Markiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Markiono aŭ Marĉiono, (greke: Μαρκίων; Sinopo, 85 ĉ. – Romo, 160) estis episkopo kaj antikvgreka teologo, fondinto de la kristana doktrino kiu prenas lian nomon, nome Markionismo, konsiderita hereza ĉe la tiama Katolika Eklezio. La hipotezo ke la unua redaktinto de la kanono de la Nova Testamento estis Markiono nune esta ne onie akceptita[1], disvolvigita de Adolf von Harnack[1],estas ankoraŭ objekri diskutata inter la esploristoj.[2]

Markiono el Sinopo.

Liaj instruaĵoj estis gravaj en la Kristanismo de la 2-a jarcento kaj daŭrigis tiaj estis ankaŭ en la estontaj jarcentoj kaj estis perceptitaj kiel serioza minaco ĉe la Patroj de la Eklezio, aparte ĉe la Eklezio de Romo, kiu poste elmerĝis venkinta en la lukto kontraŭ aliaj kristanaj pensfluoj de la unuaj jarcentoj ricevante fine konfirmon en la Unua Koncilio de Niceo (325).

Malgraŭ ofta lia inkluziviĝo en pensfluo de gnostikismo, Markiono konsentis kun la doktrino de Paŭlo el Tarsio, kiu substrekis kiel la savo ne estas akirebla nur pere de la obeo al la Juda tradicia leĝo, kio, krome, lin kuntrenis al ekstremaj sekvoj: laŭ li, ekzistis du Dioj, la Dio de la Judoj, aŭtoro de la Leĝo kaj de la Malnova Testamento, kaj la Dio, Patro de Jesuo Kristo, kiu sendis sian filon por savi la homojn; nur la dua estis la Dio adorinda kaj donanta la savon.

Subtenante siajn doktrinojn, Markiono, laŭ komuna opinio, kolektis la unuan konatan kristanan kanonon, kiu entenis dek el la Epistoloj de Paŭlo kaj Evangelion (eble la Evangelio laŭ Luko elpurigita el kelkaj eroj), diritan, poste,Evangelio de Markion.[3] Sed samtempe li reĵetis tutan la judan Biblion, ĝin konsiderante inspirita de dio malsupera.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La vivo de Markiono estas konata ekskluzive pere de atestoj de liaj kontraŭuloj, kiuj tamen foje plenumas konfuzon pri la datoj lin koncernanataj.

Markiono vivis en Sinopo de Ponto, urbo de la orienta marbordo de la Nigra maro. Tertuliano opiniigis ke li estus rigisto[4]. Laŭ alaj fontoj, Markiono estis filo de la episkopo de Sinopo, kiu lin forpelis el la loka Eklezio, kaj kiu delogis knabinon.[5] Diversaj modernaj studuloj dubas pri la porpelo kaj interpretas la delogon figursence, en kiu la knabino virga reprezentas la Eklezion de le vere perfortita.[6]

Kiuj ajn estus la motivoj, li certmomente de sia vivo, fortigita per leteroj de la kuncivitanoj, ekvojaĝis en la direkto de Malgrand-Azio (Anatolio) kie agadis kiel evangelizanto. Ireneo de Liono asertas ke Markiono disvastigis la ideojn de Cerdono, konita dumvojaĝe, kiu eble estas nur disĉiplo de Markiono mem.[7]

Markiono vizitis Romon, kie floris unu el la plej grandaj kristanaj komunumoj, al kiun li omaĝis per grava donaco (200.000 sestercoj, egala al duono de la enspezo necesa por membriĝi en la Kavalira Ordeno kaj fariĝis respektata membro de la kristana tiu komunumo. Laŭ Tertuliano, li ĉi tie ekprezentis sian ideon laŭ kiu la kristana Evangelio estis tiom nova kompare kun la juda Biblio ke ĝi povas kaj devas ignorigi la unuan; sed lia propono renkontis ege kritikan ricevon. Pro tio li estis devigita forlasi la roman eklezion. Ne nur li forlasis la komunumon sed el ĝi li estis forigita por ĉiam: el tiu decido oni deduktas ke Markiono estis ververe episkopo konsekrita ĉar por laiko ne ekzistis tiu puno. Laŭ Tertuliano, tiam la roma eklezio redonis la monan sumon donitan dekomence. Tamen historiistoj dubas pri aprataĵoj de la dono kaj redono. Tiu rompo kun la Roma Eklezio okazis en aŭtuno de 144: pro tio la markionanoj kalkulis en 115 jaroj kaj 6 monatoj la tempon trakuritan inter la naskiĝo de Kristo kaj la naskiĝo de ilia eklezio.

Ireneo sciigas (Adv. Haeres., III, III) pri renkonto (la loko restas necerta, inter Markiono kaj Polikarpo el Smirno. Al la Markiona demando: “Ĉu vi min rekonas?”, Polikarpo respondus: "Mi rekonas en vi la unuenaskito de Satano". Tiu renkonto okazis eble en 154. Ĉe tiu epoko la herezaj ideoj de Markiono estis jam vaste disvastigitaj, laŭ la unua Apologio de Justino martiro.

La eklezio de markionanoj, de li fondita, supertravivis ĝis la fino de la 6-a jarcento, precipe en la orientaj zonoj de la Romia Imperio. Ĝia epigono plej fama estis Apelo. La Teodosiaj dekretoj ŝajne ne lasis markojn en tiu eklezio.

Se tiu eklezio havis meriton, tiu konsistas en la stimulado por la formigo de la kanono de la Nova Testamento.

Markiona doktrino[redakti | redakti fonton]

Instruo de Markiono.

Markiono ne prezentis specifajn spekulativaĵojn pri kosmogonioj. la markiona teologio (kies ni ne posedas originalan dokumentojn sed kiun ni povas rekonstrui pere de raportaĵoj de la herezologoj) plenumiĝas en la antitezo inter la Antikva kaj Nova Testamentoj kvazaŭ en iu speco de duteismo nesimetria. Tiu dualisma sistemo eble estis ĉerpita de Cerdono, siria gnostikulo kiu tiuepoke predikadis en Romo, sed Markiono ne povas esti konsiderita gnostika ĉar, laŭ li, la savo ne devenas de la gnozo, sed de la Dia Graco. Li celis kristanismon puran kaj ne korupte miksitan kun Judismo. Kristanismo, por Markiomo, estis pura kaj simpla interligo, sen antaŭaĵoj.

La problemo pri la origino de la malbono aŭ esenco de Dio al li interesis malmulte, sed la Malnova Testamento kun siaj krudeco kaj dia nepacigebleco, estis nekonsentebla: pro tio ĝi devis esti formetita. La interpreto tute laŭlitera de la biblia kosmogonio kaj de la Sankta Historio puŝis Markionon opinii ke la «maljusta Dio» de la Malnova Testamento ne povis identiĝi kun la Dio, Patro bona kaj mizerikorda, amanto de siaj kreitaĵoj pri kiuj parolas la Evangelio. Laŭ li, la Dio de la Biblio estas la Dio de la Leĝo de la rebata puno, kapabla frapi la pekulon en ties posteularo ĝis la kvara generacio.[8]

La metafizika rilato inter tiuj du Dioj, tamen, kreis kelkajn problemojn por Markiono, kiu, ne estante gnostika, nenion sciis pri diaj emanadoj, eonoj, sizigio, eterne oponaj principoj de la bono kaj malbono. Markiono, krome, devis ankaŭ zorgi pri tiuj pasaĵo de la Nova Testamento kiuj sin bazis sur la Malnova Testamento. Pro li eliminis librojn kaj erojn de tekstoj ne akordigeblaj kun tiuj vidpunktoj. Fine rezultis Eklezio tute novtestamenta, plej eble simila al tiu katolika, inteksita de lia profunda puritanismo, pri kiu Justino martiro diris:Per la helpo de la demono Markiono dissemis en ĉiu lando la blasfemon kaj la rifuzon de Dio kiel kreinto de la mond, ĉar li anstataŭi Dion per la Demiurgo.

Ne klaras ĉu Markiono allasis aŭ ne la dogmon de la Triunuo: Jesuo por li estas vere Difilo kaj simple Dio (kio montras ke en la eklezio de tiu tempo la dieco de jesuo estis centra punkto). Sed li ne parolas pri la Sankta Spirito, spite de sia prefero por la bibliaj triecaj simboloj.

La etiko de Markiono estis tre severa: ĝi altrudis rigoran abstinon el la viandoj, la malpermeson aliri geedziĝon kaj konstantan pretecon al martiriĝo. La novaj adeptoj, se jam edzoj aŭ edzinoj, devis tuj dissolvi geedziĝon kaj forlasi la partneron. Markiono baptis nur tiujn ne vivantajn en geedziĝo: virgulinoj, vidvinoj, fraŭloj kaj eŭnukoj (Tert., Adv. Marc., I, XXIX); la lajoj restadis en katekumena stato.

Laŭ Epifanio, ili fastis sabate, ĝuste por oponi al la juda Dio kiu ordonis festi la sabaton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De Markiono konserviĝas nur informoj pri liaj ideoj, ne pri liaj verkoj. Lia nomo evidentige aperas en la formiĝo de la Apostola Kredo kaj en la formiĝo de la Kanono de la Nova Testamento. Hodiaŭ kompetentuloj opiniigas ke la aludita kredo estis aŭtonome kreita de la Roma Eklezio ĝuste en opono al la doktrinoj de Markionismo. (vidu F. Kattenbusch, Das Apost. Symbol., Leipzig, 1900; A.C. McGiffert, "Il Credo dell'Apostolo", New York, 1902).

Markiona Antitezo[redakti | redakti fonton]

Temas pri la opono imagita de Markiono, laŭ kiu la Dio biblia ne povas esti la Dio de Jesuo: tiu predikis Dion de mizerikordo dum la biblia Dio kondutas rigide kaj kruele. Markiono ne sin servis de la metodo alegoria aŭ metafora por interpreti la Biblion, kaj des malpli de tiu laŭ kiu Dio riveliĝas al homo uzante la homan lingvaĵon kiu, ekzemple, por diri ke Dio estas potenca diras ke li posedas grandan anĝelan armeon kaj ktp. Plimalfrue iom post iom en la Eklezio trovos spacon la principo, laŭ kiu la Biblio havas, en ĉiuj siaj partoj, du aŭtorojn, Dio kaj la homo, kiu lasis en ĝi siajn spurojn.

Markiona kanono[redakti | redakti fonton]

Markiono akceptas la Evangelion laŭ Luko, kun sekvaj, tamen, lakunoj:

  1. Mankas la tuta ĉapitro 1: la prefaco kiu ekplicite komprenigas ke temas pri la naskiĝo de Johano la Baptisto, la Anunciacio kun la Magnifikato en kiu estas dirate ke Dio helpis Izraelon kiel promesite al niaj patroj... kaj la la Benedictus en kiu estas dirate Sinjoro Dio de Izraelo;
  2. Mankas la tuta ĉapitro 2: la naskiĝo kaj infanaĝo de jesuo;
  3. De la 3 ĉapitro mankas la invito al la vivrevizio fare de la Baptisto kaj la genealogio de Jesuo;
  4. Mankas tie kaj tie diversaj frazoj referencantaj al Izraelo kaj al la Malnova Testamento;
  5. Maknas prekaŭ tuta la lasta ĉapitro kaj aparte la rakontoj pri la Aperoj de la Resirektinto.

Kiel videblas temas pri tekstoj kiuj ligas Jesuon al la judaj tradicio kaj historio kaj kiuj allasas politikan sencon al lia agado.

Li akceptas ankaŭ Epistolojn de Paŭlo, kiujn ili nomas Apostolikon,[9]. Tamen inter ili mankas la paŝtistaj epistoloj (Timoteo 1 kaj 2, Tito kaj Hebreoj). La akceptitaj estas:

  1. tiuj al la Korintanoj (1 kaj 2), al la Tesalonikanoj (1 kaj 2), al Koloseanoj, al Filipianoj kaj al Filemono;
  2. en tiu al la Galatoj mankas la mencio pri la renkonto de Paŭlo kun Petro kaj eroj rilataj al la mosea leĝo;
  3. en tiu “al la Romanoj” mankas la ĉapitroj 1, 9, 10 11, kaj 15;
  4. la akceptita letero al la Laodikanoj estas eble tiu al la Efesanoj;

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni scis ke la malmultaj Tekstoj taksataj kanonaj de Markiono estis provizitaj ankaŭ per la rekono de la ortodoksaj komunumoj (Vidu: Enrico Riparelli, Il volto del Cristo dualista: da Marcione ai catari, pag. 24, Peter Lang, 2008).
  2. Giovanni Magnani, Cristologia storica, p.145 , 2002, Pontificia università Gregoriana.
  3. Eŭsebio, Prieklezia historio; pri la identigo de la Evangelio de Markiono kun tiu de laŭ Luko oni vidu David Salter Williams, "Reconsidering Marcion's Gospel", Journal of Biblical Literature 108 (1989), p.477-96.
  4. Tio eksplikus kiel li povis vojaĝi kaj disponi pri mono donacota al la roma eklezio, Vidu sekve.
  5. Epifanio el Salamis, Panarion adversus omnes haereres, XLII, II
  6. Ehrman; Tyson, p. 26.
  7. Se Ireneo de Liono informas ke Markiono disvastigis la ideojn de Cerdono, Tertuliano, male, allasas informon laŭ kiu estis Cerdono kiu donis formon al la teorioj de Markiono. (en Bibliografio: Tyson, p. 26
  8. Biblia esprimo de Nombroj 14, 18 [1].
  9. Tio laŭ informoj de Tertuliano substance konfermitaj de Epifanio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Justino martiro Unua apologio online
  • Ireneo de Liono Adversus haereses online
  • Tertuliano Adversus Marcionem []
  • Pseŭdo-Tertuliano (Komodiano) Istruzioni di Commodiano, angle []
  • Pseŭdo-Tertuliano (Viktorino Afrika) Ad Justinum Manicheaum contro duo principia manicheorum
  • Adamantio Dialogoj
  • Hipolito el Romo Refuto de ĉiuj herezoj
  • Epifanio el Salamis Panarion adversus omnes haereres
  • Efrem Siria Saint Ephraim's Prose Refutations of Mani, Marcion, and Bardaisan, ed. and trans. C. W. Mitchell (London,Text and Translation
  • Yeznik di Koghb Refutation of the sects, Trad ed Ed. Thomas Samuelian.(1986)
  • Arendzen, John. Marcionite The Catholic Encyclopedia. Vol. 9. New York: Robert Appleton Company, 1910. online.
  • Adolf von Harnack, Marcion: Das Evangelium vom fremden Gott. Eine Monographie zur Geschichte der Grundlegung der katholischen Kirche (TU 45), Leipzig 1921, 1924, ristampa Darmstadt 1960 e 1985. Traduzione italiana: Marcione. Il Vangelo del Dio straniero, a cura di F. Dal Bo, Marietti, 2007, ISBN 8821194434
  • M.J. Lagrange Saint Paul ou Marcion RB 41 (1940) pp. 5–30;
  • E.C. Blackmann, Marcion and his Influence, Londra 1948;
  • J. Knox,Marcion and the New Testament: An Essay on the Early History of the Canon, Chicago 1942
  • H. Langerbeck, Zur Auseinandersetzung von Theologie und Gemeindeglauben in der r?mischen Gemeinde in den Jahren 135-165, in Id., Aufs?tze zur Gnosis, Goettingen 1967, pp. 167–179;
  • U. Bianchi, Marcion: Theologien biblique ou docteur gnostique?VC XXI (1970) pp. 41–49;
  • E. Norelli La funzione di Paolo nel pensiero di Marcione RBIt 34 (1986) pp. 543–597. G. Ory, Marcion, Parigi 1980;
  • R.J. Hoffmann, Marcion: On the Restitution of Christianity. An essay on the development of radical Paulinist theology in the second century, Chico, California 1984;
  • Bart Ehrman, I Cristianesimi perduti, Carocci editore, 2003
  • J.Tyson, Marcion and Luke-Acts: A Defining Struggle, University of South Carolina Press, 2006, ISBN 978-1-57003-650-7. Tyson, Joseph, Marcion consultazione parziale
  • S.Moll The arch-heretic Marcion Mohr Siebek Tubingen, 2010

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]