Monaĥejo de Sankta Tadeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido
Monaĥejo de Sankta Tadeo
monaĥejo • kultura havaĵo [+]

LandoIrano

Koordinatoj39° 5′ 32″ N, 44° 32′ 40″ O (mapo)39.09222244.544444Koordinatoj: 39° 5′ 32″ N, 44° 32′ 40″ O (mapo)
Areo0,4 km² (40,12 ha) [+]

Monaĥejo de Sankta Tadeo (Irano)
Monaĥejo de Sankta Tadeo (Irano)
DEC
Lokigo de Irano en mondo
Map
Monaĥejo de Sankta Tadeo
Vikimedia Komunejo:  Saint Thaddeus Monastery [+]
vdr

La Monaĥejo de Sankta Tadeo (armene Սուրբ Թադէոս վանք, Sourb Tadeos Vank; azere: قره کیلسه - ; perse - Ghareh keliseh) ankaŭ konata kiel Kara Kilise, estas antikva armena monaĥejo kiu troviĝas en la montaro de Okcidenta Azerbajĝano, Irano, je 20 kilometroj de Mah-Ku.[1] Armenaj kristanoj estas konvinkitaj, ke la monaĥej kaj ties preĝejo estis fonditaj en la jaro 66 de la apostolo de Jesuo Kristo, Judaso Tadeo, kiel la unua preĝejo en la mondo. Li estis martirigita kaj entombigita en sia propra preĝejo, laŭ la sama tradicio.

La tombo de Sankta Tadeo estas dekstre de la altaro en niĉo de la preĝejo samnoma. Ermito, laŭdire, trovis liajn ostojn kaj alportis ilin al la preĝejo. Unufoje jare, en la tago de Sankta Tadeo, okazas meso rilate al granda pilgrimado, kiun vizitas armenoj el ĉiuj partoj de Irano, sed ankaŭ el la tuta mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu el la 12 apostoloj de Jesuo Kristo, Judaso Tadeo estis martirigita, laŭ la tradicio, en tiu ĉi regiono dum predikado de la kristana evangelio. La sanktulo estas speciale venerata de la Armena Apostola Eklezio. Laŭ la legendo ĝi estas la unua preĝejo dediĉata al Sankta Tadeo en la jaro 68 p.K.

Ne multe konserviĝas de la origina preĝejo, kiu estis vaste reformata en 1329 post ĝia detruo pro tertremo en 1319. Kelkaj partoj de la 10-a jarcento ankoraŭ konserviĝas.

La plimulto de la nuna strukturo venas de la komencoj de la 19-a jarcento kiam la princo Abas Mirza de la kaĝara dinastio renovigis kaj riparigis la komplekson. Dum tiu periodo estis aldonita ĉirkaŭa murego kiu protektas la monaĥejojn kaj aliajn forlasitajn konstruaĵojn kiuj troviĝas apude. En julio 2008, la monaĥejo estis inkludita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko kune kun aliaj monaĥejoj.

Diservo[redakti | redakti fonton]

En la nuntempo nur estas celebrata la diservo unu fojon jare koincide kun la tago de la Sanktulo Judaso Tadeo, komence de julio, kiu estas zorgata de armenaj pilgrimantoj venantaj el la tuta Irano. Post la establiĝo de la Islama Respubliko en Irano oni permesas la eniradon al la kristanoj en la monaĥejon nur dum la celebradoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]