Katedralo Sankta Nikolao (Friburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo de Friburgo
Katedralo en la urba ensemblo
Vidaĵo de la lalonga navo
Vidaĵo de la volboj

La katedralo Sankta Nikolao (germane Kathedrale St. Nikolaus, france: Cathédrale Saint-Nicolas) estas la katedralo de la romkatolika episkopujo Laŭzano, Ĝenevo kaj Friburgo en Friburgo en Svisujo. Ĝi staras sub patroneco de Sankta Nikolao kaj estis iam ĝis 1924 la kolegiata preĝejo. La grandpreĝejo de Friburgo rangaltiĝis en 1924 al la katedralo de la episkopujo Laŭzano, Ĝenevo kaj Friburgo.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Oni konstruis la katedralon ekde 1283 en pluraj fazoj ĝis 1490 surloke de romanika preĝejo. La trinava gotika preĝejo havas turon altan je 76 metroj, kiun oni en 1490 finkonstruis la malfrua flamgotika stilo, kaj en kiu troviĝas helikoŝtuparo el 368 ŝtupoj.[1]

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la masiva okcidenta fronto malfermiĝas la ĉefportalo, kies timpano bildigas la Lastan Juĝon, verkita en la 14-a jarcento. La plurlatera ĥorejo estis novigata kaj pligrandigata de 1627 ĝis 1630, dum kiam oni malgraŭ la progresinta stilepoko konservis la gotikan stilon.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Kapelo Sankta Tombo

Al la riĉa ekipaĵo de la preĝejo apartenas la Kapelo Sankta Tombo kun la prezentado de la entombigo de Kristo (1433), baptujo el 1498, la ĥorseĝaro laŭ flamgotika stilo (1516), diversaj barokaj altaroj kaj la ĉefaltaro el 1877. la ĥorkrado, kiun produktis Ulrich Wagner inter 1464 kaj 1466 laŭ malfrugotika stilo, validas kiel „la plej bela de sia epoko“.[2][3]

Fenestroj[redakti | redakti fonton]

La pola pentristo Józef Mehoffer konceptis kaj realigis la vitralojn laŭ secesia stilo inter 1896 kaj 1936. La verkon kompletigis la franca pentristo Alfred Manessier.

Orgenoj[redakti | redakti fonton]

Rigardo sur la ĉeforgeno

La katedralo havas du orgenojn.[4] <La grandan orgenon konstruis inter 1824 kaj 1834 la Friburgano Aloys Mooser (1770–1839). Ĝi allogis muzikistojn kiel Franz Liszt kaj Anton Bruckner. La instrumento havas 60 registrojn sur kvar manualaj suborgenoj kaj pedalaro.[5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jean Steinauer: Die Republik der Chorherren – Eine Geschichte der Macht in Freiburg i. Ue. Verlag für Kultur und Geschichte, Baden (Svisujo) 2012, ISBN 978-3-03919-269-4.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schweiz-Netz.com Katedralo de Friburgo
  2. Marcel Strub: Les monuments d’art et d’histoire du canton de Fribourg. Tome II: La Ville de Fribourg. (= Die Kunstdenkmäler der Schweiz, Bd. 36) Birkhäuser, Bazelo 1956,p. 94 s.
  3. Marianne Rolle: Wagner, Ulrich. En: Historisches Lexikon der Schweiz. Schwabe, Bazelo 2014.
  4. Portretoj de la orgenoj sur la retpaĝo de la Friburga Orgenakademio.
  5. Priskribo sur la paroĥa retpaĝo de Sankta Nikolao

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

46.8061111111117.1630555555556