Kirjat Ŝmona
| Kirjat Ŝmona | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Distrikto | Norda distrikto | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 23 076 (2015) | ||||
| Loĝdenso | 2 317 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 33° 12′ N, 35° 34′ O (mapo)33.207535.569722222222Koordinatoj: 33° 12′ N, 35° 34′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 80 m | ||||
| Areo | 9,96 kvadrataj kilometroj | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Kirjat Ŝmona (hebree קרית שמונה, ankaŭ skribita קריית שמונה, arabe كريات شمونة, latinliterigite Kiryāt Šamūna, en diversaj eŭropaj lingvoj latinliterigata interalie Kiryat Shmona, Kiryat Shemona, Qiryat Shmona, Kiryat Schmonah aŭ Kirjat Schmona) estas urbo en la norda distrikto de Israelo. Ĝi situas proksime de la limo al Libano, kaj tial ripete estis loko de militecaj konfliktoj.
La nomo signifas "setlejo de la ok", kaj memorigas pri ok cionistoj kiuj en 1920 estis murditaj proksime. La nuna loĝloko fondiĝis en 1949, unue kiel provizora kampadejo de judaj rifuĝintoj, granda parto el ili origine el Maroko.
Laŭ la stato de 2015 en la urbo Kirjat Ŝmona vivis 23 076 loĝantoj sur areo de 9,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 317 loĝantoj/km². El tiu loĝantaro proksimume triono pli junas ol 19 jaroj.
Antaŭ 1948 en la sama loko situis palestina setlejo.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]





