Ponardo
Etoso
Ponardo estas pinta, ambaŭflanke tranĉa, mallonga pikarmilo kun simetria preno, portata ĉe la zono aŭ laŭlonge de la kruro. Ĝi estas diferencigita de tranĉilo, kiu havas nur unu tranĉan flankon kaj estas pli maldika. Ĝi ankaŭ servas ĉefe por pikado, ne por tranĉado.
En la antikvo kaj mezepoko, oni ne diferencigis inter ponardo kaj glavo, nur ekde ĉirkaŭ 1300 en Eŭropo.
Armiloj
[redakti | redakti fonton]- kataro (ponardo), plata ponardo, kun triangula kversekco
- kukrio, mallonga kaj kurba tranĉilo, uzata de la gurkoj
- kriso, kun onda tranĉo, malaja ponardo
- sabro
- spado
- stileto