Fiŝveziko (ornamaĵo)

Naĝoveziko de ruĝokula skardinio. Naĝovezikoj ebligas al fiŝoj la ŝvebadon en la akvo
Fiŝveziko estas kurba ornamformo, kiu je sia finaĵo estas cirkloforme rondigita kaj al la alia finaĵo pintiĝas, simile al la naĝoveziko de fiŝo (vd. foton maldekstre). Du, tri aŭ pli fiŝvezikoj povas kompletiĝi punktsimetrie al cirklo. Aparte en la malfrua epoko de gotika arĥitekturo disvastiĝis la fiŝveziko en la ornamriparo.
La unuope, duope aŭ pluroble rotacia fiŝveziko ankaŭ estas ofta ornamaĵo en la kelta arto, trovebla ekde ĝia komenco ĝis en la irlanda libroilustrado de la 19-a jarcento.
En Francujo la fiŝveziko evoluis al tiel nomata flamstilo, kiu plilongigis la fiŝvezikon flamformaj.
- Desegno de ornamripoj kun fiŝvezikoj
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Hans Koepf: Bildwörterbuch der Architektur. Kröner, Stutgarto 1985, ISBN 3-520-19402-3.
- Rolf Toman (eldoninto): Die Kunst der Gotik. Könemann, Kolonjo 1998, ISBN 3-89508-313-5.