Epifanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Epifanio (el la greka epiphainein "montriĝi") en la Helenisma mondo estis la "apero" de la "nova Dio", nome la surtroniĝo, la manifestiĝo, de nova reĝo. Antioĥo la 4-a eĉ oficiale alprenis la titolon "Epifanes" (Dio manifestiĝinta).

Por substreki, ke ĉiuj ĉi-mondaj reĝoj kaj Dioj ne estas la veraj, kristanismo ekuzis la vorton epifanio por la manieroj, laŭ kiuj Jesuo sin montris. En kristana senco temas jen pri la naskiĝo de Jesuo aŭ, ĉe ortodoksaj kristanoj pri la manifestiĝo de Dio en la bapto de Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata Teofanio Θεοφάνια).

Sekve, Epifanio estas la eklezia festo ankaŭ por kunmemori la alvenon de l' magoj aŭ la Saĝuloj por viziti la bebon Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata "Festotago de Reĝoj") aŭ por celebri la manifestiĝon de Jesuo ĉe la nupto de Kana (la unua miraklo).

Folkloraj kaj kulturaj aspektoj de Epifanio[redakti | redakti fonton]

En la diversaj kulturoj la celebrado de Epifanio okazas kune kun diversaj simboloj kaj tradicioj derivitaj el antikvaj kulturoj kun aliaj pli lastatempaj kiel:

  • la stelo de Betlehemo kiu kondukas la reĝojn;
  • la ekbruligo de bondeziraj fajroj;
  • la interŝanĝo de donacoj;
  • la popolaj festoj;
  • la tradicio de la donacoj al infanoj. En Italio portitaj de la Befana. En Hispanio kaj aliaj landoj, de la Magoj;