Evangelio laŭ Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
'KRISTANAJ TEKSTOJ DE LA ORIGINOJ'
“Evangelio laŭ Maria”
etaOksirinka papiruso 3525.
dato = 120-180
atribuo = Maria Magdala
loko =
fontoj = manuskriptoj: P. Rylands 463;
P. Oxyrhynchus 3525; Berolinensis Gnosticus 8502,1
enhavo = revelacio de Jesuo al Maria Magdala

La Evangelio laŭ MariaEvangelio laŭ Maria Magdala, estas gnostika evangelio, verkita koptlingve ĉirkaŭ la duono de la 3-a jarcento kies aŭtoro utiligis grekan tekston. Ĝi elstarigas la disĉiplan rolon de Maria Magdala.

Kvankam perdita, ĝi estis konanta pere de citaĵoj en verkoj de Patroj de la Eklezio, nur en la moderna epoko estis elfositaj greka kaj kopta fragmentoj. Mankas ĉiam la teksto en ĝia integreco.

Manuskripta tradicio[redakti | redakti fonton]

La Evangelio laŭ Maria, estas unu el la multaj gnostikaj evangelioj, pkaj erdiĝis kun la malestiĝo de gnostikismo

La teksto, nun emerĝinta, konserviĝas en tri dokumentoj:

Neniu el la tri atestaĵoj gastigas la integran tekston. La Berolinensis, pli malfrua, entenas ion pli ol la aliaj du.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La persono al kiu referencas la titolo - Evangelio laŭ Maria – estas Maria Magdala, al kiu la teksto atribuas grandan elstaron, ĝispunkte komprenigi ke Jesuo ŝin antaŭmetis al siaj apostoloj. La koncerna fragmento dividiĝas en du partoj: en la unua la resurektinta Jesuo respondas demandojn de la apostoloj kaj konfidas al ili la taskon de la predikado de la Evangelio, dum la dua startas kun la interveno de Petro apostolo por ke Maria Magdala rivelu la vortojn diratajn al ŝi de Jesuo. Post la rakontado de Maria, Andreo kaj Petro manifestas sian nekredeblecon rilate la fakton ke la Savanto povis esti revelaciinta al virino kion li ne estis revelaciinta al liaj apostoloj. Fine Levi, mallaŭdante la du disĉiplojn, ilin instigas sekvi la instruojn kiuj Kristo estis al ili komuniitaj.

En la fragmenta teksto, la disĉiploj antaŭmetas demandojn al la resurektinta Sinjoro kaj ricevas respondojn.

Citaĵo: ”Sed ili restis tristaj kaj forte ploris; kaj diris: “”Kiel ni povu elekti iri inter la paganoj kaj prediki al ili la evangelion de la regno de la Filo de Homo? Tie ĝi neniam estis disdonita, ĉu devas ĝin disdoni (ĝuste ni?)”.

Kaj Maria Magdala aldonis: “Ne ploru, fratoj, ne estu melankoliaj, kaj eĉ ne sendecidaj. Lia graco estos kun vi ĉiuj kaj vin protektos. Ni laŭdu prefere lian grandon, ĉar li nin pretigis kaj sendis al la homoj”.

Tiam ŝi rakontas – laŭ la invito de Petro – ke mem havis vizion de la Savanto en kiu estas priskribata la vojaĝo de la animo tra la ĉieloj dum kiu ŝi lernas kiel forfuĝo el la malbonaj potencoj. [1] Ĉu Jesuo konfidia sian Eklezion al Maria Magdala? En la reteo Christianismus.it, estas reportita la parolado kun li, kiu montras gnostikajn influojn.

Ŝia vizio estis kredita: fakte Andreo replikis kaj diris al la fratoj: “Kion vi opinias pri tio de ŝi dirita? Mi, almenaŭ ne kredas ke la Savanto diris tion. Tiuj doktrinoj, fakte, estas opinioj strangaj”.

Koncerne tiujn aferojn ankaŭ Petro replikis ilin demandante rilate la Savanton: “Ĉu li eble parolis sekrete al virino antaŭ ol al ni kaj ne aperte? Ĉu ni ĉiuj devas nin rekredi kaj ŝin aŭskulti? Eble li ŝin antaŭmetis al ni?”

Karen King rimarkigis ke “la konfronto de Maria kun Petro, scenaro ĉeesta ankaŭ en La evangelio de Tomaso[2], kaj Pistis Sophia, kaj en laGreka evangelio de Egiptoj, reflektas iujn tensiojn inter la kristanoj de la 2-a jarcento. Andreo kaj Petro reprezentas ortodoksajn poziciojn kiuj negas valoron al la revelacioj esoteraj kaj reĵetas la rajton de la virinoj oficiale instrui en la eklezio.[3]

Komentita traduko, al la franca, de la evangelio de Maria Magdala, bazita sur la papiruso de Berlino, estis pretigita de Jean-Yves Leloup, franca teologo kaj verkisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kompleta teksto estos entenataj en [1]
  2. La teksto kompleta, esperantigita de Armando Zecchin:[2]
  3. La Librejo de Nag Hammadi, enkonduko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Katolikaj enciklopedioj: