Jesuo historia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vidu ankaŭ: Esploro pri la historieco de Jesuo

Kristo en la parenca domo de John Everett Millais, 1850. Diversaj pentraĵoj tiutempaj montras la intereson pri la historia Jesuo.
Jesuo en pentraĵo de El Greco.
Mikelanĝelo, detalo de La Universala Juĝo. Jesuo kaj la Virgulino Maria.

Jesuo historia,“Jesuo de la historio,” estas la jesua figuro rezultanta el la provoj por rekonstrui lian figuron de Jesuo per la modernaj historiaj-kritikaj metodoj, nome pere de la kritika elstudo de la antikvaj tekstoj kaj la komparo kun la historiaj kunteksto kaj kulturo de la ilia epoko.

La “historia Jesuo” estas specifa produkto de la moderneco, kaj religia kaj pure kultura, naskiĝinta kaj el la postulo pliprofundigi la historiajn sciendaĵojn kaj el la neceso adapti la eblajn legojn pri la figuro de la Nazaretano al la novaj kulturaj modeloj [1]. La ekmarŝo de la historia esploro komenciĝis ĉe la fino de la 18-a jarcento, per publikigo de la studoj de Reimarus kaj artikoliĝis laŭ diversaj fazoj (vidu ĉe Metodo historia-kritika) [9][2].

Moderna esploro[redakti | redakti fonton]

La moderna esploro pri la tieldirita “Jesuo de la historio” baziĝas sur la ampleksa aparato de la prakristanaj fontoj, kaj kanonaj kaj apokrifaj, kaj sur la kritika komparo de tiuj fontoj kun la ebla dokumentado hebrea kaj romia-helenisma de la samepoko por ebligi la diskriminon inter la eventoj rekondukeblaj al la historiaj personoj el tiuj relatigeblaj al la “Jesuo de la kredo”. La precipa moderna defio konsistas, fakte, en la komparo de la fontoj temantaj pri Jesuo ilin referencante al la arkeologia, kultura kaj politika kuntekstoj de la 1-a jarcento.

La moderna esploro, kiu emas integrigi la historian-kritikan metodon per la sinturno al aliaj metodologioj uzitaj en aliaj sciencoj kiel tiuj sociaj, antropologiaj, psikologiaj, metas apartan emfazon en la evidentigo de la hebreeco de Jesuo. Alia karakterizo estas la plilarĝigo, internacia kaj plurkonfesia, de la esploro, en kiu jam elstaras la bibliaj fakoj de la centoj da katolikaj priteologiaj universitatoj, krom tiuj protestantaj kaj aliekleziaj. [3]

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Judujo kaj Galileo en la 1-a jarcento.

Tiuepoke la hebrea teritorio etendiĝis proksimume al la Pereo, Judujo unuflanke kaj Galileo aliflanke. Samario, (ĉiama disidenta el la kultura komunumo de Jerusalemo), en la mezo, estis ekskludiĝinta el unu el la diversaj regnaj teritorioj.

La morto de Herodo la Granda en la jaro 4a a.K. ege malfortigis la romian kontrolon sur la zono pro la komplika heredo de la trono inter la tri filoj: Herodo Arĥelao (etnarko kaj reĝo de Judujo, Samario kaj Edomo), detronigita en la jaro 6a p.K. pro montrata nekapablo, Herodo Antipa (tetrarko kaj reĝo de Pereo kaj Galileo ĝis 19, Filipo (tetrarko kaj reĝo, ĝis la morto en 34, de la teritorioj nordorientaj: Golanitido, Trakonitido, Bataneo).

Judaso la Galilea (vokmaniero uzita de la romianoj ĉar en Galilea troviĝis la plej fortaj bazoj de la insurekcio, al kiu aldonendas nacia kaj religia implikadoj ĉar la heroda dinastio estis araba kaj ne hebrea), filo de Ezekio, Asmoneo pretendanta al la trono de Jerusalemo, profite de la situacio kaj kune kun armeo formita de eseno-zelotoj, atakis la romianojn de Jerusalemo kaj provokis tujan reagon kiu konkludiĝis nur post tri intervenojn de Varus, prokonsulo en Sirio. La romia subpremo estis feroca; la krucumado de ĉirkaŭ 2000 ribeluloj estos kaŭzo de malamo de hebreoj kontraŭ la romia armeo.

Paciginte, nur portempe, la ribelon, en la jaro 7a p. K., la romianoj decidis administre kaj fiske reorganizi Judujon (kiu pasas en Tributodeva Regno al la rango de Imperia Provinco startigante tiucele popolnombradon por la aplikado de tiu kiu estis la plej malamata imposto, nome la “Testatico” aplikenda ne sur la profito sed sur la “kapo”.

Reinspektanto de la popolnombro estis mem la prokonsulo de Sirio, Publio Sulpicio Quirinio, senpera superulo de la romia prefekto kaj de la herodaj tetrarkoj. Tiu popolnombro estis la sparko kiu flamigis la faman ribelon kaj kaŭzis la morton de Judaso Galilea.

La persona nomo “Jesuo”[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la okcidentaj fontoj, devenantaj el la latina lingvo, estas en akordo en la utiligo de la nomo Iesus, nomo ofta en la hebrea mondo de la 1-a jarcento[4]

Laŭ la greka alfabeto, kiel troviĝas en la Nova Testamento, la nomo estas ᾿Ιησοῦς. Se apliki la plej probablan prononcon de la klasika greka, ĝi eldiriĝus JESUS, sed la Nova Testamento estis skribita en la kojneo, en kiu probable la prononco estis ne la sama. Tamen la latina “Jesus” kreis en Okcidento ian stabilecon.

Lia origina familio[redakti | redakti fonton]

Patro[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ rakontoj pri la infanaĝo, en la Evangelio laŭ Mateo kaj en la Evangelio laŭ Luko, akordas en la aserto laŭ kiu lia adopta patro estis faristo Jozefo kaj lia patrino estis Maria, kion ripetas ankaŭ aliaj referencoj en la evangelia tradicio. [5]

La precipaj kristanaj fontoj koncernantajn Jozefon devenas el la evangelioj laŭ Mateo kaj laŭ Luko. Jozefo estis promesita al Maria ĉirkaŭ la tempo kiam ŝi koncipis; tial supozeblas ke ili estis laŭleĝe jam edzo kaj edzino, kvankam ankoraŭ ne ĝuantaj je la rajto kunhejmiĝi.

En la Evangelioj laŭ Mateo kaj Luko oni parolas pri Jozefo kiel la patro al kiu Jesuo estis “konfidita”; Jozefo ne figuras en la kvar kanonaj Evangelioj krom en la infanaĝaj rakontoj: plue, li ne estas menciita en la Agoj de la Apostoloj, malsame ol aliaj parencoj de Jesuo. Kutime oni opinias ke ĉio tio signifas ke Jozefo supozeble mortis antaŭe de la komenciĝo de la predikado de Jesuo. Rimarkindas, fakte, ke la Evangelioj enfokusiĝas antaŭ ĉio sur la vivo de Jesuo, kun aparta emfazo sur la tri jaroj antaŭantaj la krucumadon. Cetere, oni opinias probable ke la rakontoj de la infanaĝo havas valoron pli teologian ol historian.

Mateo provas konvinki Hebreojn ke Jesuo estas vere posteulo de Davido. La lokucio “filo de Davido” estas uzata sep fojojn en Mateo (1,1;9,27;12,23;15,22;20,30;21,9;22,42). Nur en Mateo oni parolas pri la “Trono de lia gloro” (19,28;25,31). Kaj nur en Mateo oni parolas pri Jerusalemo kiel “sankta urbo” (4,5): tial nur en li konsumiĝas tempo kaj spaco por provi kovinki la hebrean popolon ke Jesuo estis fakte la “reĝo de Judoj” (27,29;27,37). Gravas, do, ke Jesuo estu konsiderata en la bibliaj genealogioj kiel posteulo de la reĝo Davido, kaj tio eblas nur se Jozefo estus lia karna patro. Ĉiel ajn, evidentas nekoincido inter la genealogioj de Mateo kaj Luko.

Iuj evangelioj nekanonaj, diritaj adoptaj, asertas ke Jozefo estis patro de Jesuo kaj ke Jesuo estis simpla mortema homo ĝis la momento en kiu la spirito de Dio eniris lin dum li estis baptita far Johano la Baptisto. Ĉiukaze, la vidpunkto de la adoptistoj estis rifuzita ĉiam kaj definitive dum la Unua koncilio de Niceo.

La Ebionitoj instruis ke Jozefo kaj Maria estis karnaj gepatroj de Jesuo.[6].

Patrino[redakti | redakti fonton]

La plejgranda parto de la informoj pri Maria, la patrino de Jesuo, devenas el la mencio kiun pri ŝi faras la kvar kanonaj Evangelioj kaj la Agoj de la Apostoloj; la Evangelio laŭ Johano ne reportas ŝian nomon, sed referencas al ŝi kiel “la patrinon de Jesuo” aŭ “lia patrino”.

Escepte de fojfojaj citaĵoj liveritaj de la kanonaj Evangelioj kaj de malmultaj hazardaj aliaj kristanaj prafontoj (la apokrifa Protoevangelio de Jakobo de la unua duono de la 2-a jarcento), ne ekzistas aliaj antikvaj fontoj pri la vivo de Maria.

En Marko (6,3 kaj en analogaj fragmentoj de Mateo kaj Luko) estas asertate ke Jesuo estis la filo de “Maria” kaj estas menciate pri “fratoj de Jesuo nome Jakobo, Joses, Judaso kaj Simeono”, kaj plue ke li havis fratinojn.[7]

Maria (Miryam), patrino de Jesuo, estas la unika virino al kiu estas titolita surao de la Korano.

Fratoj de Jesuo[redakti | redakti fonton]

La sintagmo fratoj de Jesuo ĉeestas en iuj eroj de la Nova Testamento (Mt 12,46-50; 13,55-56;28,10. Mk 3,31-34. Lk 8,19-21. Jo 2,12;7,3-10; 20,17. Agoj 1,14. 1Ko 9,5. Gal 1,19). La problemo ĉu Jesuo havis fratojn kaj fratinojn, filojn de Maria kaj de Jozefo, ĉu li havis gefratojn filojn nur de Jozefo, aŭ ĉu male la sintagmo referencas ĝeneralsence al parencoj de Jesuo, estas debatata kaj motivo de pridiskuto inter bibliistoj kaj teologoj.

La plej nota “frato” de Jesuo estas indikata en antikvaj grekaj dokumentoj en ᾿Ιάκωβος, Jakobo aŭ Jakomo (Jozefo Flavio, Judaj Antikvecoj 20.9.1; kaj Gal 1,19), kiu ankaŭ estis nomo abunde komuna, ĉar ĝi resendas al la samnoma Patriarko. Laŭ Marko (6,3), la ceteraj fratoj de Jesuo nomuniĝis Joses (=Jozefo), Judaso kaj Simono (Simeono), kiuj estas ankaŭ la nomoj de tri de la dekdu triboj, aŭ filoj, de Izraelo. Hebrelingve ili sonas Jaakob, Jozef, Jehudah kaj Ŝimeon.

Maria Magdalena[redakti | redakti fonton]

Maria Magdalena havas apartan rimarkon en la Evangelioj: en la sinoptikaj rakontoj ŝi ĉeestas la krucumon, la entombigon kaj la trovon de la tombo malplena. En la Evangelio de Johano ŝi estas la unua kiu vidas Jesuon resurektintan. En la Apokrifaj evangelioj ŝi estas ofte konsiderata spirite supera kompare kun la ceteraj disĉiploj [8].

Iu tradicio kiu faras el ŝi ‘prostituitino’ estas malfrua kaj resendas al la 6-a jarcento. Tiu “atributo” devenas el iom trudita interpeto de fragmento de Luko (7,37-38) en kiu pekulino lavas la piedojn de Jesuo ilin surŝutante per parfumita oleo: de tiu virino, pervere, ne estas indikata la nomo. En sinsekva pasaĵo (8,2), la aŭtoro limiĝas diri ke unu el la virinoj kiuj sekvis Jesuon estis Maria el Magdalo: "kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj”.[9]

Multaj legendoj kaj la apokrifa gnostika Evangelio laŭ Filipo aludas, fine, amrilaton de Jesuo kun la Maria Magdalena: Kristo ŝin amus pli ol la aliajn disĉiplojn.[10]

Aparte en la Evangelio laŭ Filipo [10] oni povus legi: “la kompanulino de la Savanto estas Maria Magdalena, Kristo ŝin amis pli ol la aliajn disĉiplojn kaj kutimis ŝin kisi sur la buŝo”. La frazo tamen estas rekonstruaĵo pro tio ke en la manuskripto reale estas spacoj malplenaj ĉar perditaj aŭ nelegeblaj, sekve evidentigitaj per parentezoj, tiel: “La kompanulino de [...] Maria Magdalena [...] pli ol [...] disĉiploj [...] kisi ŝin [...] sur la buŝo [...][11]. La vorto uzata por “kompanulino” en la kopta teksto de la Evangelio laŭ Filipo estas, krome, “pruntaĵo” de la origina greka ‘koinônós’: kiu ne signifas “edzinon” aŭ “amatinon”, sed “kompanulinon”, kiu uziĝis por indiki rilatojn de amikeco kaj frateco.

El tiu sama Evangelio, kiu laŭ fakuloj resendas al ne antaŭ ol la dua duono de la 2-a jarcento, [12], akireblas ke la kiso sur la buŝo, eĉ ĉi tie, estas rita komuna signo ankaŭ ĉe aliaj personuloj ĉar la “Logos venas el tiu loko, Li nutras el la buŝo kaj estos perfekta. La perfektulo, fakte, koncipas kaj generas pere de kiso. Okazas pro tio ke ni kisas unu la alian. Ni estas fekundaj el la graco kiu estas en unuopulo el ni”. [13].

Naskiĝo de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Dato de la naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Kutime historiistoj deklaras ke ne troviĝas dato certa rilate la naskiĝon de Jesuo. Certe Mateo kaj Luko akordas en la atesto ke Jesuo naskiĝis kiam Herodo la Granda estis vivanta (Mt 2,1 ,Lk 1,5), aŭ, se fidi Flavion Jozefon (Judaj Antikvecoj, 17, 167, 213; BJ 2, 10), antaŭ la printempo de la -4. Tio probablas, sed fontas duboj el la fakto ke Mateo kaj Luko ne liveras kronologiajn informojn sufiĉe precizajn kaj akordiĝantajn [14].

Luko 2,1 kreas rilaton inter la naskiĝo de Jesuo kaj la popolnombrado de Kvirinio. Flavio Jozefo citas la popolnombron de la 6 p. K. (Judaj Militoj II, 117 ss., VII, 253; Judaj Antikvecoj XVII, 355, XVIII, 1 ss.); kelkaj esploristoj proponas ke Luko plenumis kronologian mison, dum aliaj eksplikas la diferencon enkampigante serion da popolnombroj okazintaj tiuepoke [11][12].

Iuj provis pliprecize determini la naskigodaton interrelatigante la betleheman stelon (Mt 2,2) kun la tiutempaj astronomiaj fenomenoj: ĉiukaze, Mateo priskribas vojaĝantan stelon miraklan, kiu certe ne apartenas al neniu astronomia kategorio; sed tiuj teorioj ne akiris sukceson.

La tradicia dato de la 25-a de decembro, festo de Kristnasko, resendas nur al 4-a jarcento. Tiu ĉi estis fiksita en la Unua koncilio de Niceo (325), eble ĉar koincidanta kun la celebro de la festo de la Nevenkebla Suno, kvankam kelkaj spertuloj asertas ke temas pri vera dato ĉar iuj orientaj komununoj kutimis celebri Kristnaskon ĝuste en la 25-a de decembro jam antaŭ ls decido de la Nicea Koncilio,[15] dum aliaj asertas ke la koncilia decido okazis ĉar tiuj orientaj komununoj kutimis celebri Kristnaskon ĝuste en la 25-a de decembro sen kono de la vera kialo.

Naskiĝoloko[redakti | redakti fonton]

Rilate la naskigolokon, la Evangelioj laŭ Mateo kaj laŭ Johano kaj Luko raportas ke Jesuo naskiĝis en Betlehemo.

Marko kaj Johano mencias neniun naskiĝolokon kaj plue en Johano (7,41-42; 7,52) estas notigata la malkredeco de la hebreoj koncerne la pretendon de Jesuo esti la Mesio pro tio ke li devenis el Galileo kaj ne el landeto Betlehemo: kaj, laŭ Talmudo, la altrangularo de Jerusalemo, kaj de la tuta Palestino, taksadis nesciantaj, krudaj kaj eĉ barbaraj la homojn de la regionoj ruraj kaj postrestintaj de Galileo.

Kelkaj jen kristana jen nekristanaj, opinias ke la naskiĝoloko povas esti Nazareto aŭ alia najbara loko kaj ke la indiko de la du evangeliistoj havas nur teologian karakteron.

Origina urbo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la evangelioj, Jesuo originis el Nazareto de Galileo. La utiligo, ĉiam en Evangelioj, de la adjektivo “nazorea”, laŭorigine ne klara, ekscitis scivolemon ĉe iuj pribibliaj esplorantoj kiuj proponis malsamajn lokaligojn kiel Kafarnaon kaj Gamalan[16].

La sinagogo de Nazareto[redakti | redakti fonton]

La Evangelio de Luko atestas ke Jesuo “laŭ sia kutimo”[17] venis al Nazareto, kaj ĉi-kaze eniras sinagogon “... Li stariĝis por legi”. Laŭ la hebrea tradicio, la Sanktaj Skriboj estis altvaloraj kaj zorgege traktitaj. La aserto ke al Jesuo estis alportita la rulaĵo de Jesaja, sugestas almenaŭ ke la nazaretanoj posedis tiun rulaĵon, kaj eble ankaŭ aliajn, kaj ke ili havis taŭgan lokon por ilin konservi. La sinagogo estus la ideala loko por tiu celo.

Nunaj arkeologiaj prifosoj koncernis nur malgrandajn erojn de la antikva Nazareto: la moderna Nazareto, fakte, rezidas en la antikva situo. Pro tio ankoraŭ ne eblis lokizi publikajn establaĵojn kaj sinagogon. Ene de la arkeologiaj medioj estas preferata la ideo laŭ kiu la Nazareto de la Jesua epoko estis tre malgranda komunumo; sed ankoraŭ konkludoj estas atendataj.

Iuj arkeologiaj prifosoj malkovris sinagogojn reirantajn al la epoko de Jesuo en Gamala, Jerusalemo, Herodium kaj Masada. La Nova Testamento krom pri tiu de Nazareto, mencias ankaŭ la sinagogon de Kafarnao, kies restaĵoj estis malkovritaj en 1969 subgvide de franciskanaj arkeologoj: sinagogo konstruita en sinsekvaj epokoj.[18].

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Pro tio ke Jesuo komencis sian predikan kaj proselitigan aktivecon translokiĝante tra sia regiono kaj ĉirkaŭaĵo, naskiĝas rimarkinda problemo: kiu estis la lingvo parolata de la hebreoj, en la ĉiutaga vivo, de la 1a jarcento? Ĉu Jesuo sciis tiun lingvon kaj ĉu li sciis aliajn?

El la surskribaĵoj de tiu epoko, la lingvoj atestataj en Judujo estis kvar: la latina, la antikva greka, la hebrea kaj la aramea.

La latina estas ĝenerale preskaŭ ekskludita, ĉar ĝi estis uzata preskaŭ ekskluzive de la romiaj oficuloj, kiuj antaŭ malmulte enkondukis tiun lingvon. La romianoj kutimis enŝovi latinajn skribaĵojn sur administraj establoj sen multe maltrankviliĝi pri la fakto ke la plejgranda parto de hebreoj ne povus ĝin legi. Fakte, preskaŭ ĉiuj surskribaĵoj konservitaj situas en Surmara Cezareo kaj en Jerusalemo, aŭ en najbaraĵoj: en la sidejoj, do, de la imperia povo, ne en vilaĝoj de la Galilea teritorio.

Rilate la grekan, gravas la atesto de Jozefo Flavio (“Judaj Antikvecoj” 20.21.2): "Mi multe penis por lerni la grekaĵojn kaj por kompreni la grekan lingvon, kvankam delongatempe mi kutimiĝis paroli la aramean. Tamen mi ne kapablas eldiri la grekan kun sufiĉe da precizeco ĉar nia nacio ne kuraĝigas lernanton de lingvoj de multaj nacioj.” Fakuloj rimarkigas ke se eĉ intelektulo de Jerusalemo ne sin sentis tute komforte parolante la grekan (li kiu ĝin uzis en siaj verkoj loĝante en Romo), kaj se en 70 p. K. taksis necesa, aŭ almenaŭ konsilinda, alparoli al siaj hebreaj kompanoj de Jerusalemo per la aramea anstataŭ per la greka, la ebloj ke popolano de Galilea praktiku la grekan tiel sufiĉe por fariĝi sukcesa instruanto kaj predikanto, nome ke li utiligu la grekan en siaj publikaj paroladoj, restas malaltaj.

La demando ĉu Jesuo kapablis paroli la hebrean nin puŝas demandi pri ĝia disvastiĝo. La hebrea lingvo suferis fortan dekadencon post la Ekzilo babilona kaj la reveno al Judujo. La aramea estis jam lingvafrankao de vastega teritorio, kiu entenis ankaŭ la hebreojn revenintajn el la ekzilo. La disvastiĝo de la targumoj (arameaj tradukeroj de la biblio) montras kiel la lingvo estis disvastiĝe praktikata inter la popolanoj. La hebrea jam transformiĝis en elitan lingvon parolatan de la hebreoj dediĉitaj al la Skriboj, pli aŭ malpli kiel la latina por la mezepokaj kleruloj. Ĉu Jesuo ĝin praktikis? La lego en la sinagogo de Nazareto montrus ke jes.

Simila al la hebrea, la lingvafrankao de la Mezorienta zono, ekde la epoko de la Asiria Imperio kaj de la Persa Imperio, enŝoviĝis inter la hebreoj revenantaj al Izraelo. Ankaŭ se manuskriptoj de la Morta Maro elfositaj en Qumran montras diversajn hebreajn skribotipojn, temas pri teologiaj kaj literaturaj kompilaĵoj de esotera grupo. La pliiĝo de arameaj targumoj, jam altetaksataj en komunumo de Qumran kutimiĝinta skribi hebree, provizas fortan obĵeton kontraŭ la opinio, ke la hebrea estis uzata inter la komuna popolo.

El iuj surskribaĵoj dedukteblas ke, kontraŭe al tio kio okazis en aliaj jarcentoj, la aramea parolata en tiuj tempoj estis tute sena je grekismaj influoj[19]. Ankaŭ se ĉiuj skribitaj en la greka, la nuraj fremdaj vortoj kiujn la Evangelioj metas sur la buŝon de Jesuo, estas arameaj, kiel en Marko (5,41; 7,34; 15,34). Laŭ la greka Evangelio de Johano, Jesuo nomumis Simonon per la aramea Kephas (1,42), kaj Paŭlo ripetas certe jesuan aramean vorton por referenci al Dio, “abba”, eĉ kiam li adresiĝas al la paganoj (Gal 4,6 kaj Rom 8,16)[20].

Misiista rolo de Jesuo[redakti | redakti fonton]

En hebreaj medioj de la 1-a jarcento estis viva la atendo de la mesio, nome de liberiganto sendita de Dio, kiu estus elaĉetinta la izraelan popolon.[21]. Okazas en tiu konteksto ke la evangeliistoj legas la jesuajn eventojn, al li agnoskante la mesian rolon.

Historiografio devis alfronti tiun temon, jen rilate la konstruon de la evangeliaj tekstoj (ekzemple, koncerne la “mesian sekreton) jen rilate la difinon de la hipotezoj pri la naturo kiun Jesuo intencis doni al sia misio. La solvoj proponitaj estas diversaj kaj malsamaj, kaj reflektas la konvinkojn de la diversaj reserĉantoj. Ekzemple, laŭ Carlo Ginzburg "la rakontado de la Evangelioj estas generata de ĉeno de citaĵoj, selektitaj kun la volo montri ke la historia Jesuo vere estas la Mesio antaŭanoncita de la judaj profetoj. Estas tasko de kontraŭdirantoj pruvi ke Jesuo reale pensis esti la Mesio” [22], dum Carsten Peter Thiede komentas la iompostioman malkaŝiĝon pri la mesia identeco verkante: “Jesuo ne povis riveli tro frue sian potencon de savanto, ĉar li sciis kiajn malfacilaĵojn al li estus kreinta la ĉefsacerdota rondo”.[23].

Sociekomonia stato de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Jesuo devenis el Nazareto de Galilea, en la periferio de la hebrea mondo. Jesuo estis filo de "tektòn" – kiu povas estis interpretita lignaĵisto, ĉarpentisto aŭ konstruisto (Mt 13,55; Mc 6,3; Lc 4,22; Gv 6,42) -, kaj "tektòn" li mem. Lia familio ne estis, eble, je malriĉaj kondiĉoj[24] kaj estis partoprenanta en la socia kaj religia vivo de sia tempo: Elizabeto, parencino de lia patrino, estis edzino de Zeĥarja, kiu laŭ la Luka Evangelio sacerdote deĵoris en la templo de Jerusalemo.

Ĉiam Luko raportas ke “Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj” kaj ke je nuraj dek du jaroj li paroladis al la saĝuloj en la templo, evidentigante tiel la preparon akiritan en la kono pri la Biblio[25].

Dum la lastaj jaroj de sia publika ministerio, Jesuo partoprenas en bankedoj, same kiel en tiun de Kanao de Galilea, kaj frekventas fariseojn kaj publikanojn ĝispunkte ke mem reagis kontraŭ kritikoj ricevitaj pro tio dirante: “La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj” (Mt 11,19) pro la fakto ke li kondutis vivon malpli asketan ol tiu de Johano la Baptisto.

Personaj kaj instruaj stiltrajtoj[redakti | redakti fonton]

Kopio de la Mandylion de Edeso, de la privata kapelo de la papo en Vatikano, estas konsiderata la pentraĵo plej antikva pri Jesuo.

Granda parto de lia instruo esprimiĝas per mallongaj sentencoj, precizaj, mordantaj, ofte aludaj kaj enigmaj, ĉe marĝene de paradokso; sed fine la senco brilegas. Ĉiuj liaj vortoj, kiu ajn estu la kanalfluilo transdonanta, reflektas fizionomion tuj rekoneblan: ne eblas ke ili estas la simpla produkto de lertaj kondensaĵoj aŭ frukto de ruzaj kristanaj predikantoj.[26]

La povo miriĝi antaŭ la naturo kaj antaŭ tio kio ligas la homon al ties kreinto ekscitis en li kaj en transdonantoj la kapablon tion esprimi.

Liaj paraboloj, komunaj en la fariseaj medioj, havas la potencon de tujeco kaj taŭgeco. Liaj instruaĵoj estas akompanataj de deklarita kaj fakta amo al ĉiuj, eĉ en la severeco de la kondamno de la peko.

La Baptistaj kaj Esenaj influoj en Jesuo[redakti | redakti fonton]

Ĉu Jesuo dependis, doktrine kaj predike? Iuj tion opiniis vidi atribuante, tamen, tujpost la malapero de Jesuo, tion al Sankta Paŭlo; sed tion unuanime apostolaj dokumentoj ekskludas, cetere sufiĉas analizi la du doktrinojn[27].

La sinoptikoj indikas ke Jesuo estis baptita de Johano la Baptisto dum evangeliisto Johano subtrekas ke la Spirito mem baptis Jesuon (1,32)[28]

Ĉu Jesuo rilatis kun la kumrananoj? Neniu dokumento de la Nova Testamento ĉeestas aŭ aludas al Jesuo de Nazareto en la dokumentoj de la ĵaroj de Qumran.

  • La fragmento 4Q246, “Apokrifaĵo de Danielo”, elvokas la “lastan reĝon”, la “Filon de la Plejaltulo” kiu povus esti Antioĥo la 4-a Epifano, aŭ ankaŭ la Mesio, la “Sinjoro” kaj la “Filo de Dio”. Sed tio estas lingvaĵo de la epoko. La plej malpli malproksimaj el la pensaktiveco de Jesuo tiel sonas:
  • La fragmento 4Q174 parolas pri dia naskigorilato kaj pri la davida deveno; sed per tiuj ne estas aludata Jesuo aŭ al ties aktiveco. florilège.
  • “Povruloj en spirito”, esprimo ĉeesta en la Beatecoj[29] troviĝas en diversaj kumranaj pasaĵoj apatre en la rolaĵoj de “himnoj” de la groto 1, kie ĝi indikas observantojn de la leĝo, filoj de la lumo. En la kunranaj tekstoj estas menciita ankaŭ la reveno de profeto Elija kaj la resurekto de la justuloj (4Q251). Sed tio ĉio neniam estas referencata al Jesuo kaj ili devenas de la komuna hebrea tradicio atestata de la versio de Septuagintoj kaj de la diversaj versioj de la Malnova Testamento ĉeestaj en la kumranaj medioj. Evidente, la predikado de Jesuo enŝoviĝis en la sama kultura konteksto. [30].

Ke Jesuo distanciĝis el la pensostilo de Esenoj evidentiĝas ankaŭ el ilia riĉeco de formuloj kaj ritoj ktp, pri kiuj certe Jesuo ne simpatiis, se konsideri la kontraston kun la hebreoj pro la supozita lia malobservo de la sabato.[31]

Eniro en Jerusalemon[redakti | redakti fonton]

La eniro de Jesuo en Jerusalemon, laŭ ĉiuj Evangelioj kaj aliaj dokumentoj okazis en la paskaj cirkonstancoj. Sed, obĵetis dubantoj, ĉu tiuj branĉoj de palmoj[32] ne pensigas prefere al la festo de la kapanoj, nome al Sukoto?. Sed ke temis ĝuste pri pasko estas dirate de ĉiuj Evangelioj, kaj aliaj kanonaj kaj nekanonaj dokumentoj.

La lastaj tagoj de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Philippe de Champaigne, La mortinta Kristo kuŝanta sur sia mortotuko. Io simila vidiĝas en la Mortotuko de Torino (aŭ inverse).

Enirinte Jerusalemon kune kun la disĉiploj por plenumi sian mesian taskon, Jesuo kolizias, vorte kaj fakte, kun la hebreaj aŭtorituloj kiam li renversas la tablojn de la monŝanĝistoj. Pro tio kaj aliaj konstrastoj la hebreaj aŭtoritatoj influas sur la romiaj aŭtoritatoj por ke Jesuo estu eliminata.

Jesuo estas krucumita laŭordone de Pontio Pilato, romia prokuroro de Judujo: evidente li ne timis la popularecon kaj hosanigon de Jesuo: tio videblas ankaŭ en la trilingva subskribo: “Jesuo Nazareno Reĝo de Judoj” (Latine: IESVS NAZARENVS REX IVDAEORVM). La Evangelioj diras ke tiu prokuroro hezitis cedi al la postuloj de la religia-politika Sinedrio, kiu instigis por ke la popolo postulu la krucumon de Kristo [33].

Laŭ Cicerono (ad Verrem V, 165) la krucumado estis “la plej kruela kaj horora torturo”. Laŭ Flavio Jozefo la kondamnito devis antaŭe esti submetita al senkarniganta skurĝado kaj poste kunporti al la ekzekuta loko la transveran lignon (Judaj Militoj 6, 304). La krucumado ne estis por la Palestinoj novaĵo ĉar ĝi estis praktikita ankaŭ de hebreoj: Jozefo Flavio informas ke la ĉefsacerdoto Aleksandro Janeo krucumigis ĉirkaŭ 800 malamikajn fariseojn.

Ankaŭ ceteraj apartaĵoj okazintaj dum la krucumado de Jesuo, kiel la mokado al la kondamnito, la lotumado de la vestoj de la kondamnito, la oferto de vinagro ktp kongruas kun la similaj okazaĵoj registritaj en la tiutempaj kronikoj. Kiel evidentas, do, nenio nova en la krucumado de Jesuo.

La resurekto[redakti | redakti fonton]

La resurekto estas atestata de ĉiuj novtestamentaj dokumemtoj kanonaj kaj apokrifaĵaj. La resurekto de Jesuo, kvankam en tradicioj foje nekoheraj, kiuj komenciĝas el la konstato de tombo malplena.[34] El la kritika analizo de la Evangelioj oni akiras la evidenton ke la resurekto estis la unua nukleo de la predikado de la unua kristana komunumo.

Moderna ekzegezo[redakti | redakti fonton]

Malsame ol la tradicia ekzegezo, hodiaŭ ĝi malpli atentas pri la kompilado de sintezo de la diversaj evangelioj por konstrui la vivon de la historia Jesuo; ĝi preferas konsideri ĉiun unuopan evangelion por determini la personecon de la aŭtoro kaj ties subkuŝantan teologion, la komunumon kaj la skolon el kiuj la teksto produktiĝis.

El tiuj apartaj kritikoj, la historiistoj konkludas per tiu skalo de certecoj: kelkaj fervore defendas la nulon de probableco ke ia Jesuo vere ekzistis, aliaj akceptas la tuton de la evangelioj: inter la 0 kaj 100 de akceptebleco svarmas varia percenteco de historieco. Kaj la figuro de Jesuo estas varie interpretita[35]. Naskiĝis du centraj skoloj: la mita kaj la kritika.

Mita kaj la kritika teorio[redakti | redakti fonton]

La Jesuo historia estas juĝata tute elpensita: li estas pura elpensaĵo (ekzemple Michel Onfray). Aliaj opiniis ke la fontoj ne permesas ekspliki la naturon de lia personeco kaj historio. Al tiuj lastaj iuj teologoj, precipe protestantaj, (vidu ĉe Rudolf Bultmann) respondis ke por la kredo ne necesas fundamento historia. Sinteze:

por la skoloj “kritika” kaj “mita”, la resurekto ne okazis aŭ ne gravas scii ĉu ĝi okazis: ĝi fontas el misinterpreto, bonafide, fare de la kristana komunumo:

- laŭ la “kritika” skolo la eraro naskiĝis en la unua komunumo (la apostola) kiu miskomprenis la faktojn viditajn;

- laŭ la “mita” skolo la eraro naskiĝis en la dua kristana komunumo (la greka eksterpalestina) kiu miskomprenis la dirmanierojn hebreajn/arameajn uzitajn de la apostoloj.

Ambaŭ hipotezoj, celantaj savi la bonan fidon de la kristana komunumo, estus la unikaj eblaj, ĉar la eraro povis okazi nur en unu el la du komunumoj. Sekve la miso ne plu eblis ĉar:

- la greka lingvo ne plu forgesiĝis; kaj

- en la Nova Testamento, post la kodigo en la kanono, ne povis enkromiĝi aliaj misinterpretoj, se konsideri, ke ĝi estas la plilongigo de la komunumo kiu ĝin legadis.

Jesuo helenisma heroo[redakti | redakti fonton]

Tiu teorio estas subtenata ekzemple de Gregory J. Riley. Vidu Un Jésus, plusieurs Christ, Labor & Fides.

Jesuo revoluciulo[redakti | redakti fonton]

Subtenis tion, ekzemple Robert Eisenman kaj S. G. F. Brandon kaj politikaj franĝoj kiuj faris Jesuon sia genia kompanulo amasmovanto.

S. G. F. Brandon disvolvis la teorion pri “Jesuo Zelota” (1969) precipe apogiĝante sur vidpunkto de elstudita Evangelio laŭ Marko kiu allasus pensi grandan proksimecon de Jesuo kaj ties disĉiploj kun la religia-politika gerila frakcio de la tiutempa Izraelo.

Jesuo majstro de saĝo[redakti | redakti fonton]

Jesuo estus nur saĝulo. Iniciatintoj: John Dominic Crossan, Robert Funk, Burton Mack, Stephen J. Patterson.

Samopinias la aŭtoroj de la Juda skolo de la Nova Testamento kiuj trovis profundan similecon inter la “prisaĝula” doktrino de Jesuo kaj la pensostilo de Talmuda midrasoj. Jesuo komenciĝas esti vidata, male ol en la Talmudoj, kiel “Nia frato Jesuo”.

Jesuo inspiriĝinta[redakti | redakti fonton]

Individue inspirite el alto kiel multaj saĝuloj. Tion argumentas Marcus Borg, Stevan Davies, Geza Vermes.

Jesuo profeto de la socia ŝanĝebleco[redakti | redakti fonton]

Proponas tion Richard Horsley, Maccoby, Theissen.

Jesuo apokalipsa profeto[redakti | redakti fonton]

Jesuo anoncintus la proksiman mondan katastrofon kiel purigan intervenon de Dio. Epigonoj de tiu teorio: Bart Ehrman, Paula Fredriksen, Gerd Lüdemann, John P. Meier, E. P. Sanders.

Jesuo la savanto kiel Sendito de Dio[redakti | redakti fonton]

Temas pri la tradicia vidpunkto de la kristanaj eklezioj. Tio estas, la fontoj diras ekzakte kion diras la ĉiama kredago de la kristanaj eklezioj. Sed ĉi kaze la tekstoj estas tutkritike elstuditaj de kompetentuloj de multnombraj kristanaj universitatoj kaj akademioj. La konkludoj pruvus ke la deduktaĵoj de la kristanaj fontoj ne kontraŭas, ankaŭ sen ĝin pravigante, la premisojn de la kredagon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giancarlo Gaeta, "Il Gesù moderno", Einaudi, 2009
  2. Giuseppe Barbaglio, Aldo Bodrato, "Quale storia a partire da Gesù?", Servitium editrice, 2008.
  3. Jen listo de tiaj ateneoj en Italio [1], [2].
  4. Jozefo Flavio citas en siaj verkoj dudekojn de homoj nomataj "Iesus", el kiuj kvar estis ĉefsacerdotoj, kaj ne malpli ol dek vivintaj en la 1-a jarcento.
  5. Rilate Jozefon konsulteblas Luko 3,23; 4,22; Johano 1,45; 6,42, kaj Ignaco al la Traloj 9; rilate Marian konsulteblas Marko 6.3, Agoj de la apostoloj 1,14, kaj Ignaco al la Efesanoj 7, 18 kaj al la Traloj 9.
  6. Laŭ la filozofo Kelso, citita de Origeno, en sia perdita verko de decida kritiko al kristanismo, atribuas la naskiĝon de Jesuo al romia soldato nomata Pantera. ([3] de James D. Tabor, kaj io simile travideblas en la Talmudo.)
  7. La hebrea historiisto Jozefo Flavio kaj la kristana historiisto Eŭsebio el Cezareo, de la 4a jarcento, kiu tamen citadis fontojn ege plej antikvajn (nun perditajn) parolas ankaŭ pri Jakobo la Justulo kiel frato de Jesuo.
  8. Vidu: Mauro Pesce, in Augias-Pesce, "Inchiesta su Gesù", 2006; Did Jesus Marry?, Birger A. Pearson, Bible Review, Spring 2005, pp 32-39 & 47 Discussion of complete texts.
  9. Greke: καὶ γυναῖκές τινες αἳ ἦσαν τεθεραπευμέναι ἀπὸ πνευμάτων πονηρῶν καὶ ἀσθενειῶν, Μαρία ἡ καλουμένη Μαγδαληνή, ἀφ' ἧς δαιμόνια ἑπτὰ ἐξεληλύθει.
  10. En tiu evangelio kaj cetere ankaŭ en tiu samnatura de Tomaso, Jesuo kisas sur la lipoj Marian, sed laŭ kultura lingvaĵo tiutempa, tiu esprimo diras nur ke Jesuo komunikis al Maria Magdalena apartan privilegian scion [4]
  11. http://www.christianismus.it/modules.php?name=News&file=article&sid=91&page=6
  12. I vangeli gnostici, a cura di Luigi Moraldi, Adelphi, Milano, 1995, pag.157.
  13. Vangelo di Filippo, cap. 59, in I vangeli gnostici, a cura di Luigi Moraldi, Adelphi, Milano, 1995, pag.55.
  14. The Historical Jesus: A Comprehensive Guide, Fortress Press: Minneapolis, 1998, p. 153; Enciklopedio Katolika [5]
  15. Por kromaj informoj pri la eblaj referencoj inter Kristanismo kaj la festo de la “Sol Invictus” videblas Graydon F. Snyder, "Ante pacem: archaeological evidence of church life before Constantine", Merceniversity Press, 2003.
  16. Vidu ĉe la itala David Donnini kaj hungara Edmund Bordeaux Szekely.
  17. Luka teksto: ”Kaj li venis al Nazareto, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi.” (4,16)
  18. Anders Runesson, Donald D. Binder,Birger Olsson, "The ancient synagogue from its origins to 200 C.E.: a source book", 2008, pag. 25-32. Ne eblis ankoraŭ konfirmi la ekziston de sinagogoj de Tiberiado. Dora kaj de la riĉa urbo Surmara Cezareo menciitaj de Flavio Jozefo. Pri tiu lasta prezentiĝas aparta demando: malsame ol pri Nazareto, la situo en kiu rezidis Surmara Cezareo estas nuntempe preskaŭ tute neloĝata tiel ke arkeologoj jam povis libere prifosi jen vastaree jen intensive. La afero estas multe pli kompleksa ol ĝi evidentas unuavide. Vidu ĉe ‘’Macmillan Bible Atlas, ISBN 0-02-500605-3).
  19. Meier, p. 265
  20. Ĉi-teme, Meier komentis: Jesuo kutime instruis kaj eble ekskluzive per la aramea, ĉar li parolis iun grekan praktikutilecan aŭ, eble, apenaŭ rudimentan. Meier, paĝo 268
  21. Vidu ĉe Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù Cristo, Mondadori, 1962.
  22. [6]
  23. Carsten Peter Thiede, "Jesus. La fede, i fatti", Edizioni Messaggero Padova, 2009.
  24. V. C.P. Thiede, "Jesus. La fede, i fatti", Edizioni Messaggero Padova, 2009, pagg. 27-28
  25. Iuj reserĉantoj evidentigas kiel estis ne malofta, inter la infanoj tiomaĝantaj, diskutoj pri religiaj temoj kun la leĝodoktoroj. (V.. C.P. Thiede, "Jesus. La fede, i fatti", Edizioni Messaggero Padova, 2009, p. 48
  26. The Five Gospel.
  27. H. Conzelmann et A. Lindemann, Guide pour l'étude du Nouveau Testament, Le Monde de la Bible n° 39, Editions Labor et Fides, 1 édition 1975, 12 rééditions depuis cette date. ISBN 978-2-8309-0943; kaj Daniel Marguerat kune kun aliaj, Introduction au Nouveau Testament: Son histoire, son écriture, sa théologie, Labor et Fides, 2000.
  28. . Ne temas, do, pri bapto por la pardono de la pekoj. La rezistantoj favore de Johano la baptisto (Agoj de la apostoloj 18, 24-28) baldaŭ malaperis.
  29. “Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo” (Mateo 5).
  30. Etienne Nodet o.p., Essai sur les origines du Christianisme, CERF, 1998 ISBN : 220406968X
  31. La malpermesoj tiurilate estis 1521. Tiu nombro devenas de la 39 laboroj kiuj estis necesaj por la konstruo de la templo de Jerusalemo, el kiuj ĉiu estas subdividita en samnombrajn 39 agadojn, sume 1521 agadoj mapermesitaj! Kaj inter tiuj estas la malpermeso viziti aŭ kuraci la malsanulojn (sabate).
  32. ”... granda homamaso... prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!” (Jo12,13).
  33. Jean-Pierre Lémonon, Pilate et le gouvernement de la Judée, Textes et monuments, Paris, 1981.
  34. Xavier-Léon Dufour, Résurrection de Jésus et message pascal, Seuil, 1971.
  35. [7] [8]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dictionnaire encyclopédique de la Bible, Brepols.
  • Daniel-Rops, La vie quotidienne en Palestine au temps de Jésus, Hachette.
  • Charles-Harold Dodd: Le fondateur du christianisme, Seuil (poche).
  • Charles Perrot, Jésus, sekcio: Que sais-je ? PUF.
  • Philippe Rolland, L'origine et la date des Évangiles
  • Jacques Schlosser, Jésus de Nazareth, Noesis.
  • Joseph Ratzinger, Jésus de Nazareth Flammarion 2007
  • Dario Bazec, "La cronologia dei Vangeli secondo il calendario ebraico", Edizioni "Italo Svevo", Trieste, 2001.
  • Adriana Destro kaj Mauro Pesce, "L'uomo Gesù. Luoghi, giorni, incontri di una vita," Milano, Mondadori, 2008.
  • Geza Vermes, The Nativity: History and Legend, London, Penguin 2006 ISBN 0-14-102446-1
  • Giorgio Jossa, "Il Cristianesimo ha tradito Gesù?", Carocci, Roma, 2008.
  • Giorgio Jossa, "La verità dei vangeli. Gesù di Nazaret tra storia e fede", Carocci, Roma, 1998.
  • Giuseppe Savagnone, "Processo a Gesù", Elledici, Palermo, 2007. ISBN 9788801038897.
  • Pieter F. Craffert, e Pieter J. J. Botha, "Why Jesus Could Walk On The Sea But He Could Not Read And Write", Neotestamenica. 39.1, 2005.
  • John Dominic Crossan, Jesus: A Revolutionary Biography, Harpercollins: 1994. ISBN 0-06-061661-X.
  • Craig Evans, Fabricating Jesus: How Modern Historians Distort the Gospels, IVP: 2006. ISBN 0-8308-3318-8.
  • Michael Grant, Jesus: A Historian's Review of the Gospels, Scribner's, 1977. ISBN 0-684-14889-7.
  • Rudolf Bultmann, Theologie des Neuen Testaments (1948-1953). UTB 630. 7. durchges. Aufl. hg. v. Otto Merk. Mohr (Siebeck), Tübingen 1977 (über mehrere Jahrzehnte Standardwerk der ev. Theologie).
  • William V. Harris, Ancient Literacy, Harvard University Press: 1989. ISBN 0-674-03380-9.
  • John P. Meier, A Marginal Jew, Doubleday, 1991-, vol. 1. ISBN 0-385-26425-9.
  • C.P. Thiede, "Jesus. La fede, i fatti", Edizioni Messaggero Padova, 2009.
  • Gerd Theissen kaj Annette Merz, The Historical Jesus: A Comprehensive Guide, Fortress Press: Minneapolis, 1998. ISBN 0-8006-3122-6.
  • Mauro Pesce, "La remissione dei peccati nell'escatologia di Gesù", Annali di Storia dell'Esegesi 16 (1999) 45-76.
  • Mauro Pesce,“Gesù e il sacrificio ebraico”, Annali di Storia dell’Esegesi 18 (2001) 129-168.
  • Ben Witherington III, The Jesus Quest, InterVarsity Press: 1997. ISBN 0-8308-1544-9.
  • N.T. Wright, Christian Origins and the Question of God, serio de volumoj. The New Testament and the People of God (Vol.1); Jesus and the Victory of God (Vol.2); The Resurrection of the Son of God (Vol.3). Fortess Press (trad. it. N.T. Wright, Risurrezione, Claudiana, Torino 2006).
  • N.T. Wright The Challenge of Jesus: Rediscovering who Jesus was and is. IVP 1996 (al la itala traduko: N.T. Wright, Gesù di Nazareth. Sfide e provocazioni, Claudiana, Torino 2005).
  • Lucretia Yaghjian, "Ancient Reading", in Richard Rohrbaugh, ed., The Social Sciences in New Testament Interpretation. Hendrickson Publishers: 2004. ISBN 1-56563-410-1.
  • Corrado Augias; Mauro Pesce. Inchiesta su Gesù. Chi era l'uomo che ha cambiato il mondo. Milano, Arnoldo Mondadori, 2006. ISBN 978-88-04-56001-2
  • Ciavarella, Pietro, Risposta a Inchiesta su Gesù, Edizioni GBU, 2006, Contenuto
  • Vittorio Russo, Introduzione al Gesú storico, Antonio Carello Editore Catanzaro, 1977.
  • Vittorio Russo, Il Gesú storico, Fiorentino Editrice, 1978.
  • Giuseppe Segalla, La ricerca del Gesù storico, Queriniana, Breŝa (Italio), 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]