Johano de Damasko
| Sankta | ||
| Johano de Damasko | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| يوحنا الدمشقي | ||
| Naskiĝo | ĉ. 645 aŭ 676 en Damasko | |
| Morto | 4-an de decembro 749 en Monaĥejo Mar Saba | |
| Religio | katolikismo vd | |
| Lingvoj | mezepoka greka • araba • antikva greka vd | |
| Ŝtataneco | Omajada kaliflando | |
| Familio | ||
| Patro | Sarjun ibn Mansur (en) | |
| Gefratoj | Cosmas of Maiuma (en) | |
| Parencoj | Mansur ibn Sarjun (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | teologo filozofo astronomo kleriko verkisto komponisto | |
| Laborkampo | teologio kaj Idolanismo | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Ikono de la Dipatrino Tribraka vd | |
| Sanktulo, Doktoro de la eklezio | ||
| Honorata en | Romkatolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Johano de Damasko (arabe: يوحنا الدمشقي Juhanna al-Demaŝki; greke: Ιωάννης Δαμασκήνος Ioannes Damaskēnos; latine: Iohannes Damasceno) (ĉ. 645 aŭ 676 - 4-an de decembro 749) estis siria monaĥo kaj pastro. Li naskiĝis kaj vivis en Damasko kaj mortis en sia monaĥejo, Mar Saba, proksime al Jerusalemo.
Johano de Damasko estis granda pensulo, kies intereskampo estis juro, teologio, filozofio kaj muziko, kaj kelkaj fontoj diras ke li servis kiel administranto de la islama kalifo de Damasko antaŭ la pastriĝo. Li verkis pri la kristana kredo kaj komponis himnojn kiuj ankoraŭ estas ĉiutage uzataj en la kristanaj monaĥejoj en la tuta mondo. Li estas konsiderata "la lasta el la Patroj" de la orienta ortodoksa eklezio kaj estas konata pro la forta defendo de la ikonoj. La Romkatolika Eklezio konsideras lin Doktoro de la Eklezio.
Ikono de la Dipatrino Tribraka
[redakti | redakti fonton]En la 8-a jarcento dum ikonoklasmo Johano de Damasko publikigis verkon "Tri defendaj vortoj kontraŭ neantoj de la sanktaj ikonoj". Imperiestro Leono la 3-a (Bizancio) ne povis juĝi lin kiel regaton de la Omajada kaliflando, do li false denuncis lin al la kalifo kiel ŝtatan perfidulon. La kalifo ordonis forhaki lian dekstran manon kaj pendigi ĝin en bazaro. Vespere la sanktulo sukcesis elpeti la forhakitan manon, metis ĝin al sia brako kaj falis vizaĝon malsupre antaŭ la ikono de Dipatrino, petante ŝin kuraci lian manon, per kiu li skribis tekstojn defendantajn la ortodoksismon. Post longa preĝado li endormiĝis kaj sonĝis ke Dipatrino alparolis lin, promesinte baldaŭan resaniĝon kaj ordoninte aktive laborigi la manon. Vekiĝinte li ekvidis la manon sana, do kiel dankosigno mendis la arĝentan manon kaj metis ĝin sur la ikonon. Li ankaŭ verkis dankokanton, kiu iĝis parto de liturgio de Bazilo de Cezareo. Poste li donacis la tribrakan ikonon al la monaĥejo Mar Sabaen, kie li monaĥiĝis[1]. Tiel aperis la ikono de la Dipatrino Tribraka, vaste adorata en ortodoksaj eklezioj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]
Kelkaj el liaj himnaj tekstoj ankoraŭ uziĝas en la hodiaŭa kristanismo; unu, "Αναστασεως ημερα", troviĝas en Esperanta traduko kiel "La tago releviĝa".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La tago releviĝa! Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Троеручица (ruse). Foma (2023-04-03). Arkivita el la originalo je 2025-03-24. Alirita 2025-06-27 .

