Ora Legendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Legenda Aurea, ĉirkaŭ 1290, Biblioteca Medicea Laurenziana, Florenco.

La Ora Legendo konsistas el rakontoj pri la Kristanaj sanktuloj. Ĝin skribis Jakobo de Voraĝino en la 13-a jarcento.

Legenda Aurea, 1499.

Komence titolita Legenda SanctorumLombardica hystoria, kio signifas «tio, kio devas esti legata pri la sanktuloj», tiu verko baldaŭ nomiĝis Legenda aurea ĉar la enhavo estis tiel altvalora kiel oro. Ĝi akiris sian popularecon el la titolo per kiu ĝi estas plej bone konata.

Krom la vivoj de la sanktuloj, ĉirkaŭ 40 % de la Ora Legendo estas dediĉita al klarigoj pri la plej gravaj religiaj festoj, kiuj rilatas al la vivo de Kristo. La vivoj de sanktuloj kaj la klarigoj pri la religiaj festoj aperas en la libro laŭ la kalendaro, kaj komenciĝas en la periodo de Advento.

Pli ol mil manuskriptaj kopioj de la verko postvivas, kaj kiam la presarto estis inventita en la 1450-aj jaroj, eldonoj aperis rapide, ne nur en la latina, sed ankaŭ en ĉiu grava eŭropa lingvo.

Skribita en simpla, legebla latina, la libro estis legita en sia epoko pro siaj historioj: kelkaj el tiuj estas bone verkitaj, sed en amaso ili fariĝas tedaj pro siaj ripetemaj priparoloj pri martiriĝoj kaj mirakloj. Tiu libro estas la verko plej proksimiĝanta al enciklopedio pri la folkloro de la sanktuloj en la forpasinta Mezepoko, kiun oni havas. Tial ĝi estas valorega por la historio de arto, historiistoj kaj specialistoj pri mezepoko, kiu provas identigi sanktulojn prezentitan en arto per iliaj faroj kaj ecoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]