Befana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Befana (Epifania sorĉistino)[1].

Bildo de Befana, (Epifania Sorĉistino).

La Befana estas folklora figuro ligita al la kristnaskaj festadoj, iam tipa de kelkaj italaj regionoj, ĝi poste disvastiĝis al la tuta itala duoninsulo; ĝi estas malpli konata en la cetero de la mondo.

Laŭ tradicio, ŝi estas tre maljuna virino, kiu flugas sur balailo, por viziti la infanojn en la nokto inter la 5a kaj la 6a de januaro (la nokto de la Epifanio); ŝi plenigas la ŝtrumpojn tiucele lasitaj de la infanoj, kutime penditaj ĉe la kameno aŭ proksime de fenestro; ĝenerale, la infanoj, kiuj dum la jaro estis bonaj ricevos dolĉaĵojn, frandaĵojn, sekigitajn fruktojn aŭ malgrandajn ludilojn. Kontraŭe, tiuj, kiuj kondutis malbone trovos ŝtrumpojn plenigitajn kun karboajlo.[2][3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino estis verŝajne konektita al aro da paganaj ritoj kiuj datiĝas inter la 10-a jarcento a.K. kaj la 6-a jarcento a.K., rilataj al la laŭsezonaj cikloj de agrikulturo.

La antikvaj Romianoj heredis tiujn ritojn, festante, fakte, la tempon inter la fino de la kalendara jaro, esence la vintra solstico kaj la festo de Sol Invictus[4]. La dekdua nokto post la vintra solstico, ili festis la morton kaj renaskon de la naturo pere de Patrino Naturo. La Romianoj kredis ke en tiuj dekdu noktoj (kies nombro estus reprezentinta la dek du monatojn de la noviga romia kalendaro, en ĝia trairo de la pure luna al lun-suna[5], sed verŝajne ankaŭ asociita al aliaj nombroj, kaj mitologiaj simboloj[6]) de virinaj figuroj kiuj flugis tra la kampoj, por favorigi la fekundecon de estontaj rikoltoj[7]. Laŭ iuj, la virina figuro unue estis identigita en Diana, la diino de la luno, sed ankaŭ de la vegetaĵaro, dum laŭ aliaj, estis asociita al negrava diaĵo nomita Sàtia (diino de sato), aŭ Abùndia (diino de abundo).

Alia hipotezo estus ligi la Befana kun la antikva romia festivalo, dum kiu oni interŝanĝis donacojn, kio okazis en vintro, en honoro de la dioj Jano kaj Strenia (de Strenia devenas la itala termino "strenna" kiu signifas donacon. Krome, la donacoj de Strenia estis la samaj de la Befana: figoj, datiloj, kaj mielo.

En centra kaj norda Eŭropo estas iamaniere simile, la kelta figuro Perchta, kiu estas konata kiel Frigg en Skandinavio, Holda en norda Eŭropo, Bertha en Britio, Berchta en Aŭstrio, Svislando, Francio, ankaŭ Berchta (Berta) en kelkaj lokoj de italaj alpoj en Norda Italio; ĝi estas personigo de la vintra naturo, kaj estas reprezentita kiel malbela maljunulino kun ĝibo kaj kun hokita nazo, blanka nekombita hararo, piedoj grandegaj, vestita kun ĉifonoj kaj disrompitaj ŝuoj, kiu flugas super la kampoj, dumnokte; ŝi estas favora al fekundeco de la kampoj, kaj estas festita en la 12 tagoj sekvantaj Kristnaskon, kulminante en koincido kun la epifanio.

Jam ekde la 4-a jarcento, la Katolika Eklezio komencis kondamni ĉiujn ritojn kaj kredojn paganajn, kiel rezulto de influoj de la diablo. Ankoraŭ nuntempe la personeco de la Befana estas erare asociita kun tiu de sorĉistino. Sed fakte, ĝi ne vere estas sorĉistino, sed ĝiaj trajtoj estas tiuj de maljuna sinjorino, tenera, reprezentita sur fluganta balailo, antikva simbolo de purigo de la domoj (kaj de la animoj), kiu antaŭvidas la renaskiĝon de la sezono.

Kondamnita tiam de la Eklezio, la antikva pagana figuro estis iom post iom akceptita en Katolikismo, kiel speco de dualismo inter bono kaj malbono. Jam en la periodo de la teologo Epifanio el Salamis, la samnoma festo de la Epifanio estis proponita por la dato de la dekdua nokto post Kristnasko, ensorbante tiel la antikvan paganan nombran simbolojn.

La Epifanio en Gubbio.

La karaktero[redakti | redakti fonton]

La Epifanio memoras la religian tradicion de Sankta Lucia, kiu donis donacojn al la infanoj antaŭ ŝi, kaj Sankta Nikolao. Ĝi ne estas do malbona sorĉistino, estas nur ĝenita kun la plenkreskuloj kaj grumblema kun tiuj, kiujn ŝi ne ŝatas; sed kun la infanoj ŝi estas kiel avino plena de atento kaj dolĉaĵoj.

Fizika aspekto kaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ne estas bela virino, juna kaj alloga, sed, kontraŭe, maljuna sinjorino, rigidita pro la malfortigojn de la aĝo, kaj de la malvarmo, kun nur kelkaj dentoj, la vizaĝo, sulkita, kaj foje, sed ne ĉiam, tre elstara nazo por substreki la maljunecon kaj la mankon de beleco pro aĝo. Ŝi estas simbola reprezentado de la malnova jaro: tempo vere finita, oni povas bruligi ĝin, kiel okazis en multaj eŭropaj landoj, kie ekzistas la tradicio de la bruligo de la marionetoj vestitaj kun ĉifonoj, ĉe la komenco de la jaro. En tiu perspektivo, eĉ la uzo de la donacoj supozus, denove, favorigan valoron por la nova jaro.

La vestaĵoj kaj ŝuoj[redakti | redakti fonton]

Por adekvate protekti sin la Befana portas longajn jupojn, konsumitajn kaj flikitajn, en ĝoja maniero; ŝi ofte portas antaŭtukon. Ĝi ankaŭ uzas pezajn ŝtrumpetojn en malvarma vetero kaj komfortajn ŝuojn, sed ne botojn, multe pli taŭgajn al la sorĉistinoj de fabeloj. Sur la ŝultroj, foje kun ĝibo, ĉiam ŝi vestas pezan ŝalon el lano.

La granda kaptuko[redakti | redakti fonton]

Ne konfuzu la Befana kun sorĉistinoj de Halloween. La Befana, fakte, ne havas ĉapelon, kio ofte aperas en multaj retejoj, kaj eĉ en kelkaj televidaj reklamvideoj. Anstataŭe, ŝi uzas nur pezan kaptukon aŭ ŝalon videble nodigitan sub la mentono.

Karbo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la parola tradicio, la Befana transdonas dolĉaĵojn al la bona infanoj kaj karbon kaj cepojn kiel puno nur por la infanoj, kiuj kondutis malbone dum la antaŭa jaro

Vartejaj rimoj kaj popularaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas nur unu el la multaj similaj rimoj pri la Befana:

"La Befana venas dumnokte
kun la ŝuoj tute rompitaj
kun kaptuko je la romia
vivu vivu Epifania!"

Pri legendoj: Laŭ unu "kristaneca" versio de legendo de la dekdua jarcento, la tri Magoj, irantaj al Betlehemo por porti la donacojn al la infano Jesuo, petis informojn pri la vojo al maljunulino. Poste ŝi decidis ke ankaŭ ŝi iros sed ŝi ne sukcesis trovis Jesuon; de tiam ŝi daŭrigas iri tra la mondo alportante donacojn al ĉiuj infanoj por ekzkuzi sin[8]. .

En aliaj versioj oni diras ke ŝi estas la edzino de Avo Frosto, aŭ amikino aŭ parencino lia. En aliaj la Befana havus edzon terure malbela.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vorto 'Befana' estas leksika korupto de la Epifanio, el la greka ἐπιφάνεια, epifáneia, tra bifanìa kaj befanìa.
  2. Treccani online Portal.
  3. de kie venas la Befana.
  4. Kp. Atorène, La alkemio laboratorio, Rome, Edizioni Mediterranee, 1996, p. 268.
  5. La romia Imperio: KALENDARO - HORLOĜOJ ROMA
  6. Airesis -Alfredo Cattabiani - la festivaloj, la solsticoj: la suno de la nova jaro
  7. Kristnasko kaj Epifanio, inter ritoj kaj religio - AgoraVox Italia
  8. La festo de la Befana en Italio, (itallingve), en "Viaggi e Vacanze in Italia"