Banjas
Banjas | ||
---|---|---|
arkeologia loko, vilaĝo [+] | ||
Koordinatoj | 33° 14′ 55″ N, 35° 41′ 40″ O (mapo)33.24861111111135.694444444444Koordinatoj: 33° 14′ 55″ N, 35° 41′ 40″ O (mapo) | |
Horzono | UTC+02:00 [+] | |
Banjas | ||
Vikimedia Komunejo: Banias [+] | ||
Banjas (aliaj formoj estas Banyas aŭ Banias (hebree: בניאס; arabe بانياس) estas orienta alfluanto de Jordano same nomo de komunumo ĉe la riverfonto, la antikva Caesarea Philippi. Banjas estas ankaŭ la nomo de la naturrezervejo, kiu ĉirkaŭas la fonton, la antikvajn elfosaĵejojn kaj la duonan riverfluon.
Ĝenerale
[redakti | redakti fonton]Banjas situas ĉe piedoj de la Hermonmontaro, ĉe norda fino de la Golano. Proksime al Banjas iras la israela origina limo. La sekva plej granda israela urbo estas Kirjat Ŝmona, ĉ. 15 kilometrojn okcidente.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo „Banias“ reiras al la greka vorto Paneas, sed tio transformiĝis en la araba al Banjas. La nomumo „Paneas“ aludas je tio, ke sur tiu loko ekzistis en la helenisma antikvo grava sanktejo por Pajno, kiu estis establita sur loko de la pli frua adorejo de dio Baal.