutberto-Fenstestro (proks . 1435)
  • Rozofenestro (proks . 1500)

La „Kvin Fratinoj“
La tiel nomata fenestro Kvin Fratinoj konsistas el kvin lancetfenestroj, kiuj po altas preskaŭ 17 metrojn kaj larĝas unu kaj duonan metrojn. Per tio ili estas la plej altaj preĝejofenestroj de Anglujo. La meza fenestro bildigas en la plej malsupra kampo Danielo en la leono-tertruo. La ornamaĵon memorigan pri teksaj manlaboraĵoj Charles Dickens priverkis en sia romano Nicholas Nickleby al historio de kvin fratinoj, kies brodaĵoj fariĝis modeloj por la fenestroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, 7-a eldono, B. T. Batsford Ltd., Londono 1948
  • Werner Schäfke: Englische Kathedralen. Eine Reise zu den Höhepunkten englischer Architektur von 1066 bis heute. Kolonjo 1983. (DuMont Kunst-Reiseführer), p. 186, ilustraĵoj 58-62; kolortabulo 24, 25
  • Alain Erlande-Brandenburg: Gotische Kunst. Herder, Freiburg-Bazelo-Vieno 1984. p. 863
  • Wim Swaan: Die großen Kathedralen. Kolonjo 1969, p. 208, ilustraĵoj 238-243
  • Rolf Toman (eldoninto): Die Kunst der Romanik. Architektur - Skulptur - Malerei. Kolonjo 1996, p. 225

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, p. 106

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]