Aleksandro Janeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro Janeo
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Jerusalemo
Ŝtataneco reĝlando Judeo
Familio
Patro Johano Hirkano
Frat(in)oj Aristobulus I • Antigonus I
Edz(in)o Salome Aleksandra
Infanoj Hirkano la 2-a • Aristobulus II
Okupo
Okupo politikistokoheno
vdr

Aleksandro Janeo estis reĝo de la hasmonea reĝlando de 103 ĝis 76 a.K., kiel la tria filo de Joĥano Hirkano. Estante militema reganto, li ekspansiis sian landon oriente en Transjordanio kaj okĉidente en la marbordaj urboj kaj ebenaĵoj. Dum lia regado sendependa Judio atingis sian maksimuman grandecon. Militoj, eksterlandaj kaj enlanda, estis la patrico de lia reĝa regado.

Aleksandro Janeo avide favoris la sadukeojn, malavantaĝe por la fariseoj, kaj li estis la plej helenisma el la Makabeoj.

Regado[redakti | redakti fonton]

Kiam li ekregis, Janeo tuj atakis Akkon, tiam konata kiel Ptolemais, kiu estis protektata de ptolemea Egiptio. Li estis venkata de Ptolemeo Latiro, sed kiam Kleopatra la 3-a, kies ido estis Ptolemeo Latiro, konsentis pactraktaton en Skitopolis (Bet Ŝean), Aleksandro Janeo povis militi aliloke.[1]

Aleksandro Janeo sekve konkeris la urbon Gadara la fortreson Amathus oriente. Ankaŭ konkeritaj estis la marbordajn urbojn Anthedon, Rafia kaj Gazaon.[1]

La milito kontraŭ Obedas la 1-a de Nabateo malsukcesis, kiam Aleksandro estis embuskata ĉe Gadara kaj devis fuĝi. Tiam la fariseoj kaj iliaj aliancanoj ribelis.[1]

La reĝo antaŭe konfliktis kun la fariseoj dum sukoto, kiam iuj piaj judoj ĵetis etrogojn al li en Jerusalemo. Laŭ Jozefo, mem fariseo, Janeo mem provokis tiun atakon kaj intencis mortigi ses mil judojn. Sesjara enlanda milito komencis, kies mortnombro estis minimume 50000 judoj laŭ Jozefo, post la malvenko kontraŭ la nabateanoj.[2]

La seleŭka reĝo Demetrio la 3-a Eŭkairo per la subteno de la fariseoj venkis Aleksandron, kiu denove fuĝis. Li tamen reakiris la subtenon de multaj judoj. Tial Janeo povis repreni sian regadon. Li sekve masakris multajn ribelulojn kaj ankaŭ aliajn kontraŭantojn, do multaj el la opozicio forlasis Judion dum ia tempo. Sennoma oponiulo, kies verko estas trovita inter la tekstoj de Qumran, nomis Janeon pro lia teroro la "furiozan junan leonon".[2]

Reĝo Aleksandro denove batalis la nabateanoj, kiuj nun havis novan reĝon, Aretas la 3-an. Malgraŭ komenciaj malsukcesoj, li venkis kelkajn urbojn en Gaulanitis, inkluzive de Seleŭkio, Gamala kaj la vilaĝo Betsaida, kaj en Transjordanio, inkluzive de Pela kaj Gerasa.[2]

Aleksandro Janeo mortis en ĉirkaŭe 76 a.K. dum li sieĝis Ragaba. Salome Aleksandra anstataŭis sian edzon.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Peter Schäfer, The History of the Jews in the Greco-Roman World, 2003, 74.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Peter Schäfer, The History of the Jews in the Greco-Roman World, 2003, 75.