Kristana literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristo Pantokrator (ĉfpreĝejo de Cefalù (Sicilio).

La Kristana Literaturo konsistas en korpuso de verkoj originita de kristanaj eventoj, de la figuro de Jesuo kaj de ties influoj kaj efikoj en la historio.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La intereso por la patristika literaturo, intencita kiel specifa temo datiĝas je komenco de 4-a jarcento, kaj aperas poste en la teologiaj traktadoj kaj en la Homiletiko; la intenco ne estas historia-scienca sed precipe apologia, nome celanta pruvi kaj konfirmi la ideojn kaj tezojn subtenitajn.

Ĝi fariĝis objekto de “scienca esploro” kaj do studita en la humanisma epoko danke al la scivolemo por la antikvo pliiĝinta en tiu periodo, kaj ankaŭ danke al la ĉeestiĝo en Italio de grekaj kleruloj kiel Johano Besariono kiu kolektis vastan bibliotekon de verkoj neniam alvenintaj al Okcidento kaj sekve donitan al urbo Venecio (unua nukleo de tekstoj kiuj poste konstituigos la Nacian Bibliotekon de Sankta Marko).

Aliaj ekzemploj de kleruloj kun humanismaj kaj filologiaj interesoj por la patristikaj tekstoj estis Erasmo de Roterdamo kaj la hispana komplitensa skolo.

En tiu periodo estis rekuperitaj kaj presitaj aŭtoroj ĝis tiam forgesitaj, kiel Laktancio. Humanismo ne havis tendencojn kontraŭ-paganajn aŭ kontraŭ-kristanajn; male, diversaj kristanaj aŭtoroj ekesploris la paganan kulturon, kiel Lorenzo Valla kiu malkovris la neaŭtentikecon de la Donaco de Konstantino.

En la unua duono de la 16-a jarcento, dum la protestanta Reformacio kaj sinsekvaj priteologiaj disputoj, la studoj pri la Patroj eniĝas kiel “tradicio, al kiu necesas adheri kiel al la origina vero kaj gvido por solvi priteologiajn kontrastajn interpretojn; en tiu periodo la aliro al la literatura antikva korpuso estas prefere “kontraŭversia-teologia” kaj ofte laŭcela kaj tendenca. La esploroj, do, de tiu epoko postulas esti legitaj laŭ tiu optiko. Male, naskiĝas diskutoj pri la korekteco de la kontraŭaj kaj kritikindaj manieroj de la antikva eklezio.

Studobjekta sfero[redakti | redakti fonton]

Vidita kiel scienca studobjekto, la kristana literaturo kolektas kaj esploras literaturajn tekstojn de ĉiuj aŭtoroj prezeniĝintaj kiel kristanaj, inter kiuj katolikismo, ortodoksismo, patristiko kaj ankaŭ herezuloj, diferenciĝanta, do, el la nura patristiko kaj hagiografio kiuj esploras literaturajn sekciojn malpli ampleksajn.

Origino de la kristana literaturo[redakti | redakti fonton]

En la antikvan kristanan literaturon kunfluas du malsamaj fluoj:

  • hebrea literaturo
  • greka literaturo - latina literaturo de la klasika tradicio

Hebrea literaturo[redakti | redakti fonton]

Temas pri korpuso de verkoj akumuliĝintaj laŭ la jarcentoj kiu ne limiĝas al la Biblio kiu estas koncepto iom abstrakta, kie inkluziviĝas:

Ekzistas ankaŭ du fluoj kiuj sentas la helenisman influon, nome la homilia literaturo kaj tiu apokalipsa.

Homilia literaturo[redakti | redakti fonton]

La sinagoga kulto inkluzivis por la ekzilitaj hebreoj la instruon pri la Sanktaj Skriboj pere de la publika legado de la bibliaj tekstoj, kaj la homilion (aŭ homilian komenton) kun funkcioj de ekzegezo. La homilia ekzegezo fariĝos la aktuala liturgio de la vorto en la kristanaj eklezioj.

Apokalipsa literaturo[redakti | redakti fonton]

La homilia literaturo esprimas la eskatologiajn atendon kaj la sinsekvan apokalipsan intencitan kiel revelacion de la estontaj eventoj preparantaj al la eterna vivo: ekzemplo estu la Libro de Danielo, precipe en la finaj ĉapitroj.

La kristana literaturo riĉas je apokalipsoj, la plej nota estas tiu de Johano, kies eskatologio malsamas ol tiuj antaŭaj ĉar ĝi asocias Jesuon al la figuro de la Mesio, unktita de Dio.

Kio kunfluas en la kristanan literaturon[redakti | redakti fonton]

Unu el la dilemoj kiuj sin prezentis al la unuaj kristanoj estis ĉu pluteni la librojn ĝis tiam konsideritajn porkultajn: ĉu pluuzi la Septuaginton? Ĉu la hebreaj tekstoj utilas por la kristana kulto aŭ ne? Tamen la solvo estis praktike sugestita de la kutimo de la apostoloj frekventi la preĝojn de la templo kaj citi bibliajn tekstojn. Okazis pozicioj malsamaj, radikalemaj foje, kiel tiu de duteista Markiono al kiu la Dio de la Malnova Testamento ŝajnis tro kontraŭa al la koncepto pri Dio liverita de Kristanismo: pro tio li rifuzis preskaŭ la tutan antikvan hebrean Biblion dum instruis ke la unika apostolo estis Paŭlo.
La Biblia kanono konstituiĝis praktike inter la 1-a kaj 2-a jarcento, formante biblion dupartan, la AT kaj NT inter disputoj aparte dum la jaroj [160]] kaj 180.

Kristanismo absorbas grandparton de la tekstoj kaj de la ĝenroj, inter kiuj la romanon, spite de iu polemika sinteno rilate ilian interpretadon.

Greka-latina literaturo[redakti | redakti fonton]

Tiu grupo ampleksas grekajn kaj latinajn verkojn de epoko antaŭanta kristaninon, parte perdiĝintaj dum la incendio de la Biblioteko de Aleksandrio, kies konserviĝas nur fragmentoj. Tiu korpuso akiras gravon ĉe kristanoj plikonsideriĝantaj en la socia skalo kaj disvastiĝantaj en la mondo kaj en antaŭekzistantaj kulturaj medioj (kiel okazos jarcentojn postajn kun la katolikaj misioj): la kristana kulturo eniras en osmozon kun la loka civilizo. Same kiel, kiam okazos konvertiĝoj de helenismaj aŭ romianaj plenkreskuloj, tiuj ĉi enkondukas sin mem kaj sian kulturan bagaĵojn en kristanismon, en sintezo kiu neeviteble kuntrenas novajn elementojn, eĉ literaturajn.

Kelkaj literaturaj formoj tipaj de la mondo greka-romia, konverĝantaj en la literaturon de de helenismaj kristanoj estas:

Antikva kristana literaturo[redakti | redakti fonton]

La antikva kristana literaturo entenas korpuson ekde la unua konservita, la 1-a epistolo al la tesalonikanoj de Paŭlo el Tarsio datiĝinta je 51, ĝis 750 ĉirkaŭ, responde kun la morto de Johano de Damasko.
La plej elstaraj aŭtoroj verkis ĝis la fino de 450, poste komenciĝis la disvastiĝo de la manlibra tradicio.
Tiu korpuso dividiĝas laŭ du fluoj:

  • antaŭkonstantina: ekde 51 ĝis 312;
  • post-konstantina: ekde 312 ĝis 750.

Geografia aparteno[redakti | redakti fonton]

La kristanaj aŭtoroj aktivis en la mediteranea baseno kaj en teritorio de la Romia imperio, kie iam okazadis la enaj eventoj de kristanismo (konvencie, ekde Hispanio ĝis Persio. Post la 5-a jarcento, multo da kristana literaturo enŝoviĝis en la novajn Romiajn ŝtatojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Krom la [[greka lingvo kaj tiu latina, estas periferiaj areoj (trans Antiokion) en kiuj oni uzas la sirian lingvon, lingvon por la tradukoj el la greka, kiu interalie realigis la transdonon de multaj grekaj verkoj nekopiitaj ĉar herezaj. Pluaj lingvoj utiligataj estis la armena, la amhara, la kopta kaj la karvela.

De la greka al la latina lingvoj[redakti | redakti fonton]

Helenismo, florinta kaj disvastiĝinta kun la triumfo de Aleksandro la Granda kaj radikiĝinta en la orienta mediteraneo, influis ankaŭ la romian mondon. Ĝis la fino de la 4-a jarcento, fakte, la greka estas ofte uzata anstataŭ la etnan latinan en la teologiaj kaj filozofiaj verkoj. Jen kelkaj ekzemploj:
Marko Aŭrelio en 170 komunikas kun la filozofoj per la greka lingvo; la egipta Plotino instruas en Romo en sia lernejo, vizitata de politikistoj kaj senatanoj, novplatona ekde 240 ĝis 270, kie oni parolas greke kaj skribas greke; Hipolito el Romo en Romo verkas por kristanoj en la greka. Oportunas ankaŭ evidentigi ke grandaj latinaj filozofoj kaj intelektuloj kiel Seneko la pli juna kaj Cicerono, kiuj tamen esprimiĝas ankaŭ latine, studis kun guvernistoj grekaj kaj konis kaj uzis perfekte la idiomon grekan.
Inter la komenco de la 3-a jarcento kaj fino de la 4-a realiĝas en la romia imperio radikala transformiĝo de la institucioj. Diokleciano el la Kortego de Nikomedio starigas la Tetrarkion, kaj samtempe invitas al la imperia kortego majstrojn pri latina lingvo (inter kiuj Laktancion, tiam ankoraŭ ne kristianiĝantan) por ĝin instruigi al la greklingvaj junuloj, rekonfirmante tiel la superegecon de la latina kiel lingvo de la povo, de la juro, de la administrado, de la Imperio. Malgraŭ tio, jarojn poste, imperiestro Flavio Klaŭdio Juliano skribas ankoraŭ en la “lingvo de filozofia kulturo”, ankoraŭ apogeita ĉe kulturitoj, retoroj kaj rafinitulo.
Ĉirkaŭ la fino de la 4-a jarcento, la latina lingvo komencas altiri intelektulojn: la greka Amiano Marcelino ĝin uzas en siaj “Historioj” kaj Klaŭdio Klaŭdiano, egipta greklingva poeto, celebras la generalon Stilikon en la latinlingvo de la Imperio. Kristanismo alcelas la disvastiĝon de la latino kiu nepriĝas en Okcidento por la filozofio kaj teologio danke al la prestiĝo de kelkaj grandaj pensistoj kiuj esprimiĝas en tiu lingvo, inter kiuj Sofronio Eŭsebio Hieronimo, Ambrozio de Milano kaj precipe Aŭgusteno de Hipono, la plej influa kristana filozofo de la unua jarmilo. [1]. Greka teksto, ankoraŭ unu ekzemplo, la libro Teozofio de la 4-a jarcento citas latine Laktancion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

De la grekalingvaj verkoj atingis nin neniu origina manuskripto kaj malofte integraj kopiaĵoj; tamen multaj rektaj fontoj povas esti rekondukitaj al sia arketipo, kiu certe ne estas la origina teksto: ekzemple, de Porfirio ekzistas nur fragmentoj en diversaĵaj manuskriptoj, ekstrapolitaj el la origina kunteksto. Nerektaj fontoj povas esti citaĵoj de aliaj aŭtoroj. Tiuj nerektaj fontoj, tamen, originas problemaron rilate interpreton ĉar ĉiu aŭtoro citas laŭ sia celo kiu povas distordi la sencon aŭ senvole modifi la originan kuntekston...
Rilate la latinajn verkojn la sorto plibonas: nin atingis manuskriptaj integraj kopioj pli abunde.

Studoj kaj eldonoj de la kristanaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Francaj eldonoj zorge de Anĵuaj benediktanaj monaĥoj de la Kongregacio de Sankta Maŭro.[2] fine de la 17-a kaj komence de la 18-a jarcentoj monaĥoj filologiistoj prizorgis gravajn kritikajn eldonojn kreante kaj utiligante la unuajn kriteriojn de la paleografiaj sciencoj. La franca revolucio ĉesigis kaj nuligis ĉiujn kristanajn aktivecojn kaj do ĉesigis tiun filologian kaj eldonan entreprenon, kiu ne sukcesis revivigi, postrevolucie, pro la neebleco rekonstrui la “korpusan” sciencan ekipon.
  • Franca Jacques Paul Migne publikigis en Parizo fundamentajn verkojn por la kulturigo ĝenerala kaj aparta por la klerularo. Li publikigis la Patrologia Latina en 217 volumoj (sigle: PL) kaj la Patrologia Graeca en 161 volumoj (sigle: PG). Migne kolektas kaj reeldonas ĉion, de la Patroj de la Eklezio, kion li sukcesas reakiri de la studoj ĉesigitaj de la revolucio, savante monografiojn la kritikajn studojn alimaniere perdiĝontajn. Se la posteuma kritiko savis multon de la laboro de Migne, nun la sama konstatigas, kune kun la kadukiĝo de la kriterioj ĉar entenantaj erarojn kaj ankaŭ antaŭjuĝojn de la epoko, same kiel taksi Pseŭdo-Dionizion la Areopaganon aŭtoro de la unua jarcento kaj ne de la 4-a, ankaŭ la neceson ĝin konsulti singarde.
  • En Vieno, imperia scienca komisio instaliĝis por labori sur patristikaj tekstoj, pretigante ekde ĉirkaŭ 1860 kritikan kolektaĵon de la manuskriptaj fontoj: inter tiuj la Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum (korpuso de ekleziaj latinaj verkistoj) nota kiel "CSEL", granda sed ankoraŭ ne kompletigita kolekto de latinaj tekstoj kiu nun (2012) atingas 100 volumojn, zorgita de Osterreiche Akademie; ĝi pretigis ankaŭ la Corpus Cloacopoeticum Classicophilologicum Vindobonense aŭ nur Corpus Vindoboniense, nota kiel "CCCV" aŭ "CV", korpuso de vienaj verkoj.
  • En Berlino naskiĝis ĉe la fino de la 18-a jarcento kaj komenco de la 19-a, serio analoga al tiu viena, nome Die griechischen christlichen Schriftsteller der ersten drei JahrhunderteGrekaj kristanaj verkistoj de la unuaj tri jarcentoj, nota kiel "GCS" kaj dediĉita al la originoj, zorgita de la Akademio de Berlino; ekde 1970 ĝi etendiĝis trans la unuajn tri jarcentojn. La scienca Akademio de Berlino, krome, engaĝiĝis en historia-religia studo pri la antikveco, nome la Corpus Berolinense nota kiel "CB", sen tamen teologia kaj filologia intereso.
  • Ĉirkaŭ la duono de la 19-a jarcento, benediktana Dom Eloi Dekkers aldonas la heredaĵon de Migne al la Corpus Christianorum, subdividita en du serioj, la latina "C CH(L)" kaj la greka "C Ch(G)"; la latina serio etendiĝas ĝis la 13-a jarcento ("continuatio medievalis") entenanta tiel la tutan mezepokan amasan kristanan literaturon. Ambaŭ kolektoj entenas nur kritikajn eldonojn ankaŭ originalajn, sen tamen komentoj kaj tradukoj.
  • Samtitola naskiĝas en Germanio analoga iniciato nomata Fontoj kristanaj siglita "FC".

Elstaraj malkovroj de kristanaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de la 18-a jarcento daŭras malkovriĝi, hazarde, diversaj papirusaj fragmentoj de kristanaj aŭtoroj, ne presitaj, do, en la historiaj kolektoj registrantaj evidente nur la antaŭaĵojn.

Areoj de la malkovroj: Azio kaj Oriento[redakti | redakti fonton]
  • Komento pri la epistolo al la Romanoj de Origeno, en la originala greko
  • En Qumran en 1947 oni hazarde malkovris manuskriptojn, de epoko antaŭkristana, skribitajn hebree, aramee kaj greke, konatajn kiel Manuskriptojn de la Morta Maro, kun informoj pri monaĥecaj komunumoj de Esenoj; inter la malkovraĵoj troviĝas ankaŭ dokumentoj kaj ekzegezoj pri bibliaj tekstoj. En iuj grotoj estis trovitaj preskaŭ integraj bibliotekoj

tri fragmentojn de la Logia (eldiroj) de Jesuo, ne registritajn en la kvar kanonaj Evangelioj sed en la Evangelio de Tomaso de la kodeksoj de Nag-Hammadi.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]
  • La TeozofioOrakoloj de la grekaj Dioj

La periodo de Konstanteno la 1-a, decida nodo[redakti | redakti fonton]

Mallonga resuma kronologio:

Ekde Teodozio ĝis Justianiano[redakti | redakti fonton]

  • 380 – edikto Teodozia kiu ordonas ke popolo sekvas la nicean konfesion (kristanismo de la grandaj eklezioj okcidenta kaj orienta), malpermesante, fakte, la paganan kulton: realiĝas la renverso de la komenca situacio, ĉar nun la kristana popolo fariĝas sentolera rilate la paganojn, herezojn kaj hebreojn; [3]
  • 381Teodozio la 1-a kunvokas la Unuan Koncilion de Konstantinopolo;
  • 392 - Teodozio malpermesas la kultojn nekristanajn, ankaŭ se praktikatajn private.
  • 440 - Teodozio la 2-a kolektas en la Teodozia kodo ankaŭ ĉiujn leĝojn kiuj malpermesas la nekristajn kultojn.
  • 529 - Justiniano ekstremigas la netoleron kaj fermigas la Platonan-Novpaltonan Altan Lernejon de Ateno. La sep precipaj instruistoj elmigris al Persio ĉe Kosroes la 1-a, por provi fondi tie Novplatonisman Lernejon, sed kun malgranda sukeco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Antonio Livi, Augusteno estis “la plej granda pensisto de la unua kristana jarmilo kaj certe unu el plej grandaj geniuloj de la homaro”, Storia Sociale della Filosofia, Vol I, p..242, Roma, Società Editrice Dante Alighieri, 2004, ISBN 88-534-0267-9
  2. San Mauro di Glanfeuil.
  3. Franco Cardini, Cristiani perseguitati e persecutori, Salerno Editore, Roma, 1996. ISBN 978-88-8402-716-0.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]