Lucia el Sirakuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lucia
Sankta Lucia de Domenico Beccafumi, 1521 (Pinacoteca Nazionale, Sieno)
Sankta Lucia de Domenico Beccafumi, 1521 (Pinacoteca Nazionale, Sieno)
Naskiĝo ĉ. 283 en Sirakuzo, Sicilio
Morto 304 en Sirakuzo
Adorita en Katolika eklezio; Ortodoksa eklezio; Anglikana eklezio; Luterana eklezio.
Festotago 13-a de decembro (okcidente)
v  d  r
Information icon.svg

Lucia el Sirakuzo (Sirakuzo, ĉ.283–304), ankaŭ konata kiel Sankta Lucia (latine: Sancta Lucia), estis juna kristana martirino kiu mortis dum la persekutado de Diokleciano. Ŝi estas taksata sanktulino de la eklezioj katolika, anglikana, luterana kaj ortodoksa. Ŝi estas unu el la ok virinoj kiu, kune kun la Virgulino Maria, estas menciataj laŭnome dum la katolika meso.

Ŝi estas festata en Okcidento je la 13-a de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ni estas certaj nur ke Lucia estis martirino en Sirakuzo dum la Persekutado de Diocleciano en la jaro 304 kaj ke ŝia kulto disvastiĝis tre frue, atingante antaŭ la 6-a jarcento la tutan eklezion.

La plej malnova arkeologia indico venas de la grekaj enskriboj en la katakomboj de Sankta Johano en Sirakuzo.

La plej malnova rakonto de la vivo de Lucia estas en la Agoj pri ŝi de la 5-a jarcento. Dum la Mezepoko oni legis precipe la Oran Legendon de  Jakobo de Voraĝino. Nur ekde la 15-a jarcento la rakontoj mencias la elpikon de la okuloj de Lucia antaŭ ŝia ekzekuto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj detaloj de ŝia vivo estas tradicie asociitaj kun la martirinoj de la frua 4-a jarcento, do la rakontoj de ŝia vivo ne estas plene fidindaj.[1]

Laŭ la tradicia rakonto, Lucia naskiĝis de riĉaj kaj noblaj gepatroj ĉirkaŭ en la jaro 283. Ŝia patro estis de Roma deveno, sed mortis kiam ŝi estis kvinjara, lasante sian edzinon kaj  filinon sen protekto.[2] La nomo de la patrino de Lucia, Eutiĥia, verŝajne indikas ke ŝi estis de greka deveno.

Eutiĥia kaj Lucia ĉe la Tombo de Sankta Agata, de Jacobello del Fiore

Kiel multaj fruaj martiroj, Lucia dediĉis ŝian virgecon al Dio kaj esperis distribui ŝian doton al la senhavuloj. Tamen, Eutiĥia, ne scianta pri la promeso de Lucia kaj suferanta pro sangada malordo, timis pri la estonteco de Lucia kaj  aranĝis ŝian geedziĝon al juna viro de riĉa pagana familio.

Sankta Agata estis martirigita antaŭ kvindek du jaroj, dum la Persekutado de Decio. Ŝia sanktejo ĉe Katanio, malpli ol 70 km de Sirakuzo, allogis plurajn pilgrimulojn, kaj oni rakontis pri multaj mirakloj okazintaj danke al ŝia propetado. Eutiĥia estis persvadita  pilgrimi al Katanio, esperante resaniĝi. Tie Sankta Agata venis al Lucia sonĝe kaj diris al ŝi ke pro ŝia fido ŝia patrino resaniĝos kaj Lucia estos la gloro de Sirakuzo, kiel ŝi estas de Katanio. Post la resaniĝo de sia patrino, Lucia persvadis ŝin permesi la disdonadon de granda parto de iliaj riĉaĵoj al la senhavuloj.[3]

Lucia Antaŭ la Juĝisto, de Lorenzo Lotto, 1523–32

La novaĵo ke tiu disdonado alvenis al la viro al kiu Eutiĥia promesis la filinon kiel edzinon. Li denuncis ŝin al Pascasius, la Guberniestro de Sirakuzo. Pascasius ordonis ke ŝi brulu oferon al la bildo de la imperiestro. Kiam ŝi rifuzis, Pascasius kondamnis ŝin esti malpurigita en bordelo. La kristana tradicio deklaras ke, kiam la gardistoj venis forpreni ŝin, ili ne povis movi ŝin eĉ per grupo de bovoj. Ili do amasigis pakojn de ligno ĉirkaŭ ŝi kaj fajrigis ilin, sed ili ne povis bruligi ŝin. Fine, oni mortigis ŝin per glavo.

Preĝejo de Sankta Georgo (Padovo) - Historio de Sankta Lucia - Altichiero, 14-a jarcento - Aro de bovoj ne sukcesas movi la sanktulinon.
Sankta Lucia mortigita per glavo (Kronikoj de Nurenbergo, 1493)

Malestas en la fruaj rakontoj kaj tradicioj, almenaŭ ĝis la 15a jarcento, la elpiko de la okuloj. Laŭ la plej malfruaj rakontoj, antaŭ sia mortigo ŝi anoncis al Paschasius ke li estos punita kaj la persekutado baldaŭ finiĝos, aldone ke Diokleciano ne plu regos kaj Maksimiano renkontos sian finon.[3] Tio tiel kolerigis Pascasius ke li ordonis la elpikon de ŝiaj okuloj.

Laŭ alia versio Lucia mem elpikis siajn okulojn por malinstigi persistan sekvanton kiu admiris ilin.

Kiam ŝia korpo estis preparita por entombigo en la familia maŭzoleo, oni vidis ke ŝiaj okuloj estis mirakle relokitaj.[2]

Kulto[redakti | redakti fonton]

La latina nomo Lucia enhavas la saman radikon (luc-) kiel la latina vorto por lumo, lux. Tio ege rolis en la elekto de Sankta Lucia kiel patronino de blinduloj kaj okulmalsanuloj.[4]

Ŝi estas ankaŭ patronino de Sirakuzo en Sicilio, de la insulo Sankta Lucio en Karibio kaj de aliaj lokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]