Monŝanĝisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monŝanĝisto en Tunizio
Jesuo elpelis la monŝanĝistojn el la Templo de Herodo
Monŝanĝisto de Pietro di Miniato, 1412.
La kurzo-listo. Notu, kiel la vojaĝĉekoj (markitaj TC) ricevas malpli altan valoron ol regulaj monbiletoj.

Monŝanĝisto estas komerco en valutoj de diversaj ŝtatoj. la transakcio estas moninterŝanĝo. La loko kie oni povas fari la interŝanĝo, vendi kaj aĉeti monon de fremda lando, nomiĝas "interŝanĝejo".

Kiam la kurzo, laŭ kiu monŝanĝistoj aĉetas apartan valuton, estas pli malalta ol la kurzo, per kiu ili vendas tiun valuton, la diferenco inter la kurzoj fariĝas la enspezo de la monŝanĝisto el la interŝanĝa transakcio. Krome, la monŝanĝisto ankaŭ profitas de komisiono, kiun li enspezas por la interŝanĝa operacio mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la invento de mono en la pratempo, komercistoj okupiĝis pri moninterŝanĝo. Ekde la mezepoko, monŝanĝistoj ankaŭ okupiĝis pri bankaj interŝanĝoj, kiel parto de siaj komercaj agadoj, ĉefe pruntedonante monon. Modernaj bankoj ankaŭ inkluzivas la interŝanĝon de valutoj kiel unu el siaj servoj kaj la tuto de siaj financaj agadoj.

Provizoj[redakti | redakti fonton]

Por kontraui monlavado leĝoj postulas monŝanĝiston raporti al la Imposta Aŭtoritato ĉian valutkonverton kun valoro ekde iu sumo aŭ pli, inkluzive la identecajn detalojn de la kliento, kiu faris ĉi tiun transakcion.

Krom valuto interŝanĝo, monŝanĝistoj ankaŭ provizas pruntojn kun intereso sur la tielnomata griza merkato kaj ĉekojn (pagon por la estonteco kurtaĝo, kiu pliiĝas dum tempo ĝis la dato specifita en la ĉeko).

Kroma agado de monŝanĝistoj estas monlavadoimpostfraŭdo en malgrandaj kvantoj (en altaj kvantoj estas devo registri moninterŝanĝojn), ekzemple repago de ĉeko al persono, kiu volas malebligi registradon de enspezoj, kiuj estis ricevitaj per ĉeko.

Vida ankaŭ[redakti | redakti fonton]