Betsaida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ruinaĵoj de Betsaida en la somero de 2011. La altaro kaj steleo de la luna dio estas videblaj.

Betsaida aŭ Betseda (antikve-greke Βηθσαΐδα, Bēthsaïda, verŝajne el la aramee בית צידא, beṯ ṣayda, aŭ eble el la hebree בית ציד, beṯ ṣayid, ambaŭ "domo de fiŝkaptado") estis urbeto de Golanido, en la norde de la Maro de Galileo, ĉe loko konata en la araba kiel et-Tell (arabe اَلتَلّ; at-tall). Ĝi estas citita en la Biblio, en la Evangelio laŭ Johano (1,44) kaj la pasaĵo 12,21 informas ke tie naskiĝis la apostoloj Petro, Andreo kaj Filipo. Dum la dua Ferepoko, ekde ĉirkaŭ 1000 a.K., ĝi estis la ebla ĉefurbo de la aramea reĝlando de Geŝur, havante palacon eble de la Bit Ĥilani tipo, kaj eble nomiĝis Zed/CedZer/Cer. La urbeto estis nomita Julias de la tetrarko Filipo, kiu konstruis kelkajn konstruaĵojn kaj mortis tie.

Kontribuis al la forlaso kaj forgeso de la urbeto ĝia detruo dum la Unua Juda-Romia Milito. Ĝi estis denove detruita de tertremo kaj inundo. Dum la mezepoko, la loĝantaro de la najbaraj vilaĝoj utiligis la ŝtonojn de la ruinaĵoj por konstrui siajn proprajn domojn en sia lando, plie detruante la ruinaĵojn.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

"Tell" de Betsaida de alta vidpunkto.

Betsaida situas sur bazalta masivo, proksime al la Maro de Tiberias,[2] 1,5 km for de ĝi.

Ĉar la loko situas sur la jordana rifta valo, diversajn fojojn okazis tertremoj kaj terŝoviĝoj. Tio povis ŝanĝi la fluon de Jordano kaj do la akvan nivelon, kiu tial variis dum malsamaj epokoj, influante la distancon de la lago kaj tial la konvenecon de la loko por fiŝkaptistoj.

Arkeologia malkovro[redakti | redakti fonton]

En la rabena literaturo la loko estis sufiĉe konta kiel urbeto situanta marĝene de la historiaj limoj de la Palestino. Laŭ datenoj de la 2-a jarcento Rabbi Shimon ben Gamliel kaj la imperiestro Hadriano parolas pri la abunda fiŝaro kaj pri la birdoj ĉeestantaj en la urbo. Spite de la nombraj literaturaj fontoj en la helenismaj kaj romia epokoj, la sinsekvaj kristanaj pilgrimoj, ekde la 4-a jarcento, ne sukcesis identigi ĝian pozicion.

En 1987 la israela arkeologo doktoro Rami Arav entreprenis dek tagojn de elfosaj provoj sur Et-Tell (laŭlitere "la monteto"), fora du kilometrojn el la nordorienta marbordo de Maro de Galileo por individuigi ĉu la 21 akreoj individuigitaj per la teknika esplora sistemo estus la kovraĵo de Betsaida. La pozitiva rezulto originigis internacian akademian arkeologian teamon kiu en 1996, krom meti al lumo la helenisman romian Betsaidan, enkondukis al surpriza malkovro. Estis trovitaj restaĵoj de urba pordego de la Ferepoko (tempo laŭ la hebrea Biblio). Hodiaŭ oni opinias ke en tiu epoko Betsaida eble estis ĉefurbo de la regno de Geŝur. Tiu regno estas citita en la Biblio pro la vizito de reĝo Davido kaj lia sekva geedziĝo kun Ma'aĥah, la filino de la reĝo de Geŝur.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bronzepoko[redakti | redakti fonton]

Arĥeologia atesto indikas ke iuj homoj jam setlis tie la fruan bronzepokon.

Ferepoko[redakti | redakti fonton]

La originala steleo de la luna dio, havante ponardon kaj bovan kapon.

Betsaida estis fondita en la 10-a jarcento a.K. en la nove unuiĝinta aramea reĝlando de Geŝur sub hurita dinastio, eble kiel la reĝa ĉefurbo. Ĝia nomo eble estis Zed/CedZer/Cer, laŭ interpreto de Josuo 19: 35. La reĝo Talmai estis aliancano de Davido, eble kiel la plej forta partnero en ilia alianco ĉar Davido, edziginte Ma'aĥa, estis bofilo de Talmai. La juda reĝo Asa ankaŭ petis al la reĝo de Geŝur por helpi, kiu subtenis lin kontraŭ Baaŝa de Israelo. En la 10-a jarcento a.K. Betsaida estis pli granda kaj pli ornamata per konstruaĵoj ol Jerusalemo.[3] La urbo konsistis tiam el du partoj, la sura urbo kaj la suba urbo, havis dikajn murojn kun alta turo, bastionoj kaj kontraŭfortoj, glacison, palacon de tipo Bit Ĥilani laŭ Arav, barilpordon inter la sura urbo kaj la suba urbo, eble templon kaj ie urban barilpordon.[4]

Altaro por oferoj

En la frua 9-a jarcento a.K. reĝo Hazael de Damasko atakis kaj aneksis la urbon. Nova barilporda konstruaĵo estis konstruata, verŝajne sur la antaŭa barilpordo. Ĝi havis blankan internan barilpordon kun du turoj, eksteran barilpordon kun certe unu turo kaj verŝajne du turoj, 30 m longan placon, tribunalbenkon de juĝistoj kaj "altajn lokojn", k.e. altaroj. La teamo de Rami Arav ankaŭ trovis steleon de luna dio, rilata al Sin.[5] La kapo de tiu dio estas bova, kun kornoj en la formo de la lunarko.

Tiglatpilezero la 3-a detruis la urbon en 734 a.K. Betsaida tre malkreskis kaj restis malgranda setlejo, nur malgrava vilaĝo. La asirianoj kaj poste la persanoj uzis ĝin por administrado, sed ilia ĉefurbo estis aliloke. Ili lasis cilindrosigelojn ĉe la antaŭa urbo.[6]

Terŝoviĝo dum la fino de la Ferepoko ŝanĝis la kurson de la Jordano kaj la akvonivelo altiĝis, kreante lagunojn. La loko tiel iĝis pli konvena por fiŝkaptado.[7]

Helenisma periodo[redakti | redakti fonton]

Fenicaj negocistoj pliriĉiĝis dum la helenisma epoko pro la kreado de novaj merkatoj en Grekio kaj Anatolio per la grekoj. La ĉirkaŭanta regiono de Fenicio do kreskis kaj aŭ fenicoj aŭ aliuloj refondis Betsaida. Trovoj inkluzivis fenicajn monerojn, montrante al negoco kun fenicaj (haven)urboj. Kiam la ptolemea regado finiĝis kaj la seleŭkia regado komenciĝis, la loĝantaro eĉ pli pliriĉiĝis, indikate per la trovo de multaj seleŭkiaj moneroj. La tiamaj domoj havis dikajn murojn, dikece de 70 cm.[8]

La makabea Aleksandro Janeo konkeris Betsaida en 84 aŭ 83 a.K. Rapide la vilaĝo iel fariĝis juda, negoco kun Fenicio ĉesis kaj estis anŝtaŭigata per negoco kun judaj setlejoj: fenicaj moneroj malaperis, hasmoneaj moneroj aperis. La vilaĝo tamen estis daŭre riĉa.[9] Oni trovis kelkajn bronzajn monerojn de Aleksandro Janeo en Betsaida.

Domoj en Betsaida.

Herodo Filipo la 2-a elektis loĝi tie. Li refondis Betsaida kiel urbeto (poleis) en 30 kaj nomis ĝin Julias, plurajn monatojn post la morto de Julia-Livia. La tetrarko konstruis templon tie, eble al Julia. Li mortis tie en 34 kaj estis entombigita. Herodaj moneroj estis trovitaj en Betsaida, inkluzive de unu de Pontio Pilato kaj diversaj de Filipo. Malgraŭ la pagana templo, ŝajnas ke la plejmulto de loĝantoj estis judoj pro trovitaj kalkstonaj vazoj.[10] Tamen, oni ankaŭ trovis porkajn osteojn, indikante ĉeesto de multaj paganoj.[11] La templo estis uzata ĉirkaŭe ĝis la fino de la Julia-Klaŭdia dinastio.[12]

La domoj de Betsaida havis pli dikajn murojn ol tiuj en Kafarnao kaj estis alie pli bone konstruitaj. Betsaida ŝajnis pli riĉa vilaĝo ol Kafarnao.

Betsaida kaj Jesuo[redakti | redakti fonton]

Betsaida estis la naskiĝloko de Simon Petro, Andreo kaj Filipo, apostoloj de Jesuo, laŭ la Evangelio laŭ Johano 1,44 kaj 12,21. De ili Simon kaj Andreo estis fiŝkaptistoj.

Laŭ la Evangelio de Marko (8,22-26), Jesuo plenumis la miraklon de la sanigo de blindulo. Maurice Casey skribis ke la sanigo estis kompleksa ago, kaj se la blindeco estis akirita, la sanigo estus natura.[13] Similaj agoj estis uzitaj de aliaj resanigistoj.

En alia ekstrakto, Mateo 11,21, Jesuo riproĉas Betsaidan, kun Ĥorazin, ĉar ĝi ne konvertiĝis malgraŭ ke ĝi spertus diversajn miraklojn.

Unua Juda-Romia Milito[redakti | redakti fonton]

Julias estis detruata dum la Unua Juda-Romia Milito. Josef ben-Matitjahu (Tito Flavio Jozefo) batalis tie kontraŭ la romaj solduloj de Herodo Agripa la 2-a kun siaj judaj ribeluloj.[14]

Post la milito[redakti | redakti fonton]

La Kohelet Rabba priskribis viziton de imperiestro Hadriano al Betsaida ĉirkaŭ 129 aŭ 130 a.K. (Tio estis mallonge antaŭ la milito de Bar-Koĥba pli sude.) Li manĝis fazanojn tie.[15] Ŝajne la urbo estis rekonstruita, almenaŭ parte.

Duone dum la 2-a jarcento terŝoviĝo kaŭzis la lagunojn forsekiĝi, probleme por la fiŝkaptado.[16] La lastaj arĥeologiaj trovaĵoj de la vilaĝo venis de la 4-a jarcento. Poste oni forgesis la lokon de Betsaida.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Je la dua de novembro 1217, dum la kvina krucmilito, okazis batalo inter la armeo de kruckavaliroj de reĝo Andreo la 2-a kaj la islamaj soldatoj de sultano Al-Adil la 1-a apud Betsaida, ĉe la Jordano. La trupoj de Andreo la 2-a venkis la armeanojn de Al-Adil la 1-a, kiuj retiriĝis al siaj urbetoj kaj fortresoj aliloke. Tiam Andreo malsukcese atakis tiujn fortifikaĵojn direkte, poste reironte al Hungario.[17]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arav, Rami, Bethsaida, 2000.
  • Arav, Rami, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006.
  • University of Nebraska - Ohama, Bethsaida excavations, 2007.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: hispanlingve: [1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. François Blanchetière, Enquête sur les racines juives du mouvement chrétien, Cerf,‎ 2001 (ISBN 978-2-204-06215-2), p. 222.
  2. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 151.
  3. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 145-148.
  4. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 151-153.
  5. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 154-158.
  6. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 159-160.
  7. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 151.
  8. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 160-161.
  9. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 161.
  10. Maurice Casey, Jesus of Nazareth, 165.
  11. Urban von Wahlde, "Archaeology and John's Gospel" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 537.
  12. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 165.
  13. Maurice Casey, Jesus of Nazareth, 270.
  14. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 148-149.
  15. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 149.
  16. Rami Arav, "Bethsaida" en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 151.
  17. Jonathan Howard, The Crusades: A History of One of the Most Epic Military Campaigns of All Time, 2011.