Salome Aleksandra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Salome Aleksandra (naskiĝis - mortis 67 a.K.) regis la landojn de la makabea dinastio inter ĉirkaŭe 76 kaj 67 a.K., post kiam ŝia edzo Aleksandro Janeo mortis. Ŝia regado estis precipe paca eksterlande, sed gravaj enlandaj konfliktoj okazis dume, kvankam ŝi ankaŭ preventis iun ajn militon en sia lando.

Atentinda estis la reverso en enlanda religia politiko. Salome Aleksandro subtenis la fariseojn, kiuj iom poste ekvenĝis kontraŭ iuj sadukeoj, kaŭzante aristokratan oponon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam Aleksandro Janeo mortis dum la sieĝo de Ragaba ĉirkaŭ 76 a.K., Salome Aleksandra ekregis. Laŭ kelkaj alineoj de Jozefo, Janeo, kiu persekutis la fariseojn, petis ŝin plaĉigi la fariseojn, enpovigante ilin.[1] Ial ajn Aleksandra certe favoris la fariseojn.

Ŝi instalis sian fariseeman filon Hirkanon la 2-a kiel ĉefsacerdoton kaj eble enpovigis la fariseojn en la juda konsilio de sacerdotoj kaj aristokratoj, la Gerousia.[1]

La fariseoj inicie ĉefe liberigis siajn samopiniantojn, sed poste komencis realigi venĝon kontraŭ kelkaj gravaj aristokratoj, potencaj subtenantoj de Aleksandro Janeo, anoj de la sadukeoj. Aliancanoj de la sadukeema filo de Salome Aleksandra, Aristobulo la 2-a, intervenis, preventante pli perforton.[1]

Iom antaŭ kiam Salome Aleksandra mortis, Aristobulo la 2-a okupis iujn gravajn fortresojn kaj fortikaĵojn kun la sadukeoj. Enlanda milito komencis tuj post ŝia morto, inter Hirkano kun la fariseoj kaj Aristobulo kun la sadukeoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Peter Schäfer, The History of the Jews in the Greco-Roman World, 2003, 76.