Alfred Manessier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfred Manessier en 1971

Alfred Manessier (naskiĝinta la 5-an de decembro 1911[1] en Saint-Ouen ĉe la rivero Somme; mortinta la 1-an de aŭgusto 1993 en Orleano) estis franca pentristo kaj vitralisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Manessier enskribiĝis en 1926 komence por la arĥitektura klaso de la lernejo de bildarto en Amiens. De 1929 ĝis 1933 sekvis artostudo ĉe la altlernejo por bildartoj en Parizo, kie li krom tio faris studojn en la Luvro. En 1935 li fariĝis ĉe la Akademio Ranson lernanto de Roger Bissière kaj amikiĝis kun Jean Le Moal. Baldaŭ li sin turnis al la kubismo, sed pli malfrue ankaŭ superrealismaj influoj eniris en lian verkadon. En 1938 li ekloĝis en Parizo, partoprenis de 1942 ĝis 1949 ĉiujare la „Salonon de Aŭtuno“, en 1943 la „Salonon de Majo“, kies kunfondinto li estis, same kiel en 1944 la „Salonon de la Liberiĝo“ en la Nacia Muzeo de Moderna Arto en Parizo. Li estis membro de la Asocio de Verkistoj kaj Artistoj Revoluciaj AEAR.

Vitralo en la preĝejo Sankta Benigno en Pontarlier

Post restado en la trapistomonaĥejo La Grande Trappe en Soligny-la-Trappe li svingiĝis en sia verkado al religiaj temoj. Li preferis brilajn kolorojn kun mozaikaj strukturoj, kiujn surmetis esprimpovaj liniaj formsignoj; de ĉi tiu punkto li alvenis al la vitropentrado. Li ekzemple fasonis la fenestrojn de la kripto de la preĝejo Sankta Gereono en Kolonjo, de la kripto de la katedralo de Essen, la fenestrojn de la preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Bazelo kaj de la preĝejo Nia Kara Sinjorino en Bremeno.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj Manessier apartenis al la plej gravaj reprezentantoj de la Nova Skolo de Parizo. La strukturo de lia pentrado fariĝis pli maldensa je eĉ pli intensa kolorado, al kio kontribuis ankaŭ vojaĝaj impresoj el Provenco, el Hispanujo kaj el Nederlando. La pentraĵo La dornokrono (1950) en la „Nacia Muzeo de Moderna Arto“ reprezentas ĉi tiun verkofazon. Vojaĝo tra Hispanujo en 1966 efikis pluan harmoniigon kaj la komencon de pentraĵoserio laŭ stilo de la Poezia Abstrakteco (Kampara fsto, 1974).

Alfred Manessier apartenis en Francujo al la majstro de la abstraktado. En la jaro 1993 li mortis en la nokto de la 31-a de julio al la 1-a de aŭgusto pro la konsekvencoj de trafikakcidento. Li estis entombigata en sia naskiĝloko Saint-Ouen (Somme).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kunstsammlung Nordrhein-Westfalen (eldoninto): Einblicke. Das 20. Jahrhundert in der Kunstsammlung Nordrhein-Westfalen, Düsseldorf, Hatje Cantz Verlag, Ostfildern-Ruit 2000; ISBN 3-7757-0853-7
  • Manessier – Lumières du Nord, La Renaissance du Livre, ISBN 2-8046-0421-7 (Fonto: Kunstarchiv Werner Kittel im Zentralarchiv der Staatlichen Museen zu Berlin)
  • Werner Schmalenbach (eldoninto): Alfred Manessier, Kestner-Gesellschaft, Hanovro 1958.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manessier.