Triforma Protennoia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mi estas Protennoia la penso kiu loĝas en la lumo
Tiu kiu ekzistas antaŭ ol Ĉio
Mi moviĝas en ĉiu kreitulo
Mi estas la nevidebla Uno interne de Ĉio
Mi estas percepto kaj Scio, kiu eldiras Voĉon pere de la Penso
Mi estas la vera Voĉo.
(Himno al la Protennoia)

La triformaa Protennoia ("La tri formoj de la Unua Penso") estas kotalingva verko trovita inter la Kodeksoj de Nag Hammadi (kodekso XIII, traktato I).

Temas pri verko de la grupo de la Barbelognostikuloj, kiu estis, tamen, sinsekve reprilaborita jen de Setanoj jen de kristanaj aŭtoroj. Ĝi estis kompilita en la sama periodo de la Apokrifo de Johano., kaj prezentas similaĵojn kun la Evangelio laŭ Johano.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La teksto estas subdividita laŭ tri subtraktatoj, skribitaj precipe unuapersone, kiuj priskribas la aperojn de la La unua en penso, la gnostika elaĉetinto, identigebla kun Barbelo; la titoloj de la tri eroj estas aldonaĵoj postaj. La unua (La parolado de Protennoia, 35*,1-42*,3) estas kosmologia traktato pri la unua apero de la Protennoia kiel penso de la "Patro"; la du traktato (la Fato, 42*,4-46*,4), eskatoligigenra, kiel voĉo de "Patrino"; la tri traktato (La parolado de la Apero, 46*,5-50*,21) estas soteriologigenra kaj koncernas la Aperon de la Logos de la "Filo". Tiu tria traktato estis asociita al la prologo de la Evangelio laŭ Johano; la gnostka himno al la Logos kompareblas al tiu tria traktato, kiu ene de la Protennoia troviĝas en konteksto pli taŭga ol en Johano.[1]

La Triforma Protennoia estis submetita al almenaŭ du reprilaboraĵoj, tiu setana kaj tiu kristana. Tiu lasta okazis la dua kaj konsistis en la aldonaĵo de la referenco al Kristo ĉiufoje kiam oni citis Dion kaj ties atributoj.[2] Tiu supraĵa Manipulado faris el la teksto verkon kristanan. La origina teksta formo eble ariĝis ĉirkaŭ kvar literaturaĵoj, kies la lastaj du korespondas al la dua kaj tria sub-traktatoj, kie la diaĵo sin rivelis parolante pri si en la unua persono.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Pagels e Hedrick.
  2. Rosemary Halford, "Trimorphic Protennoia and the Wisdom Tradition", in Wendy E. Helleman, Hellenization Revisited, pp. 271-272.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]