Apokrifaj evangelioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apokrifaj evangelioj estas religiaj tekstoj kies enhavoj koncernas Jesuon. La termino “apokrifo”, el la greka απόκρυφοs = "kaŝita", (kaŝenda, rezervita por malmultaj) estis elpensita de la kristanaj komunumoj kiuj rifuzis ilin legigi dum liturgiaĵoj pro enhavoj nekoincidantaj kun la apostola tradicio aŭ liverantaj supozitajn aŭ misterecajn sekretajn tradiciojn kaj ofte pseŭdoepigrafie atribuitaj. Per tiu esprimo “evangelioj apokrifaj”, do, estas indikaj libroj ne akceptitaj kiel kanonaj.

Kutime oni ilin dividas surbaze de la enhavo, genro kaj origina medio. Ĉar de kelkaj el ili estas posedataj nur kelkaj eroj, pli/malpli vastaj, la fakuloj ne akordas pri la nombrado. La sufiĉe kompreneblaj kaj integraj estas 14; multaj pli, estis tamen, tiuj kiuj lasis spurojn. Ĉi-sube estas listigataj ĉiuj.

Historieco[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la apokrifaj evangelioj ne estas akceptitaj de fakuloj kiel fidinda atestaĵoj de Jesuo “historia” [1], pro ilia malfrua sursceniĝo, el la duono de la 2-a jarcento, kaj ĉe iuj estas konsideritaj nur por rekonstrui la realan medion de la sekvaj jarcentoj post Jesuo[2].

Uzado[redakti | redakti fonton]

La uzado kaj disvastiĝo estis variaj:

  • apokrifaj evangelioj rilatantaj la infanaĝon, spite de ilia nekanonikeco, ĝuis grandan bonŝancon almenaŭ nivele de arto kaj literaturo: ekzemple, la lokigo de la naskiĝo de Jesuo en groto devenas el la Protoevangelio laŭ Jakobo, dum la ĉeesto de la azeno kaj bovo ĉe la kripo, asociitaj al kristnaskaj reprezentadoj antikvaj kaj modernaj, devenas el la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo;
  • gnostikaj evangelioj, malkaŝitaj kaj herezaj, neniam estis uzataj, se ne ene de gnostikaj rondoj.

El iuj tiaj rakontoj fariĝis persistaj atributoj en multaj artaj reprezentadoj de la vivo de Jesuo kaj de personuloj al li proksimaj, jam ĉeestaj en la kanonaj evangelioj. Pri tio ne ekscitigis obĵetojn ĝenerale en la eklezioj.

Kanonikeco[redakti | redakti fonton]

La kvar kriterioj necesigitaj de antikva kristana eklezio kaj poste eĉ de la Katolika Eklezio por konsideri tekston kanonika, do enmetinda inter la libroj de la Nova Testamento, kaj do inverse por establi kiuj devis restadi el la listo de evitendaj apokrifaĵoj, estis jenaj:

  • La sankta tradicio: laŭ kiu tradicio kaj kanonaj libroj (Vidu Dei Verbum II 8-10: "Sacra Traditio ergo et Sacra Scriptura arcte inter se connectuntur atque communicant") reciproke ligiĝas.
  • Apostola patreco: atribuebla al la instruo al la rekta skribo de la apostoloj aŭ de iliaj intimaj kunlaborantoj.
  • Liturgia uzado: tekstoj publike legitaj dum liturgiaj ritoj de la unuaj kristanaj komunumoj.
  • Ortodoksismo: tekstoj kiuj respektas la dogmajn kredverojn (Unueco kaj Triunueco de Dio, Jesuo Kristo vera Dio kaj vera homo...)

Evangelio de la infanaĝo[redakti | redakti fonton]

La evangelio de infanaĝo ilustras detalojn de la antaŭ-publika vivo de de Jesuo, precipe ties infanaĝon, alimaniere nekonatajn ĉar ignoritajn de la evangelioj kanonaj. Ili prezentas abunde senkiale miraklecan karakteron kiu foje enfluas en magiaj fabelecaĵoj, tute male al sobreco de la kvar kanonaj. Ilin karakterizas ankaŭ manko de kono pri hebreaj kutimoj kaj moroj, aŭ malprecizeco pri historio aŭ geografio, kio malpliigas la valoron de historia dokumento.

Neniu el tiu verkoj aperas en biblia manuskripto aŭ en antikvaj listoj de kanonaj tekstoj, konsideritaj inspirataj.

Apokrifaj evangelioj de infanaĝo
Titolo Atribuo pseŭdoepigrafa Lingvo Dato Enhavo Notoj
Protoevangelio laŭ Jakobo aŭ Evangelio de la Infanaĝo Jakobo apostolo kaj unua episkopo de Jerusalemo greka mezo de la dua jarcento mirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la templo de Jerusalemo; mirakla edziniĝo al Jozefo: naskiĝo de Jesuo ekzaltas la virgecon de Maria: prezentas gnostikecajn spurojn
Kodekso Arundel 404 (Liber de Infantia Salvatoris) - latina 4-a jarcento mirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la templo de Jerusalemo; mirakla edziniĝo al Jozefo: naskiĝo de Jesuo malfrua varianto de la Protoevangelio de Jakobo kun ebla matrico en la 6-a jarcento
Evangelio de Tomaso aŭ Evangelio de Pseŭdo-Tomaso Tomaso apostolo greka mezo de la 2-a jarcento diversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo ekde la aĝo de 5 jaroj ĝis tiu de 12 allasas aludaĵojn de gnostikismo
Evangelio de Pseŭdo-Mateo aŭ Matea Evangelio de infanaĝo Mateo apostolo kaj evangeliisto, tradukita de Hieronimo latina 8-a aŭ 9-a jarcentoj mirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la Jerusalema templo; eksterordinara edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egipto; diversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo aĝe de 5 ĝis 12 jaroj repriellaboraĵo de materialoj jam ĉeestaj en la protoevangelio de Jakobo kaj en la evangelio de la infanaĝo de Tomaso kun originala aldono koncerne la fuĝon al Egipto
Araba evangelio de infanaĝo Kajafas, ĉefsacerdoto araba kaj siria 8-a aŭ 9-a jarcento (?) naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egiptio; diversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo aĝe de 5 ĝis 12 jaroj. repliellaboraĵo. Aperas kelkaj elementoj tipaj de la popolaj fabloj
Armena evangelio de infanaĝo - armena fina redaktado de la 19-a jarcento sur antaŭa materialo mirakla naskiĝo de Maria; ties infanaĝo ĉe la jerusalema templo; ŝia edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egiptio, diversaj mirakloj plenumitaj de infano Jesuo ĝis la aĝo de 12 jaroj repriellaboraĵo de materialo jam ĉeesta en la protoevangelio de Jakobo, en la evangelio de infanaĝo de Tomaso kaj en la araba evangelio de infanaĝo. En ĝi troviĝas spuroj de monofizitismo
Libro de la naskiĝo de Maria tradukita de Hieronimo latina 8-a aŭ 9-a jarcentoj mirakla naskiĝo de Maria, patrino de Jesuo; ŝia infanaĝo en la jerusalema templo; ŝia mirakla edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuo resuma repriellaboraĵo de la unuaj 11 ĉ. de la evangelio de Pseŭdo-Mateo
Historio de Jozefo lignaĵisto - kopta kaj araba 5-a aŭ 6-a jarcentoj (?) Geedziĝo de Maria kaj Jozefo; naskiĝo de Jesuo; detala priskribo pri la morto de Jozefo la unua parto estas repriellaboraĵo de materialoj jam ĉeestaj en la protoevangelio de Jakobo kaj en la evangelio de Tomaso; la dua parto, originala, temas pri la morto de Jozefo

Judkristanaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

La 3 evangelioj diritaj jud-kristanaj, legitaj inter kristanoj de unuaj jarcentoj ligitaj al la juda religia tradicio, bedaŭrinde perdiĝis. Onin atingis nur spuroj pri ili per senperaj kaj okazaj atestaĵoj transdonitaj de iuj Patroj de la Eklezio. Verŝajne temis pri tri malsamaj redaktaĵoj de la unika teksto de la Evangelio laŭ Mateo

Jud-kristanaj evangelioj
Titolo Aŭtoro Lingvo Dato Enhavo Notoj
Evangelio de Ebionitoj Ebionitoj aramea? 2-a jarcento eble varia formo de la evangelio laŭ Mateo senigita de la komenca parto (virga naskiĝo de Jesuo) perdiĝinta, menciita nur de aludoj de la ekleziaj patroj
Evangelio de nazoreoj (aŭ Nazarenoj aŭ Nazoreoj) Nazarenoj (jud-kristanoj) eble aramea 2-a jarcento eble varianto de la evangelio laŭ Mateo, senigita de la komenca parto koncernanta la virgecan naskiĝon de Jesuo perdiĝinta, notita nur ĉe kelkaj Ekleziaj patroj
Evangelio de la judoj jud-kristanoj de Egiptio eble aramea 2-a jarcento varianto de formo spuranta la evangelion laŭ Mateo, senigitan je la parto parolanta pri la virga koncipo de la Maria perdiĝinta kaj konita nur per aludoj de ekleziaj patroj

Gnostikaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

La malsampensaj gnostikaj rondoj de la unuaj jarcentoj de kristanismo (2-a kaj 3-a) produktis diversajn tekstojn rilatajn al la vivo kaj publika instruo de Jesuo. Pro ilia antikva datado kaj aŭtoritatecaj aŭtoroj, la kristana eklezio, eĉ antikva, ĉiam konsideris kanonaj kaj inspiritaj la konitajn 4: nome (Mateo, Marko, Luko, Johano) . Du estas apartaj motivoj kiuj devigas repuŝi la supozitan historiecon de la informoj entenataj en la evangeliecaj dokumentoj de la gnostikuloj:.

  • malfrua epoko. La plej antikvaj aperis en dua duono de la 2-a jarcento, kiam la rektaj atestantoj de la vivo kaj predikado de Jesuo estis jam de longe forpasintaj. Male, la kanonaj evangelioj aperis en la dua duono de la 1-a jarcento kiam la atesto de la disĉiploj kaj eble la evangeliistoj mem pluvivis.
  • naturo esotera (“sekreta”) de iuj revelacioj kontraŭaj al la doktrino ricevita de la unuaj atestantoj.
Gnostikaj evangelioj
Titolo Atribuo Lingvo Dato Enhavo Notoj
Apokrifo de JohanoLibro de Johano evangeliistoSekreta libro de JohanoSekreta Revelacio de Johano Johano evangeliisto, apostolo kopta ĉirkaŭ la jaro 185 sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al la apostolo Johano, priskribanta la kreon, falon, elaĉeton de la homaro. Elementoj gnostikaj: tri tipoj de homoj (teraj, psikaj, spiritaj); kreo plenumita de Demiurgo; 7 eonoj; dikotomio de lumo/mallumo; dieco enkaptita en la mortema homo gnostika. Citita de Ireneo, opiniata perdita, ĝi malkovriĝis laŭ tri malsamaj redaktaĵoj inter Kodeksoj de Nag Hammâdi, restaĵo de Pakomia monaĥejo
Dialogo de la SavintoDialogo de la Elaĉetinto - kopta 2-a jarcento dialogo inter Jesuo kaj iuj disĉiploj en kiu Jesuo eksponas la gnostikan kosmologion kun kelka spuro de kontraŭvirismo. gnostika. Opiniata perdita kaj, male, retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi
Sektreta libro de JakoboApokrifo de Jakobo Jakobo la pli aĝa apostolo kopta 2-a jarcento sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al Jakobo gnostika. Perdita sed retrovita en Nag Hammâdi
Libro de Tomaso (la Batalanto aŭ Atleto) Tomaso, apostolo kopta unua duono de la 3-a jarcento sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al Tomaso apostolo gnostika. Opiniata perdita sed retrovita en Nag Hammâdi
Pistis SophiaLibro de la Savinto 'ni' disĉiploj kopta 2-a aŭ tri jarcento sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al la disĉiploj kaj ekzaltado de la rolo de la Maria Magdalena, enkarniĝo de Sophia gnostika. Perdita sed retrovita en Nag Hammâdi
Evangelio de Apelle Apelle - mezo de la 2-a jarcento - citita de la ekleziaj patroj, eble identigebla kun la verko Vortoj de Apelle de gnostika Apelle de la 2-a Jarcento
Evangelio de Bardesano Bardesano kopta 2-a jarcento Gnostika enhavo Perdita, sed citita de iuj ekleziaj patroj. Eble identigebla kun la kanona Johano (integra aŭ modifita, aŭ kun la Diatessaron de Taciano el Asirio
Evangelio de Bazilido Bazilido greka 2-a jarcento gnostika perdita, menciita en patristikaj citaĵoj
Evangelio de EgiptojSankta libro de la granda nevidebla Spirito - kopta 3-a aŭ 4-a jarcento Jesuo enkarniĝo de Set por liberigi la diajn animojn el la enkaptejo de la karno gnostika. Trovita en Nag Hammâdi
Greka evangelio de Egiptoj - greka duono de la 2-a jarcento en Egipto dialogo de resurektinta Jesuo kun la disĉiplino Salomeo (disĉiplino de Jesuo. Seksa asketismo de Enkratitoj gnostika. Perdita sed menciita en citaĵoj de ekleziaj patroj
Evangelio laŭ Evo - - 2-a aŭ 3-a jarcento (?) Evo provis akiri la scion, do la savon, per la manĝo de la frukto de la arbo de la sciado por la bono kaj malbono. Ekzaltado de la Interrompita koito kaj englitado de spermo kiel religia ago gnostika. Perdita sed konigita per la citaĵoj de la ekleziaj patroj, eble ĝi koincidas kun la Evangelio de la perfekteco
Evangelio laŭ Filipo Filipo apostolo kopta, eble greka prototeksto perdita mezo de 2-a jarcento Diversaj diroj de Jesuo, multaj pri la sakramentoj; Jesuo Kristo kaj Maria Magdalena, geedezoj, sed spiritesence: ili estas respektive enkarniĝo de eonoj kvazaŭ emanadoj de Dio. Kristo kaj Sophia generis ekde la eterneco ĉiujn anĝelojn. gnostika. Perdita, sed retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi
Evangelio laŭ Judaso Iskarioto [1] pubblicazioni Judaso Iskarioto, apostolo perfidinta kopta, eble prototeksto perdita mezo de la 2-a jarcento, eble de 180 ĉirkaŭ Jesuo mem ordonis al Judaso lin perfidi. Priskribas la gnostikan kosmologion gnostika. Perdita, citita de la ekleziaj patroj kaj retrovita ĉe al-Minya (Egipto) en 1978
Evangelio laŭ MariaEvangelio de Maria Magdalena - kopta, eble el greka prototeksto perdita mezo de la 2-a jarcento ekzaltas la rolon de Maria Magdalena gnostika. Perdita, citita de la ekleziaj patroj, greklingve kaj koptlingve kaj fragmente retrovita
Evangelio laŭ MatiasoTradukaĵoj de Matiaso Matiaso, apostolo anstatuanto de Judaso Iskarioto greka duono de la 2-a jarcento sekreta revelacio de Jesuo al la apostolo Matiaso gnostika, uzata de Bazilido (2-a jarcento). Perdita, sed citita de la ekleziaj patroj
Evangelio de la Perfekteco - - - - gnostika. Perdita, sed citita, eble identa al evangelio laŭ Evo
Evangelio de la kvar Ĉielaj Regnoj - - - - gnostika. Perdita sed citita de la ekleziaj patroj
Evangelio de la SavintoEvangelio de Berlino - kopta, el greka prototeksto perdita 2-a aŭ 3-a jarcentoj dialogo inter la Savinto (Jesuo) kaj liaj disĉiploj gnostika. Konservita en la fragmenta papiruso Berolinensis 22220 datebla je la 4-a jarcento, esplorita ekde 1999
Saĝo de Jesuo Kristo aŭ Sofia de Jesuo Kristo - kopta 2-a aŭ 3-a jarcento dialogo inter Jesuo kaj kelkaj liaj disĉiploj gnostika. Perdita, retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi
Evangelio de Tomaso, aŭ evangelio de Didimo Tomaso aŭ Kvina evangelio Tomaso, apostolo kopta. Eble el greka perdita prototeksto 2-a jarcento kolekto de diroj de Jesuo, eble similaj al Loghia (Diroj de la Sinjoro) Perdita, retrovita en Nag Hammâdi
Evangelio de Vero - kopta, el greka prototeksto, perdita mezo de la 2-a jarcento disertacio pri iuj esencaj punktoj de gnostikismo gnostika. Perdita, citita de ekleziaj patroj (Ireneo ĝin atribuas Valenteno), retrovita en Nag Hammâdi

Evagelio de la Pasiono[redakti | redakti fonton]

Apokrifaj evangelioj de la pasiono
Titolo Pseŭdepigrafa atribuo Lingvo Dato Enhavo Notoj
Evangelio laŭ Gamalielo Gamalielo, estimata hebrea majstro kopta, eble repriellaboraĵo de antaŭa greka teksto 4-a jarcento priskribas eventojn de la Pasko okazintajn depost la resurekto de Jesuo kaj laŭdegas la figurojn de Pilato kaj ties edzino Klaŭdia Prokula originas la “scion” pri “kristaniĝo de Pilato kaj ties edzino, konsideritaj “sanktuloj” en la kopta kaj ortodoksa eklezioj
Evangelio laŭ Nikodemo Nikodemo, disĉiplo de Jesuo greka 2-a jarcento rakontas la pasionon de Jesuo senkulpigante Pilaton -
Evangelio laŭ Petro Petro, apostolo greka mezo de la 2-a jarcento priskribas la pasionon de Jesuo senkulpigante Pilaton perdita, citita de la ekleziaj patroj, grandfragmente retrovita (1887) en Akhmim (Egiptio)
Deklaro de Jozefo el Arimateo Jozefo de Arimateo, disĉiplo de Jesuo greka antaŭ la 12-a jarcento priskribas la pasionon de Jesuo haltante sur la du “rabistoj” Dema kaj Gesta -

Kromaj gnostikaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

Kromaj apokrifaj evangeliaĵoj
Titolo peŭdoepigrafa atribuo Lingvo Dato Enhavo Notoj
Interrogatio Johannis aŭ sekreta vespermanĝo aŭ libro de Johano evangeliisto Johano, apostolo kaj evangeliisto latina 12-a jarcento aŭ tuj antaŭe sekreta revelacio de Jesuo al Johano dum la lasta vespermanĝo devenante el la mezepoka dualisma herezo bulgara de Bogomiloj, afina al la okcidenta Katara
Evangelio de Barnabaso Barnabaso, apostolo hispana 24-a jarcento priskribas Jesuon kiel simplan homon (ne Dion) antaŭveninton de Mohamedo islama origino. Laŭ islamaj fakuloj ĝi reprenas antaŭan apostolan tekston
Evangelio laŭ Bartolomeo aŭ Problemaro de Bartolomeo Bartolomeo, apostolo greka kun latinaj, antikvslavaj kaj koptaj aldonoj 3-a aŭ 4-a aŭ 5-a jarcentoj (?) 5 heterogenaj sekcioj: 1. Resurektinta Jesuo rakontas al Bartolomeo sian aliron al la inferaj lokoj; 2. La virgulino Maria rakontas al Bartolomeo la anoncon; 3. Jesuo vidigas al apostoloj la abismon (inferon); 4. Jesuo enscenigas la diablon Belialo, instigas por ke Bartolomeo enketu ĉe la diablo pri diversaj problemoj; 5. Bartolomeo petas al Jesuo klarigojn rilate la “pekon kontraŭ la Sankta Spirito -
Evangelio laŭ Judaso Tadeo Judaso Tadeo, apostolo greka 2-a jarcento - Perdita, retrovita en 1997 ĉe Tel-al-Faron (Egiptio)

Fragmentoj de evangeliaj apokrifaĵoj[redakti | redakti fonton]

La arkeologiaj trovitaĵoj de la 20-a jarcento allumigis iun papirusajn aŭ pergamenecajn fragmentojn de evangelia enhavo nerekondukeblaj al iu ajn apokrifa aŭ kanona evangelio. Pro la mallongeco de la tekstoj kaj la difektiĝo de surskriba materialo, la datado estas aparte malfacila kaj per la profito de la filologiaj metodoj kaj per la normalaj pordatadaj arkeologiaj metodoj (14karbono, ekzemple). Ĉi sube, do estas indikataj nur la datoj plej samopiniataj, kiuj ĉe fakuloj suferas osciladojn.

Krome rezultas neeble determini ĉu temis pri kolekto de materialo poste kunfluita en la kanonajn evangeliojn (ekzemple, Q-Evangelio (=fonto Q) aŭ pri eroj de apokrifaj evangelioj konataj sed perditaj, aŭ restaĵoj de evangelioj tute nekonataj.

Papirusaj kaj pergamenaj fragmentoj
Titolo Lingvo Dato Malkovro Enhavo Notoj
Papirusoj de Osiniĥo 840 kaj 1224 greka 2-a jarcento Osiriĥo (Egiptio), la decembro 1905 45 linioj aversaj/versaj surpergamenaj. Ĝi raportas pri disputo de Savinto kun farisea ĉefsacerdoto nome Levi kiu lin akuzis pri aliro al templo sen la devigaj ritaj sinlavadoj. Jesuo respondas ke mem kaj liaj disĉiplioj estas jam lavitaj per la vivaj akvoj de la Patro. mikroskopa skribo kaj tromalgranda formato supozigas ke ĝi estis ero de mikra libreto ĉekola portebla kiel amuleto aŭ devotilo.
Papiruso Egerton 2 greka 50-100 Egiptio 1934 5 fragmentoj aversaj/versaj kun 4 perikopoj (frazoj kun sekvo de pensoj koheraj kaj formantaj unuon): 1. Disputo inter Jesuo kaj porleĝaj homoj kiuj senefike provas lin ŝtonigi; 2. sanigo de leprulo; 3. Disputo pri laŭleĝeco de la impostoj; 4. Miraklo (neprecizigita) ĉeborde de rivero Jordano montras ligojn kun paralelaj eroj de la Evangelio laŭ Johano
Papiruso Fayyum greka 3-a jarcento Fayyum (Egiptio) 1886 eta fragmento de dialogo de Jesuo kun la apostoloj dum la lasta vespermanĝo mallongigita redakto de Marko 14, 26-30 kaj Mateo 26, 30-34
Papiruso de Berlino greka 6-a jarcento 1923 2 fragmentoj de dialogo de Jesuo kaj Natanaelo Joh 1, 49

Apokrifaj evangelioj perditaj aŭ anomimaj[redakti | redakti fonton]

Apokrifaj evangelioj perditaj aŭ anonimaj
Titolo Atribuo Lingvo Dato Enhavo Notoj
Predikaĵo de Petro aŭ Anonco (Kerigmo) de Petro Sankta Petro, apostolo greka 2-a jarcento apologiaj temoj pri kristanismo perdita sed aludita de ekleziaj patroj
Evangelio laŭ Andreo Sankta Andreo, apostolo - - - citita, eble koincidas kun la apokrifa Agoj de Andreo
Evangelio laŭ Kerinto Kerinto greka komence de la 2-a jarcento ebionita-gnostika perdita, sed citita. Eble temas pri repriellaboraĵo de la Evangelio laŭ Mateo aŭ de Evangelio laŭ Johano
Evangelio de la Dekdu (apostoloj) - - 2-a jarcento - perdita, citita de ekleziaj patroj, eble koincidas kun la perdita Evangelio de Ebionitoj
Evangelio laŭ Mani Mani (gnostikismo), hereza persa 3-a jarcento - perdita, fragmente retrovita kaj citita
Evangelio laŭ Markiono Markiono - 2-a jarcento hereza perdita, citita, eble ellaboraĵo de la Evangelio laŭ Luko
Sekreta evangelio laŭ Marko evangeliisto Marko, evangeliisto greka ĉu 2-a jarcento? (aŭ falsaĵo de la 20-a?) du framentaj pasaĵoj, restintaj, priskribas la resurekton de junulo intervene de Jesuo kaj kroma mallonga pasaĵo koncernas Salomeon disĉiplinon de Jesuo. Tiuj pasaĵoj ne troviĝas en la kanona de Marko Perdita, citita en manuskripto de la 18-a jarcento (nun mistere perdita kaj do ne plu alirebla) kiu reportus leteron atribuitan al Klemento de Aleksandrio (ĉirkaŭ 150-215), retrovita en 1958 en la monaĥejo de Mar Saba en Betlehemo kaj studita de la prieklezia historiisto Morton Smith. Eble gnostika ampleksigo de la Evangelio laŭ Marko; laŭ aliaj fakuloj temas pri falsaĵo.
Evangelio de Sepdekaj disĉiploj de Jesuo - - - - Perdita kaj konita per patristikaj citaĵoj, eble koincidas kun la Evangelio de Mani

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Moraldi, op. cit., p. 31: pri la apokrifaj, la historia rekta fonteco (nome pri Jesuo kaj la Eklezio de la originoj) estas, ĝeneralkonsidere, ege senkonsista, kaj ofte preskaŭ nula”
  2. Vidu Moraldi, op. cit., p. 31: la apokrifaj “permesas rektan kontakton kun la sentoj, animaj kondiĉoj, reagoj, anksioj, idealoj de multegaj kristanoj de Oriento kaj Okcidento; ili rivelas la inklinojn, fluojn de ideoj moralaj kaj religiaj de multaj regionaj eklezioj, aŭ de iliaj vastaj tavoloj kompletigante, foje korektante, ion kio jam nin atingis tra aliaj vojoj”

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marcello Craveri. I vangeli apocrifi. Milano, Einaudi [1969], 2005. ISBN 978-88-06-17914-4
  • Luigi Moraldi, Apocrifi del Nuovo Testamento, Piemme, 1999.
  • Antonio Pinero, Gesù nei vangeli apocrifi, Bologna, EDB, 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]