Judaso Tadeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Judaso Tadeo
Persona informo
ג'ודאס טדיאו
Naskiĝo 10-aj jaroj
en Banias
Morto 62
en Bejruto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo vd
Religio kristanismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj arameakojnea greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo terkultivisto • misiisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Georges de la Tour: la Sankta Judaso Tadeo, ĉ. 1615-1620
Figuro de la sanktulo en preĝejo de Munkeno (Germanio)

Judaso Tadeo estas la tradicia eklezia nomo por unu el la dek du apostoloj de Jesuo Kristo. Li deklariĝis kristana sanktulo.

Biblio[redakti | redakti fonton]

Kadre de la nova testamento, en la Evangelio laŭ Luko 6,16 kaj la Agoj de la Apostoloj 1,13 en la listoj de la dek du apostoloj de Jesuo menciiĝas apostolo de la nomo Judaso Tadeo. En la Evangelio laŭ Mateo 10,3 menciiĝas apostolo de la nomo "Lebeo, nomita Tadeo", kaj same en la Evangelio laŭ Marko 3,18 la apostolo nomiĝas nur "Tadeo", ne Judaso. En la Evangelio laŭ Johano 14,22 fine menciatas apostolo "Judaso, ne Judaso Iskarioto".

Tradicio kaj legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la eklezia kristana tradicio sub ĉiuj tiuj nomoj identiĝas la sama persono kun duobla nomo Judaso Tadeo.

Ankaŭ la tiel nomita epistolo de Judaso en la nova testamento tradicie konsideriĝas de Judaso Tadeo aŭtorita. Ankaŭ la legendan personon Mar Addai, la fondinto de la Asiria Eklezio de la Oriento, oni identigas kun Judaso Tadeo. Konsiderante tion, ankaŭ partoj de la Abgar-legendo – sen diskuti, je kioma parto ili baziĝas sur historia vero – temus pri Judaso Tadeo.

La persono de Tadeo pro la malsamaj mencioj do ne tute sendube identigeblas kaj sekve instigis al ekleziaj spekulacioj.

Kiel kristana patrono de komunumoj, preĝejoj, monaĥejoj aŭ profesioj li plejparte aperas kune kun Simono Zeloto kiel "Sanktuloj Simono kaj Judaso" (kiel en la eksa germana imperiestra katedralo en Goslar).

Laŭ la tradicio Judaso disvastigis la kristanan evangelion en okcidenta Azio, aparte ĉirkaŭ la montaro Tur Abdin (en la nuna sudoriento de Turkio), en la nuna teritorio de Sirio kaj en Fenicio (la nuna Libano kaj suda Turkio). Tie laŭlegende li estis martire pikmortigita, senkapigita aŭ per klabo mortbatita. En kristanaj bildigoj li tial foje montriĝas kun halebardo, foje kun hakilo aŭ kun klabo.

Laŭ konvinko de multaj armenaj kristanoj, la armena Monaĥejo de Sankta Tadeo dum la jaro 66 fondiĝis fare de la sanktulo.

Memortagoj[redakti | redakti fonton]

La katolika, protestanta kaj anglikana memortago de Judaso Tadeo estas la 28-a de oktobro, kune kun la apostolo Simono Zeloto. Ne nur inter anglalingvaj kristanoj li popularas kiel patrono de la "angoraj kaj senesperaj kazoj" kaj kiel helpantoj de "la tre premataj kaj de la tuta mondo forlasitaj homoj". En la Armena Apostola Eklezio liaj festotagoj estas la 7-a de julio, 21-a de julio kaj 1-a de decembro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]